Emmanuel N'Djoké Dibango (n. la 12-an de decembro 1933 en Dualao, Kameruno, m. la 24-an de marto 2020 en Parizo) estis kameruna muzikisto kaj kantoverkisto[1]. Li ludis la saksofonon kaj vibrafonon. Li evoluigis muzikan stilon kiu miksis ĵazon, funkon kaj tradician kamerunian muzikon. Li estis plej bone konata pro sia unuopaĵo "Soul Makossa" (en 1972),

Manu Dibango
Dibango en Sankta-Lazaire, 2019
Dibango en Sankta-Lazaire, 2019
Persona informo
Naskonomo Odilien Emmanuel Dibango
Aliaj nomoj Jr. Dibbs
Naskiĝo 12-an de decembro 1933 (1933-12-12)
en Dualao,  Franca Kameruno
Morto 24-an de marto 2020 (2020-03-24) (86-jaraĝa)
en Melun
Mortokialo COVID-19
Tombo Grave of Manu Dibango
Lingvoj franca
Ŝtataneco KamerunoFrancio
Okupo
Okupo komponisto • saksofonisto • kantisto • diskografa artisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.manudibango.net
vdr

En marto 2020, dum la tutmonda kronvirusa pandemio, Dibango testis pozitive por KOVIM-19 en Francio[2]. La 23-an de marto 2020 li mortis en Parizo pro tiu malsano. Li estis 86-jara[1].

Artisto por Paco de UNESKO redakti

Manu Dibango estis nomumita Artisto por Paco de UNESKO en 2004 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de la artoj, paco kaj kultura dialogo tra la mondo.

Manu Dibango kredis profunde en la potenco de muziko por kunigi homojn kaj kulturojn, ĉar laŭ li, kiel li konfidis al la Unesko-Kuriero en marto 1991, muziko estas "la plej spontanea kaj natura kontakto, inter homoj”[3].

Diskaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (fr) "Le saxophoniste Manu Dibango est mort des suites du Covid-19, annoncent ses proches", Le Monde, Agence France-Presse, la 24-an de marto 2020.
  2. (fr) "Cameroon: Manu Dibango tests positive for COVID-19 in France", Journal du Cameroun, la 18-an de marto 2020
  3. (fr) Manu Dibango (1933-2020), UNESKO

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

Manu Dibango ĉe Allmusic angleŜablono:Allmusic/zorgado/deviga parametro ID mankas