Manuel María de Arjona

(Alidirektita el Manuel María Arjona)

Manuel María de Arjona y de Cubas (Osuna, provinco Sevilo, 12-a de junio de 1771 - Madrido, 25-a de julio de 1820), estis hispana poeto de la Novklasikismo, apartenanta al la Sevila Skolo de la Hispana literaturo de la Klerismo.

Manuel María de Arjona
Persona informo
Naskonomo Manuel María de Arjona y de Cubas
Naskiĝo 12-an de junio 1771 (1771-06-12)
en Osuna
Morto 25-an de julio 1820 (1820-07-25) (49-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj José Manuel de Arjona y Cubas vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de riĉaj gepatroj Zoilo de Arjona kaj Andrea de Cubas, studis filozofion kaj civilan kaj kanonan juron. Pastriĝis kaj enposteniĝis altrange en la katedralo de Kordovo; ankoraŭ en Osuna jam fondis literaturan akademion nome Silé, kaj partoprenis en aliaj kiaj Horaciana (1788) de Sevilo, Buenas Letras kaj Letras Humanas, ambaŭ en Sevilo kaj li fakte kunfondis tiun lastan en 1793. En 1789 li doktoriĝis en Osuna. En 1797 akompanis la arkiepiskopon de Sevilo, nome Antonio Despuig y Damato, dum ties veturo al Romo; tie la papo Pio la 6-a nomumis lin sia honora kapelano sekreta, eble pro la kompono de la poemo Las ruinas de Roma (la ruinoj de Romo), publikita en 1808. Reveninte al Kordovo, li iĝis duon afrancesado en 1810 , fondis reĝan kordovan Akademion kaj disvolvigis la fakon literaturo de la Sociedad Económica de Amigos del País. La francoj mendis lin unuigi la hospitaloj de Kordovo kaj nuligi la funkciadon de la Inkvizicio, kies arkivojn klasigis kaj elsarkis. Li redaktoris la porjozefan gazeton Correo Político y Militar de Kordovo, kvankam dum mallonge. En 1812 li estis arestita en Écija kiam li veturis al Kadizo, estis enkarcerigita, suferis konfiskon de siaj havaĵoj kaj estis portita al Kordovo. En 1814 publikigis Manifiesto de memsenkulpigo. En 1818 li translokiĝis al Madrido, kie li estis sekretario de la Akademio Latina; sed Lozano de Torres denoncis lin kaj estis ekzilita al Kordono; reveninta al Madrido pro konstitucia ŝanĝo, publikigis Necesidades de España que deben remediarse en las próximas Cortes kaj mortiĝis en 1820.

Verkaro redakti

Li estis kulta pastro, kiu verkis poezion de horacia stilo, dista el la kutima pompo de la Sevila Skolo. Tion oni observas en preskaŭ liaj ĉiuj odoj kaj kantoj kaj religiaj kaj nereligiaj. Krom "Las ruinas de Roma", nome etenda poemo en silvoj citata ofte, elstaras aliaj komponoj kiaj "La diosa del bosque" (la diino de la arbaro), interesa pro la novaĵo de la metriko kaj de ties muzikeco, kaj "A la memoria" (al memoro). Kunlaboris kun Alberto Lista, José Marchena kaj José María Blanco White. Apartenis al la generacio de verkistoj kiuj, naskiĝintoj fine de la 18a jarcento, verkis ĉefe dum la 19a jarcento.

Verkoj de la aŭtoro redakti

  • A Albino
  • A Cicerón
  • Al amor
  • El autor a sí mismo
  • La diosa del bosque
  • Triste cosa es gemir entre cadenas
  • A la memoria.
  • Necesidades de España que deben remediarse en las próximas Cortes
  • A la Inmaculada Concepción
  • Al pueblo hebreo
  • A Cicerón
  • A la muerte de San Fernando.
  • A la decadencia de la gloria de Sevilla
  • España restaurada en Cádiz.

Eksteraj ligiloj redakti