Manaŭso

urbo en Brazilo
(Alidirektita el Manaus)

Manaus [maNAuz/maNAuŝ], esperantlingve Manaŭso aŭ foje Manaŭo, estas brazila urbo proksime de la enfluo de rivero Negro en riveron Amazono (rivero). Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro, kvazaŭ meze en ĝangalo (pluvarbaro) kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj. Sian jubileon ĝi festas ĉiujare je la 24-a de oktobro.

Urbo Manaŭso
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 24-a de oktobro
Fondiĝo 1669
Nomo de la loĝanto manaŭsano (manauara)
Moto "Nap dlise or amozen"
Urbestr(in)o Arthur Virgílio (PSDB) ĝis 2021
Situo
Situo de Manaŭso
Situo de Manaŭso
Subŝtato Amazonio (ŝtato)
Mezoregiono Centro Amazonense
Mikroregiono Manaus
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 11.401,06 km²
Loĝantaro 1.802.014 loĝ. 2010 [1]
Loĝdenso 152,5 loĝ./km²
Alteco 92 metroj
Klimato ekvatora
Horzono UTC-4
Sociaj indikiloj
IHD 0,774 2000 [2]
MEP R$ 31.916.257.000 (6) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 18.902,00 2006 [3]
vdr

Pro la ebleco ekskursi sur la riveroj ĝi estas ŝatata celo de turistoj,al kiuj tamen nepre rekomendindas taŭga vakcinado kaj preventado kontraŭ malario kaj aliaj tropikaj malsanoj.

Vidindaĵoj estas ekzemple la urba teatro, la doganeja domo,la palaco de justico kaj precipe la kunfluo de la du riveroj, nomata renkontiĝo de la akvoj. Kvankam preskaŭ 1.200 km disigas tiun lokon de la riverbuŝo ĉe Atlantiko, ĝi situas en alteco de nur ĉirkaŭ 90 metroj super marnivelo. Tio signifas, ke Amazono havas mezan deklivon de malpli ol 10 centimetroj je unu kilometro.

Manaus havas du sezonojn, vintron (januaro-junio) kaj someron (julio-decembre). Vintre, la klimato ĝenerale estas ĉirkaŭ 23C kaj 30C. Somere, ĉirkaŭ 30C kaj 42C.

Vidindaĵoj redakti

La Teatro Amazonas, en Esperanto Teatro Amazona, estas internacie konata operejo en Manaŭo. Ĝi inaŭguriĝis la 31-an de decembro 1896 kaj tiutempe financiĝis aparte pro la tiam altaj enspezoj pro vendado de kaŭĉuko.

La Ponto Rio Negro estas stajponto de la aŭtoŝoseo AM-070 (nomita ankaŭ Rodovia Manuel Urbano), kiu ligas la urbon Manaus al la municipo Iranduba. Ĝi estas la nura ponto kiu trapasas la brazilan eron de la Rio Negro, kaj estas konsiderata kiel la plej granda staja riverponto de Brazilo, kun 3,6 km de longo (precize 3.595 metroj).

Historio de la urba teatro redakti

Ekde 1879 ĝis ĉirkaŭ 1910 la tuta regiono spertis grandegan ekonomian ekprosperon pro la produktado de kaŭĉuko. Brazilo fakte havis ties internacian monopolon. Manaŭo (aŭ Manaŭso) ege riĉiĝis. Dum la 1880-aj jaroj ĝi estis la plej riĉa urbo en la tropikoj, eĉ nomita "Parizo de la Tropikoj", kaj ĝi estis la internacia centro de komerco de diamantoj. Multaj eŭropanoj alvenis kaj setlis en la urbo. Ili kunportis sian ŝaton por la eŭropa kulturo. Pro tio kelkaj gravaj urbaj konsilistoj volis fari el Manaŭso grandan kulturan centron.

La konstruado de la teatro estis proponita en 1881, komenciĝis en 1884 kaj daŭris ĝis 1896. La arkitekto estis italo, kaj por la konstruado estis alvenigitaj multaj materialoj kaj pluraj artistoj kaj metiistoj el Eŭropo.

