La Mandarena vespo (Vespa mandarinia), inklude la subspecion Japana mandarena vespo (Vespa mandarinia japonica),[1] populare konata kiel poefago-murdanto,[2] estas la plej granda vespo en la mondo, indiĝena de moderklimata kaj tropika Orienta Azio (Japanio, Ĉinio, Tajvano, Rusio (Ĉemara regiono), Koreio, Nepalo, Srilanko kaj Barato). Ties korpolongo estas proksimume 50 mm, ties enverguro ĉirkaŭ 76 mm,[3] kaj ĝi havas 6 mm longan pikilon kiu injektas grandan kvanton de povega veneno (ĉefe de la alergia reago t.e. anafilaksio, nur en Japanio mortis pli ol 50 personoj.) La mandarena vespo vivas grupe en svarmo nombranta ĉirkaŭ unu milo da vespoj kaj en la nesto kun diametro unumetra kaj ĝi ege estas eĉ danĝera por la tuta grandnombra abela familio (eĉ kun 70 mil da abeloj).\

La mandarena vespo (Vespa mandarinia)
La kapo de la mandarena vespo (Vespa mandarinia)
La mandarena vespo (Vespa mandarinia) - sur la vira polmo (manplato)
La mandarena vespo (Vespa mandarinia)

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Piper, Ross. (2007) Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals, p. 9–11. ISBN 978-0-313-33922-6.
  2. Backshall, Steve. (2007) Steve Backshall's venom: poisonous animals in the natural world. New Holland Publishers. ISBN 1845377346.[rompita ligilo]
  3. Handwerk, Brian. "Hornets From Hell" Offer Real-Life Fright. National Geographic News (2002-10-25). Alirita Januaro 2010.