Manuel Marín

(Alidirektita el Manuel Marin)

Manuel MARÍN (naskiĝis la 21-an de oktobro 1949 en Ciudad Real, mortis la 4-an de decembro 2017 en Madrido) estis hispana politikisto. Li interalie estis komisionano kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn Eksteraj rilatoj, rilatoj kun la regionoj Mediteraneo, Latina Ameriko kaj Meza Oriento. Post la demisio de la komisiono Santer, li provizore gvidis la komisionajn laborojn ĝis elekto de nova Eŭropa Komisiono Prodi. Jam antaŭe, li estis komisionano en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors inter la jaroj 1985 kaj 1989 kun la fako kunlaboro kaj evoluo. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la sama fako, kaj pri la tria periodo de la komisiono Delors inter la jaroj 1993 kaj 1995 tutsame. Manuel Marín estis membro de la socialisma partio PSOE de Hispanio.

Manuel Marín
Persona informo
Manuel Marín
Naskiĝo 21-an de oktobro 1949 (1949-10-21)
en Ciudad Real
Morto 4-an de decembro 2017 (2017-12-04) (68-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de MadridoNancy-UniversitatoKolegio de Eŭropo vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Madrido vd
Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Dum 19991999
Antaŭulo Jacques Santer
Sekvanto Romano Prodi
EU-Komisionano
por  Hispanio
Dum 19851999
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Manuel Marín dum la jaro 1989

En 2000 li elektiĝis membro de la hispana parlamento Congreso de los Diputados; de 2004 ĝis 2008 li estis ties prezidanto.