Manfred Kienpointner

aŭstra filologo kaj lingvisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manfred KIENPOINTNER (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1955 en Hall in Tirol) estas aŭstra filologo kaj lingvisto. Li ankaŭ politike, socie kaj pedagogie engaĝiĝas.[1]

Manfred Kienpointner
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1955 (1955-04-14) (69-jaraĝa)
en Hall in Tirol
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo filologo • universitata instruisto
vdr
Dekstre: turo de la filozofia fakultato de la Universitato de Innsbruck kie fruktodonege aktivas la lingvikisto Manfred Kienpointner

Vivo redakti

Post studo de filologio klasika kaj ĝenerala lingvistiko ĉe la Universitato de Innsbruck li bakalaŭriĝis en 1979 kaj faris tuj la devigan unujaran staĝon ĉe la Akademia gimnazio en Innsbruck kiel instruisto de la latina; fino de la lingviko-studoj kaj doktoriĝo (pri argumentadanalizo) sekvis en la jaro 1982-a. En 1990 rajtigitis Kienpointer docenti lingvoscience kaj lingvohistorie - koncerne la lingvojn latina kaj helena - ĉe la fakultato filozofia insbruka. Krome li ekuniversitatdocentis ĉe la tieaj institutoj pri lingvistiko kaj filologio klasika.

En la kadro de Schrödinger-stipendio eblis por li ĝui esploradjaron ĉe la Instituto pri nederlandistiko de la Universitato de Amsterdamo. En la 1.10.1996 Kienpointner nomumitis eksterorda profesoro pri ĝenerala kaj aplikata lingvistikoj. Li honoritis en junio 1998 per la aljuĝo de ISSA-premio de la Internacia societo pri la esplorado de argumentado. Inter novembro 2001 kaj januaro 2002 Kienpointner deĵoris ĉe la Anglistika seminario de la altlernejo de Tucson (Arizono). Inter marto 2005 kaj februaro 2007 li gastprofesoris ĉe la Universitato de Vieno por anstataŭigi Ruth Wodak.

Kienpointner faris multajn fakprelegojn, ekz. en Salzburg, Vieno, Sankt-Galo, Amsterdamo, Kopenhago, Lund, Parizo (Laboratoire Communication et Politique de Nacia centrejo pri scienca esploro), Tucson, Nov-Orleano. Kienpointer havas du infanojn, filinon kiu laboras kiel sinologino kaj filon kiu estas fakulo pri reklamtekstigo.

Fokusoj sciencaj redakti

Por Kienpointner ĝenerale plej interesas esploroj pri retoriko, argumentaro, gramatikkomparo, struktura semantiko, komunikaj (mal)ĝentilecoj, lingvikisto feminisma.

  • Koncerne retorikon kaj argumentadon li publikigis tri librojn, ĉ. 70 eseojn, 14 recenzojn (ekz. teoriajn kaj empiriajn kontribuaĵojn pri argumentadesploro, laboraĵojn pri la uzo de metaforoj kaj aliaj vortfiguroj, leksikonajn artikolojn pri antikva kaj moderna arto bele verki kaj paroli).
  • Rilate la lingvikon aplikitan emfaze rekomendeblas serio da kontribuaĵoj pri gramatikkomparo inter la lingvoj germana kaj latina.[2]. Ĉirkaŭ 50 artikoloj kaj 18 recenzoj faritis de Kienpointner sur la kampoj de komparinda gramatiko kaj gramatikoteorio, de struktura semantiko kaj metaforteorio, de ĝentileco enkomunikada, de la hipotezo de Sapir-Whorf, de feminisma lingvikstiko kaj de la komplekso lingvo kaj poezio.
  • Kienpointner (kun)verkis kaj (kun)eldonis ses librojn kaj du temorilatajn internaciajn periodaĵojn ("Argumentation", "Pragmatics") en la fakaro de ĝenerala kaj aplikata lingvikoj (pri la temoj: lingvoakiresplorado, lingvoj de Eŭropo, limoj lingvaj, ĝentileco, argumentado, lingvo enpolitika).
  • La scienculo ĉeforganizis kun anoj de la insbruka Instituto pri lingvoj kaj literaturoj (konkrete kun klasikaj filologoj kaj lingvistikistoj) la 15-an Internacian kolokvon pri latina lingvikstiko inter la 4-a kaj la 9-a de aprilo 2009.[3]

