Manuel PUIG ([puiĥ’] laŭ hispana prononcmaniero, [puĉ] laŭ kataluna prononcmaniero, ĉar temas pri katalundevena familinomo) estas fama argentina verkisto naskiĝinta la 28-an de decembro 1932 en General Villegas, provinco Bonaero, kie li vivis ĝis sia dektria jaro.

Manuel Puig
Persona informo
Naskonomo Juan Manuel Puig Delledonne
Naskiĝo 28-an de decembro 1932 (1932-12-28)
en General Villegas
Morto 22-an de julio 1990 (1990-07-22) (57-jaraĝa)
en Cuernavaca
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero vd
Subskribo Manuel Puig
Profesio
Alia nomo Manuel Puig vd
Okupo verkistodramaturgoscenaristo • romanisto • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ĉar en lia naskiĝloko ne estis mezlernejo, en 1946 liaj gepatroj translokigis lin al urbo Bonaero, kie li studis en mezlernejo Wards de Ramos Mejía. En 1950 li eniris Altlernejon Arkitekturan kaj en 1951 ŝanĝis al Filozofio kaj Beletro. En 1956 li vojaĝis al Romo per helpo de stipendio kaj studis kinon en la Centro Sperimentale di Cinematografia. Poste li translokiĝis al Londono kaj Stokholmo, kie instruis la hispanan kaj la italan lingvojn. En tiuj urboj li verkis siajn unuajn kinscenarojn. El 1961 ĝis 1962 Puig laboris kiel kina helpreĝisoro en Bonaero kaj Romo.

Pli poste li translokiĝis al Novjorko, kie li ekverkis sian unuan romanon, La traición de Rita Hayworth (La perfido de Rita Hayworth), kiun li finis en 1965, sed kiun li ne povis aperigi ĝis 1968, kvankam tiu romano estis preskaŭ gajninto de Premio Biblioteca Breve. La agado de tiu romano okazas en vilaĝo nomata Coronel Vallejos, do inspirata en General Villegas. En tiu libro aperas la bazaj ecoj de la verkaro de Puig: rakonta eksperimentado (per uzado de teknikoj kiel muntado, delokado, ideasocio, ktp.) kaj inspiro je genroj kaj roltipoj devenaj el negravaj artoj (felietono, sentimentala raditeatro, teleromano, ktp.). La romanaro de Puig estas konsiderata kiel unu el la unuaj literaturaj montroj de la poparto.

Li revenis al Bonaero en 1967, kiam li verkis Boquitas pintadas (Ŝminkitaj buŝetoj), romano aperinta en 1969 kaj kinigita en 1970 de Leopoldo Torre Nilsson. Tiu romano aperis kvazaŭ felietono po dekses eroj kaj popularigis Puig kiel sukcesa verkisto.

En 1973 li publikigis The Buenos Aires affair per angla titolo, kvankam hispanlingva romano, kiu estos malpermesita de la diktatora registaro. Krome la aŭtoro estis senĉese minacata. Do, li translokiĝis al Meksiko kie finigis El beso de la mujer araña (La kiso de la aranea virino) en 1976. El beso… rakontas la historion de du malliberuloj kiuj kunhavas ĉelon en la diktatora Argentinio. Unu el ili estas revolucia aktivulo, la alia samseksemulo arestita pro koruptado de neplenaĝuloj. Inter ili disvolviĝas specifa rilato dum la samseksemulo rakontas filmojn, unu el la plej grava La pantera virino. La romano estis kinigita de Héctor Babenco, kun partopreno de William Hurt, Raúl Juliá, kaj Sonia Braga.

En 1981 la verkisto translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kaj en 1985 adaptigis al kino El beso… kiun estis filmita de la argentina reĝisoro Héctor Babenco. Tiu ĉi romano iĝis ankaŭ muzika komedio en Broadway, opero kun muziko de la germana Hans Werner Henze kaj teatraĵo de Puig mem.

En 1979 li publikigis Pubis angelical (Anĝeleca pubo), kinigita de Raúl de la Torre. En 1981 li aperigis la romanon Maldición eterna a quien lea estas páginas (Senfinan malbenon kontraŭ tiu kiu legos tiujn ĉi paĝojn). En 1982 li finis sian plej malfacilan romanon Sangre de amor correspondido (Sango je reciproka amo). En 1988 li publikigis la romanon Cae la noche tropical (Falas tropika nokto) kaj unu jaron poste revenis al Meksiko, urbo Cuernavaca kaj unu jaron poste li forpasis la 22-an de julio 1990, 58jara, antaŭ fini la romanon Humedad relativa: 95 %.

Verkaro de Manuel Puig redakti

Romanoj redakti

Teatro redakti

  • Bajo un manto de estrellas. (1983).
  • El beso de la mujer araña. (1983, teatrigita versio).
  • La cara de villano. (1985).
  • Recuerdos de Tijuana. (1985).
 
Manuel Puig


Bibliografio redakti

  • Ricardo Piglia, La Argentina en pedazos, La Urraca, 1993.

Eksteraj ligiloj redakti