Mandayona [mandaĜOna] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Aragosa estas submunicipo ene de la municipa teritorio.

Mandayona
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Felix Torre Castillo
Demografio
Loĝantaro 300  (2023) [+]
Loĝdenso 9,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 2° 45′ U (mapo)40.9575-2.7483333333333Koordinatoj: 40° 57′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 862 m [+]
Areo 33,18 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Mandayona (Hispanio)
Mandayona (Hispanio)
DEC
Mandayona
Mandayona
Situo de Mandayona

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mandayona [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas mandayonense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 326 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,83 loĝ/km².

Toponimio redakti

Inter ebloj por la origino de la toponimo de Mandayona estas hipotezo kiu aludas al arab-berbera deveno; ĝi derivus el la nomo de la berbera tribo de la Madyuna.[1] Aliaj hipotezoj sugestas baskan devenon (de Mandaiona, kiu estas la nomo historia de la urbeto)[2][3] aŭ derivaĵo de la termino kaj hindeŭropa antaŭromia Mandonius.[4]

Situo redakti

Mandayona situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la centra parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 862 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 33,18 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°57′27″N 2°44′54″Ok.

Nordokcidente: Baides Norde: Baides Nodoriente: Sigüenza
Okcidente: Villaseca de Henares   Oriente: Algora
Sudokcidente: Castejón de Henares Sude: Alaminos kaj Almadrones Sudoriente: Mirabueno

Klimato redakti

La mezaveraĝa temperaturo en Mandayona estas de 12,41 °C kaj jara averaĝa precipitaĵo de 449,93 mm.[5]​ La frostoj estas relative oftaj, kun averaĝo de 96,7 epizodoj laŭlonge de la jaro. Laŭ la klimata klasigo de Köppen Mandayona havas klimaton de tipo Csa, kun averaĝaj temperaturoj de la plej varma monato super la 22 °C.​[6]

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ mil loĝantoj en 1940 al 326, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Mandayona, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Mandayona kie oni falis al la nunaj 326.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. Chavarría Vargas, 2007, pp. 101-102.
  2. Ortiz García y Rubio Fuentes, 2000, p. 11.
  3. Chavarría Vargas, 2007, p. 101.
  4. Chavarría
  5. agenda21 (eld.). «Diagnóstico de Sostenibilidad. Mancomunidad Tajo Dulce, Baides, Catejón de Henares, Huérmeces del Cerro y Viana de Jadraque.». [1] Arkivigite je 2012-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
  6. agenda21

Bibliografio redakti

  • Chavarría Vargas, Juan Antonio (2007). «Onomástica árabo-beréber en la toponimia de Castilla-La Mancha». Anaquel de estudios árabes (18): 93-116. ISSN 1130-3964.
  • Ortiz García, Antonio; Rubio Fuentes, Manuel (2000). Historia de la Villa de Mandayona. Tierra de Guadalajara. Núm. 32. Guadalajara. ISBN 9788495179418.

Vidu ankaŭ redakti