Projektoj finitaj redakti

  • 1990-1991: esplorjaro en Amsterdamo
  • 1999-2000: aŭstra ĵuriano de la Lise-Meitner-Post-Doc-stipendio) de la tajvana profesoro Shing-lung Chen pri la temo Internaciaj konstrastoj dum germanlingvaj kaj tajvanaj dungcelaj intervjuoj.
  • 2006: kunlaboro ĉe esplorprojekto pri libera aliro al universitatoj, Der freie Hochschulzugang: diskursanalytische Untersuchungen zu einem Schlüsselwort der Bildungspolitik zwischen 1970 und 2006 sub la gvido de la ekonomikistino viena Gerlinde Mautner
  • oktobro 2006 ĝis marto 2007: aŭstra ĵuriano de fare de la aŭstria interŝanĝservo ÖAD financita projekto nord-suda Discursive Masculinities and the War against AIDS: The Kenyan Experience de la keniano James Ogola Onyango

Verkoj (elekto) redakti

  • Zur Analyse argumentativer Dialoge. Innsbruck 1981 (=Mitteilungen aus dem Institut für Sprachwissenschaft Innsbruck, MISIN, Report, 1)
  • Argumentationsanalyse. Innsbruck: Verlag des Instituts für Sprachwissenschaft 1983 (=Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft. Sonderheft, 56)
  • Alltagslogik. Struktur und Funktion von Argumentationsmustern. Stuttgart/Bad Cannstatt: Frommann-Holzboog 1992 (=Problemata, 126)
  • Vernünftig Argumentieren. Regeln und Techniken der Diskussion. Reinbek: Rowohlt 1996.
  • kun P. Herdina kaj U. Jessner: Language Acquisition and Syntactic Theory. Innsbruck: Verlag des Instituts für Sprachwissenschaft 1996
  • Latein-Deutsch kontrastiv. Vom Phonem zum Text. Tübingen: Julius Groos 2010 (=Deutsch im Kontrast, 23)

Eldonista agado redakti

  • 1987: M. Kienpointner/ H. Schmeja (eld.): Sprache, Sprachen, Sprechen. Festschrift Hermann Ölberg. Innsbruck: Verlag des Instituts für Germanistik (=Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft. Germanistische Reihe, 34).
  • 1999: M. Kienpointner (eld.): Ideologies of Politeness. Special Issue of: Pragmatics 9.1.
  • 1999: I. Ohnheiser/ M. Kienpointner / H. Kalb (eld.): Sprachen in Europa. Innsbruck: Verlag des Instituts für Sprachwissenschaft (=Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft, 30).
  • 2003: M. Kienpointner (eld.): Paradoxes in Latin Language and Literature. Special Section in: Argumentation 17.1.
  • 2005: Shi Xu/M. Kienpointner/ J. Servaes (eld.): Reading the Cultural Other. Berlin: Mouton de Gruyter (=Language, Power and Social Process, 14).
  • 2010: P. Anreiter/ M. Kienpointner (eld.): Latin Linguistics Today. Innsbruck: Institut für Sprachen und Literaturen (=Innsbrucker Beiträge zur Sprachwissenschaft, 137).
  • 2011: P. Holzer/ J. Pröll/ U. Ratheiser/ M. Kienpointner (eld.): An den Grenzen der Sprache. Innsbruck: Innsbruck Univ. Press 2011.
  • 2012: P. Anreiter/ I. Hajnal/ M. Kienpointner (eld.): In Simplicitate Complexitas. Festschrift Barbara Stefan. Wien: Praesens.

Notoj redakti

  1. Kp. argumentojn liajn proprajn surhejmpaĝe pri la nepro de engaĝiĝo socia de scienculoj
  2. Monografio kolekta eldonitis en la gramatikaĵaro "Deutsch im Kontrast", kiun eldonis K. Vorderwülbecke kaj H. Schwinn en Mannheim/Instituto porgermanlingva: Latein–Deutsch kontrastiv. Vom Phonem zum Text. Tübingen 2010
  3. Ĝin partoprenis ĉ. 100 homoj el Eŭropo, Usono, Argentino kaj Israelo; la aktaro eldonitis en 2010 sub la titolo Latin Linguistics Today en Innsbruck en la 2010-a jaro de Peter Anreiter kaj Kienpointner.

Eksteraj ligiloj redakti