Manche

franca departemento

Manche [mɑ̃ːʃ], en Esperanto Maniko,[1] situanta borde de la france samnoma Manika Markolo, estas franca departemento de la regiono Normandio. Ĝia prefekta urbo estas Saint-Lô. Tie troviĝas Monto Sankta Mikaelo.

Manche
Insigno de Manche
Situo de Manche
Administrado
Lando  Francio
Regiono Normandio
Numero 50
Prefektejo Saint-Lô
Subprefektejoj Avranches
Cherbourg-en-Cotentin
Coutances
Prezidanto de la
departementa konsilio
Philippe Bas
Prefekto Jacques Witkowski
Statistikaĵoj
Loĝantaro 495 508 (2021)
Areo 5 938 km²
Loĝdenso 83 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 27
Komunumaroj 26
Komunumoj 516
vdr

La departemento enhavas 602 komunumojn.

Geografio redakti

Manche estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Calvados nordoriente, Orne oriente, Mayenne sudoriente kaj Ille-et-Vilaine sudokcidente. La norda parto nomiĝas Cotentin. Ĉirkaŭ la departemento, okcidente, norde kaj nordoriente, estas la maro La Manche (pli konata per la nomo Manika Markolo) je bordolongo de 350 km.

Rilate al geologio la departemento apartenas al la Armorika Montaro.

Arondismentoj redakti

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Historio redakti

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per apliko de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Ĝia ĉefurbo estis komence Coutances, sed estas Saint-Lô ekde 1796. Post la Dua Mondmilito, Coutances fariĝis la centro de la departemento (prefektejo), ĉar Saint-Lô estis preskaŭ komplete detruita. Sed tio ŝanĝiĝis, kiam Saint-Lô estis rekonstruita.

Referencoj redakti

  1. artikolo Maniko en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldonoj de 1970 ĝis 2020, reta versio

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Alia formo de la blazono