Manzanaro, hispane Manzanares (laŭsignife Pomarbaroj), estas rivero de la centro de Hispanio, alfluanto dekstre de Ĥaramo, kiu, siavice, estas alfluanto de la rivero Taĵo. Ĝi estas la rivero trairanta la urbon de Madrido.

Manzanaro
rivero
Bazaj informoj
Longeco 92 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Madrida Regiono
vdr
Ponto de la Reĝino Viktorio, unu el la monumentaj pontoj en la kursado de la rivero tra Madrido.

Ĉi tiu rivero tute trakuras la Madridan Regionon: ĝi naskiĝas en la Gvadarama Montaro, en la Glaĉero de la Grafino —la suda bordo de la Montaro de la Longa Ŝnuro, proksime de Globo de la Mondo—, kaj pasas tra Madrido. Ĝi elfluas en la municipa termino de Rivas-Vaciamadrid, post trakurado de 92 km.

La rivero gastigas diversajn ekosistemojn kaj trairas altvalorajn zonojn de la ĉirkaŭa medio, kiuj ricevis malsamajn protektonivelojn. Ĝia alta baseno, ekde ĝia naskiĝo ĝis la Monto El Pardo (inkluzive de La Pedriza), konstituas la Regionan Parkon de la Alta Baseno de Manzanaro, kun surfaco de 52.796 hektaroj. Ĝia malalta kursado ankaŭ estas protektata, ene de la Regiona Parko de la Sudoriento. La sola peco de la rivero kiu ne estas protektata estas tiu parto kiu trakuras la madridan urboparton.