Mamsuĉstriko
portempa rifuzo de la bebo mamnutriĝi
Mamsuĉstriko estas portempa rifuzo de la bebo mamnutriĝi. La bebo forturniĝas de la mamo kaj krias tiel ke ne eblas mamnutri ĝin.
KaŭzojRedakti
La kaŭzoj povas esti tre diversaj:
- Malkoncentriĝo pro medio
- Doloroj de la bebo (ĉe oreloj, dentoj, gorĝo, ktp.)
- Malagrabla sperto dum mamnutrado (timo pro laŭta bruo, ktp.)
- Eko de gravedeco aŭ menstruo
- Unua uzo de nova parfumo aŭ sapo (odorŝanĝo)
- Uzo de kuraciloj ĉe la patrino
- Unua uzo de suĉilo
- Streĉo de la patrino
- Manĝaĵo de la patrino, kiu ne plaĉas al la bebo (ajlo, ktp.)
ReagoRedakti
Eblas nutri la infanon per kulereto aŭ glaso. Pumpado de la patrina lakto malhelpas malpligrandiĝon aŭ ĉeson de la laktofluo ĉe la patrino.
Portempa mamsuĉstriko ne signifas, ke la infano ne plu volas mamnutriĝi. Kutime post malestiĝo de la kaŭzoj, la bebo rapide mamsuĉas denove.