Manzanal de Arriba

Manzanal de Arriba [manzaNAL deaRIba] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Manzanal de Arriba estas etimologie tradukebla al Pomarbaro de Supro, nome aludo al fruktodona arbo, kiu aperas en la dekstra duono de la blazono, dum tri pomoj aperas en la maldekstra.

Manzanal de Arriba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49594
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 6° 26′ U (mapo)41.9914505-6.4397691Koordinatoj: 41° 59′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 885 m [+]
Areo 130,23 km² (13 023 ha) [+]
Manzanal de Arriba (Provinco Zamoro)
Manzanal de Arriba (Provinco Zamoro)
DEC
Manzanal de Arriba
Manzanal de Arriba
Situo de Manzanal de Arriba
Manzanal de Arriba (Hispanio)
Manzanal de Arriba (Hispanio)
DEC
Manzanal de Arriba
Manzanal de Arriba
Situo de Manzanal de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzanal de Arriba [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Codesal, Folgoso de la Carballeda, Linarejos, Manzanal de Arriba, Pedroso de la Carballeda, Sagallos, Sandín kaj Santa Cruz de los Cuérragos, okupas totalan areon de 130,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 346 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 19-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 98 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas rokpentraĵoj kiuj atestas homan restadon en prahistoriaj tempoj. Ankaŭ de romia epoko.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00