Mamie SMITH (26-an de majo 1883 en Cincinnati, Ohio kiel Mamie Robinson; 30-an de oktobro 1946[1] en Novjorko) estis usona vodevilo-kantistino, dancistino, pianistino kaj aktorino. Ŝi estis la unua, kiu en 1920 surdiskigis kantatan bluson.

Mamie Smith
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1891 (1891-05-26)
en Cincinnati
Morto 16-an de septembro 1946 (1946-09-16) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo aktorokantistobandestrodirigento • ĵazmuzikisto • pianisto • teatra aktoro
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Mamie Smith vagadis kun nigrulaj vodevilo- kaj menestrelo-spektakloj, ĝis kiam ŝi en 1913 ekloĝis en Novjorko, kie ŝi laboris kiel kabaredo-kantistino. En 1918 ŝi prezentis en la muzikalo Made in Harlem de Perry Bradford.

 
Ŝelakdisko de Okeh kun „Royal Garden Blues“ de Mamie Smith

En 1920 Smith anstataŭis ĉe Okeh Records malsaniĝintan Sophie Tucker, sonregistrante la pecojn That Thing Called Love kaj You Can't Keep A Good Man Down. Oni invitis ŝin por dua kunsido, je kiu ŝi kaj siaj Jazz Hounds surdiskigis la 10an de aŭgusto 1920 la titolojn Crazy Blues kaj It's Right Here For You, If You Don't Get It, 'Tain't No Fault of Mine. La bando Jazz Hounds konsistis tiutempe el Johnny Dunn sur korneto, Dope Andrews sur trombono, Leroy Parker sur violono kaj Willie „The Lion“ Smith ĉe piano. [2] Krome apartenis al Jazz Hounds Buster Bailey, Coleman Hawkins, Cecil Carpenter, Elmer Snowden kaj Bubber Miley.

Crazy Blues vendiĝis je la surprizo de ĉiuj kiel unua blusregistraĵoj de nigrula artisto pli ol milionoble ene de jaro. Multaj aĉetintoj estis nigruloj, kiuj konsistigis ĝi tiam pli neatendita merkato. Ĉi tiu neatendita sukceso instigis la diskeldonejojn surdiskigi pluajn ĵazkantistinojn kaj per tio ekigi la eraon de klasika virina bluso. Sekvis pluaj blusregistradoj kaj vojaĝoj tra Usono kaj Eŭropo kun Mamie Smith & Her Jazz Hounds kiel ero de la spektaklo "Mamie Smith's Struttin' Along Review". Mamie Smith ricevis la kromnomon "Reĝino de Bluso".

En 1929 Smith ludis rolon en frua sonfilmo, Jail House Blues. En 1931 ŝi retiriĝis el la muzik- kaj filmnegoco. Ekde 1939 ŝi denove kunludis en pluraj filmoj. Mamie Smith mortis en 1946 iom longa malsano en Novjorko.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ New Grove Dictionary of Jazz, sed tie markita per demandosigno. Naskiĝdato tamen ankaŭ tie 26-a de majo 1883
  2. Komp. Blues Online Arkivigite je 2003-06-18 per la retarkivo Wayback Machine