Manuel de Seabra (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Lisbono, Portugalio, mortis la 22-an de majo 2017 en Barcelono) estis profesia verkisto, kiu uzis la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn.

Manuel de Seabra
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1932 (1932-07-07)
en Lisbono
Morto 22-an de majo 2017 (2017-05-22) (84-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunaEsperantohispanaportugalarusaanglafranca vd
Ŝtataneco Portugalio
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esperantisto
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, prozo, traduko kaj ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Barcelono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li tradukis multajn verkojn de la monda literaturo ĉefe al la kataluna. Ekde 2000 li prezidas la Associació Col·legial d'Escriptors de Catalunya (Asocio de la verkistoj de Katalunio). Kiel membro de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperantlingva Verkista Asocio, en 1998 li iniciatis (kune kun Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno), ke jaron post jaro William Auld kandidatu por la Nobel-premio pri literaturo.

Li loĝis en Barcelono, Hispanio.

Esperantaj verkoj

redakti
  • Antologio de portugalaj rakontoj, kompilinto, (1960)
  • La armeoj de Paluzie (romano 1996)
  • Promeso en obskuro (noveloj 1997)
  • La tago kiam Jesuo perfidis Judason (romano 2001)
  • Ĉu vi konas Blaise Cendrars? (romano 2007)
  • Malamu vin, unu la alian (romano 2009)

Recenzoj

redakti

Pri Antologio de portugalaj rakontoj

 
 En la studado de iu ajn literaturo, meritas apartan konsideron la ĉapitro pri faka antologio, ĉar oni povas taksi, laŭ la pluraj verkoj kiujn ĝi entenas, la kulturan valoron de ia popolo. La ANTOLOGIO DE PORTUGALAJ RAKONTOJ, ekzemple, estas elmontro de la malnova Portugalujo, ĝiaj regionoj, ĝiaj moroj, la spirito de lojaleco, kiu fluas ĉie, la kuraĝo simpla kaj kruda de la brava popolo.

Ĝi estas la animo mem de la portugalo, prezentata en siaj plej intimaj nuancoj, pere de dek kvar rakontoj de novaj verkistoj. Ĉian laŭdon meritas niaj transmaraj samideanoj pro tia kontribuo al la pliriĉiĝo kaj disvastiĝo de la portugala literaturo, kaj certe estas ke ili ricevos samentuziasmajn aplaŭdojn de aliaj gentoj en la tuta mondo. La nura eldonado de la antologio liveras al la Grupo de Admirantoj de Zamenhof la dankon de ĝia multnombra legantaro. Ni ne povas, tamen, ne registri la ekzistadon de nemaloftaj novaj vortoj kaj nekompleta revizio. Multaj el tiuj vortoj novaj, elpensitaj kaj esperantigitaj estas absolute nenecesaj kaj estas domaĝe ke ili aperas en tiel elstara verko. Kelkaj eraroj estas ankaŭ troveblaj dum la tralegado, ĉu presaj ĉu gramatikaj, kiujn la revizio ne malaperigis. Tiuj hazardaj nekorektaĵoj sendube paligas la brilon de la rakontoj sed tute ne malbonigas ilin. Kiu bone scipovas la lingvon, tiu povas facile apartigi tiujn nekorektaĵojn kaj tiel ĝui la enhavon, kiu, entute, estas riĉa je bonaĵoj.

La akcepto de la ANTOLOGIO DE PORTUGALA RAKONTOJ inter la brazilanoj estas tre reliefa, tiom pli ke ĝi similas al la nia laŭ la titolo. Tial ni deziras ke tiu ĵus aperinta verko estu la ekesto de pli granda sukceso de nia lingvo kaj ideo en Portugalujo
— J.V.M. Brazila Esperantisto 1960_n558-561_sep-dec.

Tradukoj en Esperanton

redakti

Partopreno en gazetaro kaj eldonaĵoj

redakti

Verkoj pri Manuel de Seabra

redakti

Manuel de Seabra, liaj multaj patrioj, sus muchas patrias, les seves moltes pàtries, as suas muitas pátrias. Cuadernos de Estudio y Cultura n-ro 8, marto 1998.

Eksteraj ligiloj

redakti