Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manuel PARRA, pli ofte konata kiel Manolo Parra (naskiĝis en Segovio en 1963), estas hispana esperantisto, kiu loĝas en Madrido, Hispanio.

Manuel Parra
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li diplomiĝis kiel bazlerneja instruisto sed neniam praktikis tiun profesion, kaj ĉiam laboris kiel ŝtata oficisto en diversaj fakoj; ekde 1995 en la ŝtata instanco pri Trafiko, en Madrido, kaj poste kiel mekanikisto de helikopteroj.

Esperanton li eklernis en 1986, instruata de César de Mosteyrín kadre de monto-grimpada klubo en Segovio. Partoprenis kelkajn por-junulajn renkontiĝojn en Italio, Svedio, Germanio...

Li estas membro de diversaj Esperanto organizoj kiaj HEF, SATeH, Madrida Esperanto-Liceo kaj foje estrarano de kelkaj el ili. En HEF li postenis kiel sekretario ekde tiu jaro ĝis 2005, sub la sinsekvaj prezidoj de Antonio Alonso Núñez kaj Miguel Ángel Sancho, kaj denove ekde novembro 2020 sub prezidanteco de Ángel Arquillos[1].

Samtempe li partoprenis la madridan lokan movadon kunlaborante al diversaj aranĝoj. En 2010 li iĝis sekretario de Madrida Esperanto-Liceo kaj inter 2014 kaj 2020 prezidis ĝin[2].

Li partoprenis en diversaj Esperanto kongresoj kaj foje kiel organizanto aŭ kunorganizanto kiel ĉe la 86-a SAT-Kongreso okazinta inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido. Li estis prezidanto de la LKK de la 51-a ILEI-Kongreso kiu okazis en 2018 en Madrido.

Referencoj redakti

  1. Retejo de HEF [1] Arkivigite je 2020-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Retejo de MEL [2]