Manĝofiŝo, nomataj ankaŭ predofiŝojlogofiŝoj, estas malgrandaj pelagaj fiŝoj kiuj estas predataj de pli grandaj predantoj por manĝo. Predantoj estas aliaj pli grandaj fiŝoj, marbirdoj kaj marmamuloj. Tipaj oceanaj manĝofiŝoj manĝas ĉe la bazo de la manĝoĉeno planktonon, ofte per filtromanĝado. Ili estas ĉefe fiŝoj de la familio de klupeedoj (nome haringoj, sardinoj, alosoj, iliŝoj, brevortoj, anĉovoj kaj spratoj), sed ankaŭ aliaj malgrandaj fiŝoj, kiaj duonbekuloj, osmeredoj kiaj maloto, kaj la kezionedoj de la bildo dekstre.

Tiuj malgrandaj kezionedoj estas tipaj manĝofiŝoj. Ili naĝas en grandaj fiŝaroj por protekto kontraŭ pli grandaj predantoj.

Manĝofiŝoj kompensas sian malgrandon per formado de fiŝaroj. Kelkaj naĝas laŭ samtempa organizita naĝantaro kun siaj buŝoj malfermaj por povi efike filtri planktonon.