La Manipura koturno (Perdicula manipurensis) estas specio de koturno ene de la familio de Fazanedoj kiu troviĝas en Barato, ĉe humidaj herbejoj, ĉefe herbejaroj de alta herbo, en Okcidenta Bengalo, Asamo, Nagalando, Manipuro, kaj Meghalajo.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manipura koturno
Manipura koturno
Manipura koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Perdicula
Specio: P. manipurensis
Perdicula manipurensis
(Hume, 1880)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Stamp of India - 2006 - Colnect 158988 - Manipur Bush Quail Perdicula manipurensis

Ĝi estis kolektita kaj priskribata de Allan Octavian Hume dum ornitologia ekspedicio al Manipuro en 1881, kaj tovita baze de montetoj de sudoriento de Manipura Ebenaĵo.

Tiu specio estis inkludata en la genro Cryptoplectron.

Oni agnoskis du subspeciojn:

  • manipurensis Hume, 1880 - nordorienta Barato (en montetoj de Manipuro kaj Asamo sude de Bramaputro) kaj Bangladeŝo.
  • inglisi (Ogilvie Grant, 1909) - nordorienta Barato (en Okcidenta Bengalo kaj Asamo norde de Bramaputro).

Statuso redakti

P. manipurensis estis listita kiel Vundebla en la Ruĝa Listo de IUCN, ĉar ties habitato estas malgranda, fragmentata kaj rapide pliiĝanta.[2] Ne estis konfirmita vidaĵo de tiu birdo el 1932 ĝis junio de 2006, kiam Anwaruddin Choudhury informis pri la vido de tiu koturno en Asamo.[3][4] La novaĵoj de BBC citis la konservado-direktoron de Wildlife Trust of India, Rahul Kaul, kiu diris, "This creature has almost literally returned from the dead." (Tiu kreaĵo revenis fakte el morto)[3]

Historio kaj aspekto redakti

Jena priskribo de la specio fare de Frank Finn (1911) sugestas, ke la specio estis komuna iam.[5]

Indiĝena nomo: Lankx-Sojbol, Manipura.
Unu el la plej rimarkindaj malkovroj de Sro. Hume en Manipuro, tiu bela koturno estas tre distinga laŭ aspekto el ĉiuj niaj specioj. Ties plumaro estas ardezkolora, makuleteca je nigra supre, kaj sablokolora sub la brusto, tiu koloro rompiĝas en grandaj punktoj kiel nigraj markoj kiuj formas krucon en ĉiu plumo. La virkoturno havas malhelan brunan vizaĝon, kiu tuj distingas lin el la ino. La beko estas malhela kornokolora, kaj la kruroj estas oranĝaj.
Laŭlonge tiu orientalisa specio estas ĉirkaŭ sep colojn, kun flugilo iom pli da tri, kaj vosto de du coloj.
Sro. Hume malkovris tiun specion en Manipuro, kaj akiris naŭ specimenojn (ĉiuj el kiuj li mem vidis escepte du kiuj perdiĝis) post granda peno dutaga serĉe ĉe elefanta herbejo kovranta ĉirkaŭ du kvadratajn mejlojn. La birdoj estis en du aroj, kaj tiuj pafitaj montris ke ili estis manĝintaj kaj semojn kaj insektojn. Unu birdo estis pafita post dek tagoj en la sama distrikto, kaj estas specimeno en la Brita Muzeo, kiu laŭdire estas el Sikimo. Sed escepte tiujn malmultajn specimenojn, neniu plu estis konata el la Manipura koturno ĝis 1899, preskaŭ 20 jarojn post kiam Sro. Hume malkovris la birdon, kiam kapitano H. S. Wood, de la Hindia Kuracservo, prezentis unu al la Hindia muzeo, kaj leŭtenanto H. H. Turner du aliajn. Kapitano Wood, kiu estis trovinte la specion tre komuna en Manipuro, poste verkis interesan noton pri ĝi en la Asiatic Society's Journal por 1899. Li estis pafinta ĉirkaŭ 80 el tiuj koturnoj, kaj ne estis konsideranta ilin kiel nekomuna. La indiĝena nomo signifas "kaptokoturno" ĉar la Nagaoj kaptas nombrojn el ili per kaptilaj snuroj post ĝangaklaj fajroj. La birdoj reproduktiĝas en Manipuro, kaj la ovo estas granda proporcie al la birdogrando, kaj verdeca kun nigraj kaj brunaj makuletoj; bedaŭrinde la specimenoj de la kapitano Wood rompiĝis survoje. Li malfacile vidis la birdojn escepte post la ĝangalaj fajroj el februaro al aprilo ĉar ili kaŝiĝas en densa kovro, kaj eĉ post fajro ties malhela koloro faras ilin malfacile videblaj sur la brulita herbo; ili ĉiam troviĝis ĉe akvo. La aroj tenas sin tre prokisme dumkurade, kaj kapitano Wood povis pafi ĝis kvar per unu pafo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Manipur Bush-quail - BirdLife Species Factsheet. Alirita 2006-06-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-02. Alirita 2011-03-21.
  2. Species Information: Perdicula manipurensis. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Alirita 2006-06-28. [rompita ligilo]
  3. 3,0 3,1 "'Extinct' quail sighted in India", BBC News, 2006-06-28. Kontrolita 2006-06-28.
  4. "Rare quail sighted in Assam after 75 years", Newkerala.com, 2006-06-24. Kontrolita 2006-06-28. [rompita ligilo]
  5. Finn, Frank, Game birds of India and Asia., Thacker and Spink, Calcutta, 1911.