La teatro estis inaŭgurita la 31-an de decembro de 1896. Unu semajnon poste okazis la unua opera prezentado. La elektita opero estis la itala “La Gioconda”.

Tamen la granda ekonomia prospero pro kaŭĉuko en Amazonio finiĝis en la unua jardeko de la 20-a jarcento, ĉar en Azio la arboj plantitaj de la angloj - baze de semoj el Amazonio – estis pli produktivaj.

Manaŭo/Manaŭso - kune kun la tuta regiono - malriĉiĝis. La fama teatro estis uzata la lastan fojon en tiu epoko en 1907.

Poste necesis renovigi ĝin, sed ne antaŭ la 1980-aj jaroj ĝi estis tute renovigita. Oni  remalfermis ĝin en 1990. Nuntempe okazas en ĝi ne nur plurtipaj koncertoj, sed – ekde 1996 – ankaŭ ĉiujara Amazona Festivalo de Opero. Inter aliaj estis prezentitaj “La Ringo de la Nibelungo”, de Wagner, kaj “Carmen”, de Bizet.

Esperanto en Manaus redakti

Unua esperantisto en Manaus estis Sebastião Augusto kiu alvenis al urbo en 1925 el Rio de Janeiro. Eble, antaŭ li Adriano Jorge kun la apogo de nobelaj familioj Bernardo Ramos kaj Rego Monteiro fondis Esperanto-kurson, sed tiu ne estas certa. En 1928 Augusto vojaĝis al Portugalio kaj revenis en 1932, kiam li komencis disvastigi la lingvon per la ĵurnalojUnião Portuguesa”, “Tribuna”, “Diário da Tarde”, “Reação”, “A Gazeta” kaj aliaj ĵurnaloj kaj revuoj.

Li organizis kurson ĉe “União Operária” kun la permeso de Felizmino Soares, supera estro de la lernejo. Antaŭ la kursmalfermo li okazigis ekspozicion de esperantaĵoj en la salono de “União Operária”, kie inter la multaj ĉeestantoj estis Álvaro Botelho Maia, tiama subŝtatestro de Amazonio, kiu instigis lin per belaj kaj entuziasmigaj vortoj. En 1940 li gvidis E-kurson el kies lernantoj nur unu fariĝis esperantisto. Li estas Sebastião Gomes de Lima. Tamen li malmulte povis fari ĉar li instruadis en malproksimaj urboj, internlande.

Post multaj skriboj per la gazetaro, oni sukcesis grupigi dek kvar personojn kaj la 9-an de Marto 1947 fondiĝis “Amazonas Verda Stelo”. Tamen, malgraŭ la entuziasmaj promesoj de la fondintoj, Amazonas Verda Stelo vivis nur ĝis 1949. La movado nur revigliĝis en 1986, per aktivado de Jayme Pereira kaj la fondiĝo de Amazona Esperanto-Asocio. En 1991 UEA anoncis ke Manaus fariĝis la unua urbo en la mondo laŭ nombro da aliĝintoj (87). Jayme Pereira estis prezidanto de Brazila Unuiĝo de Amazonaj Verkistoj. Li sukcesis starigi Esperanto-kurson en la Federacia Universitato de Ŝtato Amazonas kaj nuntempe klopodas vigligi Esperanto-movadon en la ceteraj subŝtatoj de Amazonio. En la jaro 1991 Amazona Esperanto-Asocio sukcesis okazigi ok Esperanto-kursojn kun la partopreno de cent kvindek lernantoj. La 15-an de Decembro 1991, omaĝe al Esperanto-Tago, Amazona Esperanto-Asocio kaj la Urbodomo de Manaus inaŭguris monumenton al Esperanto.

Nuntempe, la Esperanto-movado en tiu urbo iom malviglas.

Koordinatoj: 3° 06′ 00″ S 60° 01′ 00″ U / 3.1 °S, 60.016667 °U / -3.1; -60.016667 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 29 de octobro 2011.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj redakti