Mandeoj
publikigita versio estis patrolita je 23 sep. 2018. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 23 sep. 2018.
Mandeoj aŭ sabioj estas membroj de religia grupo, kiu nuntempe ĉefe loĝas en la limregiono inter Irano kaj Irako. Ilia nombro laŭtakse estas sub 100.000.
Mandeoj Mandeyānā | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suma populacio | ||||||||||||||||||||||||
60,000 ĝis 70,000 | ||||||||||||||||||||||||
Fondinto | ||||||||||||||||||||||||
Regionoj kun signifa populacio | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Religioj | ||||||||||||||||||||||||
Mandeismo | ||||||||||||||||||||||||
Sankta skribo | ||||||||||||||||||||||||
Ginza Rba, Qolusta | ||||||||||||||||||||||||
Lingvoj | ||||||||||||||||||||||||
Mandea | ||||||||||||||||||||||||
La vorto Mandeo devenas de "menda", la mande-lingva vorto por "Scio". Oni intencas per tio "scio pri Dio". Pro tio la Mandeojn oni kutime kalkulas al la Gnostikismo.
La vorto Sabio devenas de "saba", aramea vorto por "Bapti".
La Mandea religio estas dualisma kaj konas la bapton, la preĝon, la fastadon kaj la almozdonadon.
La Mandeoj rekonas kvar grandajn profetojn: Adam, Set, Ŝem kaj Johano la Baptisto.
La profeto Mani laŭdire devenis el ilia rondo.
Ilia ĉefa sankta libro estas la Ginza Raba - 'La Granda Trezoro'.