Grafo Manó Széchényi [sEĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Széchényi Manó István Károly Mária estis hungara ministro, ĉambelano, politikisto, diplomato. Lia nobela antaŭnomo estis sárvár-felsővidéki.

Manó Széchényi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1858 (1858-07-30)
en Sopron
Morto 29-an de decembro 1926 (1926-12-29) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Manó Széchényi [1] naskiĝis la 30-an de julio 1858 en Sopron. Li mortis la 29-an de decembro 1926 en Senyefa (nuntempa urboparto de Szombathely).

Biografio redakti

Manó Széchényi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis juron en Vieno. Post lernado li estis diplomato laŭvice en Berlino, Romo, Vatikano, Konstantinopolo, Ateno, Sanktpeterburgo. Inter 1898 kaj 1900 li estis ministro pri reĝaj aferoj. Li estis ĉambelano kaj sekreta konsilisto, krome li ricevis signifajn premiojn. En 1907 li edziĝis neniam havanta idojn.

Fontoj redakti