Manika Markolo

kanalo de la Atlantiko inter Anglio kaj Francio
(Alidirektita el Manika markolo)

La Manika Markolo"Maniko" (angle The English Channel [ði ˈɪŋglɪʃ ˈʧænəl], france La Manche [la mã̃ʃ]) disigas la britan insulon de la kohera eŭropa landmaso kaj ligas la Nordan Maron kun la Atlantika Oceano. Ĝi situas inter Francio kaj Belgio sudflanke kaj Britio nordflanke. La nomon ĝi ricevis pro sia formo simila al maniko. En la markolo troviĝas insuloj, kiuj apartenas al Britio, la Manikinsuloj kaj insulo Wight. La plej granda rivero, kiu enfluas la markolon, estas Sejno. Konataj urboj ĉe la bordoj de "Maniko" estas Le Havre, Calais kaj Cherbourg (en Francio), Southampton, Dover kaj Plymouth (en Britio).

Manika Markolo
markolomaro [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj50° 0′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)50-2Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)
Map
Manika Markolo
Vikimedia Komunejo:  English Channel [+]
vdr
...fotita de satelito

Historio redakti

Fine de la lasta glacia epoko la Norda Maro estis granda nesalakva lago, kiu apud la hodiaŭa Maniko elfluis en la Atlantikon, kaj la Britaj Insuloj estis atingeblaj perpiede de la kontinenta Eŭropo. Antaŭ ĉirkaŭ 8500 jaroj, la kanalo estiĝis pro ekerozio de la grundo, kaj poste plivastiĝis pro la efikoj de la marfluoj.

Dum la mezepoko la kanalo estis kaj ligo kaj limo inter la kontinento kaj Britio, kaj ofte iĝis objekto de militaj konfliktoj.

En la 20-a jarcento la Maniko iĝis grava ŝipvojo inter la Norda Maro kaj la Atlantiko; nuntempe 300-400 ŝipoj trapasas ĝin ĉiutage.

Ekde 1994 la tiel nomata Eŭrotunelo sub la kanalo ligas Brition al la fervoja reto de la eŭropa kontinento. Pramŝipoj veturas inter la plej gravaj urboj ambaŭflankaj. Gravaj pramŝipaj konektoj estas inter Dover kaj Calais, inter Ouistreham kaj Portsmouth, inter Cherbourg kaj Portsmouth kaj inter Vlissingen kaj Sheerness.

Ĉiutage 400 ĝis 500 ŝipoj veturas en la Manika Markolo — pro tiu densa trafiko ree okazas ŝipaj kolizioj: ekzemple en la jaro 2000 sinkis la kargoŝipo „Ievoli Sun“ kun la ŝarĝo de venenaj kemiaĵoj; la aŭtotransporta ŝipo Trikolor post kolizio sinkis en la jaro 2002, kaj sekve pliaj ŝipoj koliziis kun la vrako. Bonŝance ĝis nun ne okazis ekologia katastrofo pro kolizio de ŝipoj transportantaj kemiaĵojn aŭ nafton.

Esperanto redakti

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti