Mankenbachsmühle estas setlejo kun diversspecaj ejoj en alteco de 320 metroj. Ĝi apartenas al la komunumo Unterweißbach en Germanujo. Apud ĝi kreitis post la finfaro de la pli eosta akvoabarĵo Leibis-Lichte la vilaĝo Neu-Leibis por la eksaj loĝantoj de la inundita komunumo Leibis.

Mankenbachsmühle
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 07426
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 11° 9′ O (mapo)50.618911.1557Koordinatoj: 50° 37′ N, 11° 9′ O (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mankenbachsmühle (Turingio)
Mankenbachsmühle (Turingio)
DEC
Mankenbachsmühle
Mankenbachsmühle
Situo de Mankenbachsmühle
Mankenbachsmühle (Germanio)
Mankenbachsmühle (Germanio)
DEC
Mankenbachsmühle
Mankenbachsmühle
Situo de Mankenbachsmühle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mankenbachsmühle [+]
vdr
Mankenbachsmühle, la truta bredadejo

Situo redakti

 
Ponto trans Schwarza apud Mankenbachsmühle

La tuta areo troviĝas ĉe la bordo de la rivero Schwarza rekte ĉe la enfluo de Lichte kaj proksime de Mankenbach-rojo al Schwarza. Najbare okcidente iomete pli alte estas la moderna setlejo Neu-Leibis.

Ekster la historia kerno estiĝis en la 1990-aj jaroj kelkaj feridometoj, loĝejoj kaj ekonomiejoj kiel ankaŭ entrepreno de fiŝbredado. La fervojlinio inter Rottenbach kaj Katzhütte kune kun la landa ŝoseo L 1112 limigas la okcidentan linion teritorian.

Historio redakti

Orekspluato redakti

Mankenbachsmühle komence estis mulejo malfacile alirebla ĉe la supra fluo de Schwarza. Unua endokumenta mencio estas de 1370. Post la malkovro de oraj eroj en la sedimentoj riveraj ankaŭ tie ĉi komenciĝis ekspluato. La teĥniko estis la malnova orlavado. La tuta vala grundo ankoraŭ atestas per spuroj pri tiu ĉi periodo kiu komenciĝis en la 15-a jarcento. Post la Tridekjara milito la serĉado je oro ĉesis. Antaŭ la Unua mondmilito la geologo Hess von Wichdorff esporis la minejajn relikvaĵojn en ls supra Schwarza-valo kaj trovis kelkajn aliajn lokojn fruindustriajn supre de Mankenbachsmühle.[1]

Metalfandejo redakti

Inter 1688 kaj 1758 la muelejo alikonstruitis servonte kiel instalaĵo por malpligrandigi la ercon. Tuj apude oni ankaŭ fandis ferercon kio eblis danke al la abundo da lignaĵoj kaj la ĉe Lichte-valo gajnita brunŝtono. Pri etendigo de la minado interesiĝis ankaŭ ege la princoj de Schwarzburg; ili ankaŭ permesis la konstruon de vitrofarejoj.

Porcelanaĵproduktado redakti

Per kazo tiu ĉi muelejo gravis en al malkovro de produktadteĥniko por porcelano, fakte teĥnika meza evoluŝtupo en la fruaj fabrikadoj porcelanaj tiuregione. Georg Heinrich Macheleid, studento pri teologio kaj lernema aŭtodidakto okupiĝis tie ĉi pri provoj fari porcelanaĵojn. Por tio li bezonis aliron al muelejo (Massemühle) havante miksaĵon mineralan-akvan kiel ruboprodukton (Schlick). La eta Mankensbach-muelejo por intencoj liaj perfektis.[2] Tiu ĉi muelejo ekde 1762 ankaŭ liveris la necesitaĵojn al la du, de Macheleid kaj liaj kompanianoj starigita entrepreno sur la Bergmann-grundo en Rudolstadt-Volkstedt. Tiu ĉi manufakturo evoluis danke al malavara subtenado de la schwarzburga princa dinastio dume la domoj en Sitzendorf daŭre funkciis kiel eksperimentejoj.

Papermuelejo redakti

Danke al akvoforto parto de tiu ĉi muelejo ekde 1764 reuzitis kiel normala grenmuelejo kaj poste la utiligo ankaŭ etendiĝis je la faro de ligna papero. Du de Francis-turbinoj movitaj ŝlifiloj dispecigis piceaĵoj je lignaĵetoj, antaŭprodukto de papero. La mallukra produktato ĉesis post 1945. Ekde la mezo de la 1960-a jaroj la komplekso kadukiĝis pli kaj pli.

Fiŝbredado redakti

Ekde la komenco de la 1970-a jaroj la mueleja foso uzitis por bredi trutojn en kaĝoj retaj. Laŭ decido de la tiamaj ŝtataj aŭtoritatoj baldaŭ faritis vera fiŝbredejo. Post la GDR-tempo ĉio privatigitis; nun parte bredado truta por manĝado kontinuiĝas, sed parte faratas lukra bredo de ornamaj fiŝoj por komercado pogranda.

Literaturo redakti

  • Horst Fleischer: "Porzellan aus Sitzendorf und Volkstedt. Teil 1." In: Rudolstädter Heimathefte. Bd. 56, Heft 1/2, 2010, ISSN 0485-5884, p. 39–47.
  • Markus Schade: Gold in Thüringen. Thüringer Wald, Schiefergebirge, Frankenwald. Herkunft – Entstehung – Fundorte. Thüringer Landesanstalt für Geologie, Weimar 2001, ISBN 3-9806811-3-0.

Notoj redakti

  1. Rudolf Hundt: "Thüringer Gold und die Geschichte seiner Bergwerke und Gewinnung. Ĉe: Thüringer Monatsblätter. Bd. 24, Nr. 7, 1916/1917, 83–86.
  2. Günter Dörfel: "Weichporzellan aus Volkstedt – muss Macheleits Porzellan-Erfindung umdatiert werden? Zur Nacherfindung des Europäischen Porzellans in Thüringen vor 250 Jahren." Ĉe: Blätter des Vereins für Thüringische Geschichte. 19, 2009, ISSN 2194-3966, kolonoj 11–19.