Mantas
vira persona nomo
Mantas estas relative ofta litovlingva vira persona nomo. Temas pri memstara nomo sed ankaŭ pri mallongigo de tuta gamo da litovlingvaj personaj nomoj enhavantaj la silabon mant-, ĉu vortkomence (nuntempe plejparte arkaiĝintaj), ekzemple Mantartas, Mantautas, Mantgailas, Mantgirdas, Mantilas, Mantmilas, Mantminas, Mantotas, Mantrimas, Mantvydas, Mantvilas kaj Mantvinas, ĉu vortfine, ekzemple Algimantas, Rimantas aŭ Vidmantas. La silabo "mant-" origine havas la signifon "prospero".[1]. Virina formo (malpli ofta) estas Mantė.
Konatuloj kun tiu persona nomo redakti
- Herkus Mantas, gvidanto de la dua prusa ribelo en 1260-1274
- Mantas Jankavičius, litova kantisto
- Mantas Kalnietis, litova korbopilkisto
Notoj redakti
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 259 ĝis 261