Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manuel HALVELIK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kamiel Vanhulle, estis flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno, de Flandra Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de la magazino Monato.

Manuel Halvelik
(Kamiel Vanhulle)
Astronomo, lingvisto kaj verkisto [1]
Astronomo, lingvisto kaj verkisto [1]
Persona informo
Aliaj nomoj Kamiel Vanhulle
Naskiĝo 1925
Morto 2016
en Antverpeno
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (flandro)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistoastronomo
vdr

Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, Sociolekta Triopo: dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).

Verkoj redakti

Astronomio, kosmologio redakti

  • Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
  • Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
  • Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)

Aliaj redakti

 
  • Normlingva Esperanto (Scienca Revuo kajero 67-68, 1966)
  • Universala skribo (1966)
  • Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
  • Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
  • Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
  • La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)
  • La Sociolekta Triopo:

Nacilingvaj redakti

  • nederlande Spelling 2000 (ortografioreformo por la nederlanda) (1980)
  • nederlande Handboek van het Sint-Truidens dialekt (1983)
  • france Quelle clé pour la Terminologie internationale (1994)
  • angle Halvelik, Manuel 1996 : The trimeral system in biological nomenclature. A revolutionary new approach. Kariljono Publications, Wilrijk, Belgujo, 74 p., D/1996/7741/1 ISBN 90-75859-01-5

Eksteraj ligiloj redakti


Notoj redakti

  1. Foto : Manuel Halvelik en 1975 dum prelego por la antverpena Esperanto-grupo

Bibliografio redakti

  • Declerck Christian 2016 : Mortis Kamilo Vanhulle. Sepulta ceremonio okazis je mardo, la 5-a de Julio 2016, Horizon-Taal, Jaargang 48, Nummer 280, juli-augustus 2016, paĝo 11.