Manfred Führer

germana esperantisto

Manfred FÜHRER (naskiĝis en 1933; mortis la 21-an de februaro 2002 en Santa Barbara, Filipinoj) estis germana esperantisto kaj delegito de UEA pri kemio. Kune kun sia filipina edzino Consuelo li disvastigis Esperanto-literaturon per propra libroservo en Eschborn, kiu dum pluraj jardekoj funkciis kiel oficiala libroservo de Germana Esperanto-Asocio kaj Libera Esperanto-Asocio, la germanlingva sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Fine en 1999 li transdonis la libroservon al Wolfgang Schwanzer, kaj kun sia edzino translokiĝis al la Filipinoj.