La Mangrovovireo (Vireo pallens) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mangrovovireo
Mangrovovireo
Mangrovovireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. pallens'
Vireo pallens
(Salvin, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu troviĝas en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj eĉ duarangaj, mangrovoj (de kie venas la nomo de la specio) kaj sekaj arbustaroj.

Ĝi estas 11.5 cm longa kaj pezas 11 g. Ĝi estas malgranda kun tre rimarkinda kaj larĝa flaveca superokula strio al supra makzelo, kiu pluas pli larĝe malantaŭ la okulo. La helaj flugilstrioj (kutimaj en la genro) estas mallarĝaj. Plenkreskuloj estas olivecgrizecaj supre kun pli hela frunto. La flugiloj estas malhelaj kun du helaj flugilstrioj. La vostoplumoj estas flave bordataj. Bridoj kaj vangoj estas grizbrunaj. Sube ili estas blankecaj kun flaveca nuanco en brusto, flankoj kaj ventro. La iriso estas bruna al flaveca. Supra makzelo estas grizeca, dum la suba makzelo estas pli hela kaj korno- al rozkoloreca. La kruroj estas grizecaj. Junuloj estas brunaj supre kaj helgrizecaj sube kun blankeca ventro.

Estas kelkaj formoj iom diferencaj. La nomiga subspecio V. p. pallens troviĝas ĉefe en mangrovoj kie ĝi estas komuna laŭlonge de la marbordo de Pacifiko. Ili estas pli brilkoloraj ol la birdoj de la karibia deklivaro kaj similaj al la proksima parenco Blankokula vireo (kiu estis iam konsiderata samspecifa). Tiu subspecio havas plej ofte malhelan irison, malkiel multaj el la birdoj de la karibia deklivaro.

La birdoj de la karibia deklivaro estas la subspecio V. p. semiflavus, kiu estas multe pli senkolora ol la pacifika formo. Tiu formo troviĝas ĉefe en multo de la Jukatana Duoninsulo, kie ĝi troviĝas ankaŭ en mangrovareoj, sed ankaŭ multe pli interne.

Referencoj redakti