Mapuĉa lingvo

(Alidirektita el Mapudungun)

La mapuĉa lingvomapudungun ( <mapudungun: mapu [tero)? ( <mapudungun: dungun [parolo / lingvo)? (tera elparolo) estas lingvo parolata de la mapuche-gento ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando)?.

Mapuĉa (mapudungún/mapuzungun)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Araucanian
Parolata en Ĉilio, Argentino
Parolantoj 300 000
Denaskaj parolantoj 440 000
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Araŭkana lingvaro
Mapuĉa lingvo
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 arn
  ISO 639-3 arn
  Glottolog mapu1245
Angla nomo Mapudungun
Franca nomo mapudungun
vdr

Historio redakti

La mapuĉa lingvo estas klasita fare de iuj fakuloj kiel izolita lingvo aŭ kiel unu el la lingvoj el kiuj la Araŭkana familio konsistas, kune al la ĉesungun aŭ ŭiljiĉa lingvo (williche/huilliche). Aliaj lingvistoj konsideras ĝin kiel insula lingvo de la nordamerika penutia familio. Aliaj pensas ke la mapuĉa lingvo apartenas al la Ando-Ekvatora familio, eble pro tio ke ĝi prenis multajn vortojn el la keĉua lingvo.

Je la hispana alveno, meze de la 16-a jarcento, la lingvon parolis la popoloj loĝantaj inter la rivero Akonkagvo kaj la Ĉiloea Insularo, t. e. pikunĉoj, mapuĉoj mem, viliĉoj, kaj kunkoj. Malgraŭ la fakto ke la distanco inter la rivero Akonkagvo kaj la Ĉiloea Insularo estas je proksimume 1800 km-oj, la misionistoj kaj kronik-verkistoj asertas ke oni povis senprobleme veturi tiun teritorion parolante unusolan lingvon ĉar la diferencoj inter la dialektoj tie-parolataj estis tre etaj.

Datumoj redakti

La nombro da mapuĉoj en Ĉilio, laŭ la censo de la jaro 2002, estas 604.349. La plimulto loĝas en la Araŭkania Regiono kaj en Argentino troviĝas proksimume 300.000 en Neuquén, Río Negro, kaj Chubut, Argentino.

Dialektoj redakti

Mapudungun konsistas el aro da dialektoj altgrade interkompreneblaj. Argentine: peŭenĉa en Neuquén; moluĉanguluĉe, el Limay ĝis la Lago Naŭelŭapi; ŭiriĉaveliĉa en la regiono de la lago Naŭelŭapi; kaj rankenĉa en Chalileo, General Acha kaj en río Colorado. Ĉilie, peŭenĉachedungun en Alta-Biobío, la dialekto de Cautín kiu estas la plej disvastigita varianto kaj chesungun, ŭiljiĉaveliche el la marbordo de Osorno kaj Ĉiloeo, kiu havas grandan hispanlingvan influon kaj eĉ oni ĝin konsideras kiel aparta lingvo

Skribo redakti

Mapuĉoj ne havis skribon tiam, kiam hispanoj alvenis Ĉilien. Ekde tiam oni uzis la hispanlingvan skribon. Nuntempe oni uzas sep aŭ ok skribsistemoj sed la plej akceptataj estas Alfabeto Unificado kaj Grafemario Raguileo.

La unua estas latina alfabeto plus kelkaj super- kaj subsignitaj literoj kaj digrafoj (du literoj por unu sono) (ch, l, n, ñ, ng, tr, t, ü) ĝi estis kreita far la Sociedad Chilena de Lingüística (Ĉilia Lingvistika Societo) en 1988; La alfabeto unificado do havas la jenajn 27 literojn: a, ch, d, e, f, g, i, k, l, l, ll, m, n, n, ñ, ng, o, p, r, s, t, t, tr, u, ü, w, y.

La alfabeto proponita far Anselmo Ranguileo, estas latina alfabeto konsistanta el 26 literoj: a, c, z, e, f, q, i, k, l, b, j, m, n, h, ñ, g, o, p, r, s, t, x, u, v, w, y.

La Ĉilia Ŝtato subtenas alfabeton kiu fakte estas kombinaĵo el la du antaŭaj. Ĝi estis kreita de la Corporación Nacional de Desarrollo Indígena (CONADI). Tiu ĉi sistemo nomiĝas Azümchefe (instruisto) kaj konsistas el 28 literoj: a, ch, z, e, f, q, i, k, l, lh, ll, m, n, nh, ñ, g, o, p, r, s, t, tx, u, ü, w, y,sh, t'.

Fonologio kaj fonetiko redakti

Distingiĝas 6 vokaloj kaj 19 konsonantoj.

Vokaloj redakti

  • La vokaloj a, e, i, o kaj u havas saman sonon, kiel en esperanto.
  • La vokalo ü havas du alofonojn. En akcentataj silaboj ĝi akiras sonon similan al tiu de germana ü, finna y aŭ franca u. En neakcentataj silaboj ĝi havas sonon de neŭtrala vokalo (ŝva).
  • La duonvokaloj y kaj w uzatas samkiel la esperantaj j kaj ŭ.

Konsonantoj redakti

bilabiala labialdentala interdentala dental-alveolara postalveolara palatala retrofleksa velara
plozivo p t k
afrikato ʧ
frikativo f θ s ʃ
likvido l ʎ ɹ
nazalo m n ɲ ŋ
duonvokaloj w j ɣ

Akcento redakti

La akcento troviĝas sur la antaŭlasta silabo por la finaj vokaloj kaj sur la lasta por la finaj konsonantoj. Estas kelkaj esceptoj, ekzemple kiam la unua persono de la pluralo finiĝas per duonvokalo /j/, oni surmetas la akcenton sur la lastan silabon.

