Manyi Kiss
KISS Manyi (kiŝ manji) estis hungara aktorino naskita en Magyarlóna la 12-an de marto 1911 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-a de marto 1971.
Manyi Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kiss Margit |
Naskiĝo | 12-an de marto 1911 en Luna de Sus |
Morto | 29-an de marto 1971 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Ovaria kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 32-1-3/4 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Biografio
redaktiSian aktoran karieron Manyi Kiss komencis en Kolozsvár en 1926. Inter 1928 kaj 1932 ŝi ludis en Miskolc kaj Szeged. En 1931 kun sia edzo, itala akrobato ŝi ludis en eksterlandaj cirkoj. En 1934 provizore ŝi rolis en Budapeŝto en pli malgrandaj-malpli grandaj teatroj. En la fino de 30-aj jaroj ŝi ludis en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1943 en Gaja Teatro en komedio de Mihály Eisemann (Fekete Péter) ŝi havis elstaran sukceson. Ekde tiam ĝis 1953 ŝi ludis en tiu teatro. Inter 1954 kaj 1971 ŝi havis kontrakton kun Teatro Madách. Ekde 1936 ŝi regule filmrolis, resume 81 ŝi prezentis 81 filmojn kaj televiziajn seriojn.
Premioj
redakti- Kossuth-premio (1957), Jászai Mari-premio (1954), meritartisto (1962), eminentartisto (1964).
Ĉefaj teatraj roloj
redakti- Ledér (Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde);
- Stázi (Imre Kálmán: A csárdáskirálynő);
- Colette (Mihály Eisemann: Fekete Péter);
- Finum Rózsi (Ede Tóth: A falu rossza);
- Olga (Ĉeĥov: Tri fratinoj);
- Szalayné (Barta L.: Szerelem);
- Bajnok Adél (Hubay M.: István napja);
- Öregasszony (García Lorca: Yerma);
- Kurázsi mama (Brecht);
- Miss Furnival (Shaffer: Black Comedy);
- Vinczéné (Sarkadi I.: Oszlopos Simeon);
- Özv. Mák Lajosné (Endre Fejes: Vonó Ignác);
- Bodnárné (László Németh).
Literaturo: Révy E.: K. M. (1988)