Mandalajo
Mandalajo (Mandalay) estas la dua plej granda urbo de Birmo; ĝi havas 927.000 loĝantojn, aŭ 2,5 milionojn en sia aglomeraĵo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma regiono, en kiu situas la ĉefurbo Nepjido (eksa Pjinmano).
Mandalajo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | ![]() | ||
subŝtato | Mandalaja regiono | ||
Poŝtkodo | 05000–05999 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 225 546 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 7 480 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo)21.98305555555696.084444444444Koordinatoj: 21° 59′ N, 96° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 22 m [+] | ||
Areo | 163,84 km² (16 384 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Mandalajo situas rektadistance ĉirkaŭ 250 km norde de Pyinmana kaj 580 km norde de Ranguno, ĉe kurbiĝo de rivero Iravadio.
Mandalay posedas teksuman, metalmekanikan, ligno- kaj nutraĵ-industriojn kaj komercan havenon ĉe rivero Irrawaddy. En la historia urbokerno, ĉirkaŭata de muroj, troviĝas temploj, monaĥejoj, parkoj kaj la iama reĝa palaco; Mandalay estis ĉefurbo de la birma reĝlando ĝis la okupado de la lando fare de Britio en 1886.
Mandalay posedas internacian flughavenon (ICAO-kodo VYMD, IATA-kodo MDL).
Kuriozaĵoj redakti
En pagodo Kuthodaw estas konservata la plej granda "libro" de la mondo, konsistanta el 729 ŝtonaj "paĝoj", kiuj enhavas la budhismajn skribojn.
Fotaro redakti
- Mandalajo - Mandalay - မန္တလေးမြို့
-
Fortikaĵo
-
Kuthodaw
-
Kuthodaw, libro Tripitaka
-
Shwe Kyin
-
Shwe Kyin
-
-
-
-
-
Ĝemelurboj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- mandalaycity.net (administra)
- mandalaymyanmar.net (turisma)