Mamografio

(Alidirektita el Mamogramoj)

Mamografio estas teĥniko por trovi kaj kontroli tumorojn per ikso-radioj (kutime ĉirkaŭ 30 kVp) en homaj mamoj. La celo de mamografio estas la frua detektado de mama kancero. La teĥniko uzas malgrandajn dozojn de joniga radiado por krei bildojn, kiujn oni nomas mamogramoj. Ĉi tiuj bildoj estas poste analizitaj.

Mamografio