Gramatiko redakti

La mapuĉa lingvo ne havas gramatikan genron. Sed la naturan genron oni indikas pere la metigo de afiksoj, ekzemple wentru che 'vira-homo' (viro), domo che 'ina-homo' (virino). Ekzistas diferencigo inter animohava kaj senanima estaĵo. Tion oni esprimas per la partikolo pu uzante ĝin kiel pluraligilo de animohavaj objektoj; kaj per la partikolo yuka kiel ĝia mala ekvivalento (por senanimaĵoj)

Troviĝas tri gramatikaj numeroj: singularo, dualo kaj pluralo. La duala numero jam perdiĝis en la sudaj dialektoj kaj tie uziĝas propraj vort-finaĵoj por marki la pluralon.

La pronomoj estas la jenaj:

Numero
Singularo Dualo Pluralo
Persono Unua iñche iñchiw iñchiñ
Dua eymi eymu eymün
Tria fey fey engu fey engün

Ekzistas kompleksa sistemo por indiki la aganton kaj la objekton de iu ago. Ĉiu pronomo kombiniĝas kun la ceteraj pere de afiksigo. Ekzemple, -eyu = "mi vin" kaj -enew = "vi min".

Kelkaj demandaj pronomoj estas iney 'kiu?', chem 'kio?', chew 'kie?, chumngelu, 'kial?', tuntem 'kiom(a(j))?'.

La partíkolo tichi uzablas ankaŭ kiel artikolo, ekzemple chi wentru 'la viro', pu wentru 'la viroj'. La numeralo kiñe 'unu' funkcias kiel nedefinita artikolo, ekz 'kiñe wesha ad niey ñi kawellu 'mia ĉevalo havas malpuran kutimon' (komparu angle: 'My horse has an unhealthy habit' aŭ hispane: 'Mi caballo tiene un hábito sucio').

La verboj esteblas ĉu transitivaj ĉu ne transitivaj; ĉu neŭtraj ĉu senpersonaj kaj konjugaciatas tripersone kaj trinumere, havante aktivan aŭ pasivan voĉon kaj kvar verbajn modojn: indikativa, imperativa, optativa kaj subjunktiva. Indikative, la tensoj distingiĝas jene: Prezenco, Imperfekto, Futuro kaj Perfekto.

Vortkonstruo oftas mapuĉlingve kaj similas al tiu de esperanto, ekz je la vortoj küdaw 'laboro', küdaw.fe 'labor-isto', küdaw.we 'labor-ejo'.

En la ĉilia hispana lingvo troveblas multaj vortoj prenitaj el la mapuĉa lingvo kaj eĉ la esperantan vorton ponĉo (pontro) oni prenis el tiu lingvo.

La numerojn oni konstruas simile al esperanto aŭ al japana lingvo:

  • kiñe = unu (1)
  • epu = du (2)
  • küla = tri (3)
  • meli = kvar (4)
  • kechu = kvin (5)
  • kayu = ses (6)
  • relqe/regle = sep (7)
  • pura = ok (8)
  • aylla = naŭ (9)
  • mari = dek (10)
  • epu mari = dudek (20)
  • küla mari = tridek (30)
  • pataka = cent (100)
  • (kiñe) pataka mari = (unu) cent dek (110)
  • pura pataka kechu mari meli = okcent kvindek kvar (854)
  • warangka = mil (1000)

La vortojn pataka kaj warangka oni prenis el keĉua lingvo.

Mapudungunaj Studoj redakti

La unua mapuĉlingva gramatiko estis eldonita de la jezuita pastro Luis de Valdivia en 1606 (Arte y Gramatica General de la Lengva que corre en todo el Reyno de Chile). Sed pligrava estas Arte de la Lengua General del Reyno de Chile, de la jezuito Andrés Febrés (1765, Limo) konsistanta el gramatiko kaj vortaro. En 1776 eldoniĝis en Westfalia Chilidúgú sive Res Chilenses... (tri libroj en latina lingvo) fare de la germana jezuita pastro Bernardo Havestadt. Laŭ Rodolfo Lenz tiu verko estis tradukita hispanlingven laste en 1765.

La verko de Fébres estis esenca en la preparo de pastroj por siaj religiaj misioj en la mapuĉ-okupitaj landoj post la jaro 1810. Aperis korektita versio en 1846 kaj plimallonga versio senvortara en 1864. Plimalfrua verkaĵo, bazita sur la laboro de Febrés estas Breve Metodo della Lingua Araucana kaj Dizionario Italo-Araucano e Viceversa' de Octaviano de Niza, franciskana itala pastro, en 1888. Tiu versio bruliĝis en la Convento de San Francisco en Valdivia, 1928.

Post la alveno de Rodolfo Lenz al Ĉilio en 1890, komencis la modernaj fonetikaj kaj lingvistikaj studoj de la mapuĉa lingvo. Jam ne plu ekzistis pedagogia celo, t.e. instrui la pastrojn, sed scienca celo. La unuaj rezultoj montriĝis en la Anales de la Universidad de Chile inter la jaroj 1895-1897. Poste reaperintaj kiel Estudios Araucanos (Araŭkanaj studoj), iom poste al Introducción a los Estudios Araucanos de 1896. Samaj studoj ene de tiu nova scienca movado estas Gramática Araucana (1903), Lecturas Araucanas (1910) kaj Diccionario Araucano-Español; Español-Mapuche (1916) de frato Félix José Kathan de Augusta, bavaria franciskana pastro. Ankaŭ aperintas Voz de Arauco (1944), etimologia studo fare de frato Ernesto de Moesbach. Ekde tiam aperis serio da plimodernaj investigacioj el lingvistika, fonetika kaj leksika vidpunktoj.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti