Manuel Chrysoloras

(Alidirektita el Manuelo Krizoloras)

Manuelo Krizoloras (1355-1415) (naskiĝis en Konstantinopolo, 1355 - mortis en Konstanco, en la 15-a de aprilo 1415) estis bizanca humanisto, filologo kaj tradukisto, pioniro en la enkonduko de la greka kulturo en Eŭropo dum la malfrua Mezepoko.

Μανουὴλ Χρυσολωρᾶς
(1355-1415)
bizanca helenisto
bizanca helenisto
Persona informo
Μανουήλ Χρυσολώρας
Naskiĝo 1355
en Konstantinopolo,  Turkio
Morto 15-a de aprilo 1415
en Konstanco,  Germanio
Lingvoj mezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater Universitato de Florenco
Profesio
Okupo filozofotradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1390, li estris delegitaron senditan al Venecio de la imperiestro Manuelo la 2-a Paleologa (1350-1425) por petegi la helpon la de kristanaj princoj kontraŭ la muzulmanaj turkoj. La humanisto Roberto de' Rossi, el Florenco, renkontis lin, en Venecio, kaj, en 1395, iu amiko de Rossi, Jacopo d'Angelo, ankaŭ konata kiel Giacomo da Scarperia (1360-1410), ekiris al Konstantinopolo por studi la grekan kun Krizoloras. En 1396, Coluccio Salutati, kanceliero de la Universitato de Florenco, invitis lin por instrui la grekan gramatikon kaj literaturon.

Krizoloras alvenis en la vintro de 1397, kaj tiu evento estis rememorigita de unu el siaj plej famaj lernantoj, la klera humanisto Leonardo Bruni, kiel granda kaj nova oportuno: la amaso da instruistoj pri juro estis granda, tamen, neniu el ili studis la grekan en Italio dum la lastaj 700 jaroj. Alia tre renoma lernanto de Krizoloras estis Ambrogio Traversari, kiu fariĝis generalo de la Kamaldola Ordeno[1]. Krizoloras restis nur kelkajn jarojn en Florenco, inter 1397 kaj 1400, instruante la grekan, komencante kun la rudimentaĵoj. Poste, li translokiĝis al Bolonjo kaj pli malfrue al Venecio kaj Romo. Kvankam li vaste instruis, ia eta grupo da lia studentaro restis kvazaŭ fermita nukleo, inter ili la unuaj humanistoj de la Renesanco. Lia lernantaro estis alkalkulitaj al la plej gravaj figuroj de la reviviĝo pri la grekaj studoj en Italio. Krom Bruni kaj Traversari, troviĝis Guarino da Verona kaj Palla Strozzi.

Post viziti Milanon kaj Pavion, kaj esti loĝinta plurajn jarojn en Venecio, invitite de Bruni, li iris al Romo, kiu, tiam, estis sekretario de la papo Gregorio la 12-a. En 1408, li sendiĝis al Parizo en grava misio de la imperiestro Manuelo Paleologa. En 1413, li iris al Germanio kiel ambasadoro ĉe la imperiestro Sigismondo la 1-a, kies misio estis difini lokon por la eklezia koncilio kiu pli malfrue okazis en Konstanco. Krizoloras estis elektita por reprezenti la grekan eklezion, kiam li subite mortis. Lia morto aperigis multajn celebrajn eseojn, kiujn Guarino da Verono kolektis ilin en la verko Chrysolorina[2].

Verkoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La Kamaldola Ordeno stariĝis de la itala monaĥo Sankta Romualdo (950-1027) en la komenco de la dua jarmilo.
  2. A History of Classical Scholarship: From the Revival of Learning to the End ..., John Edwin Sandys
  3. Personensuche
  4. Personensuche


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj