Manganeses de la Polvorosa

Manganeses de la Polvorosa estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Manganeses de la Polvorosa estas etimologie rilatebla al iu Manganeses, nome aludo al loko de kiu devenis la reloĝantoj kaj la Polvorosa estus aludo al la loko kaj Batalo de la Polvorosa, post kio eblis la reloĝado de la areo.

Manganeses de la Polvorosa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49694
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 628  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 5° 45′ U (mapo)42.0362362-5.7463806Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 16,37 km² (1 637 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Manganeses de la Polvorosa (Provinco Zamoro)
Manganeses de la Polvorosa (Provinco Zamoro)
DEC
Manganeses de la Polvorosa
Manganeses de la Polvorosa
Situo de Manganeses de la Polvorosa
Manganeses de la Polvorosa (Hispanio)
Manganeses de la Polvorosa (Hispanio)
DEC
Manganeses de la Polvorosa
Manganeses de la Polvorosa
Situo de Manganeses de la Polvorosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manganeses de la Polvorosa [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 627 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 78 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado kaj de la Romia Imperio; en Mezepoko okazis reloĝado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis. Dum la 1990-aj jaroj ardis polemiko pro iama tradicia festo nomata «salto de la kaprino», en kiu la lokaj junuloj ĵetis kaprinon el la sonorilturo supozeble al tolo tenita de aliaj junuloj. La amaskomunikiloj kaj bestodefendantoj premis kaj la urbestro malpermesis la feston en 2002. Fakte laŭ la nuntempa leĝaro tio absolute ne eblus. La festo pluas kaj kaprinon nur promenigas sustrate kaj la junuloj ankoraŭ ĵetas el la sonorilturo kaprinon pluŝan aŭ kartonan.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti