María Teresa León

María Teresa León Goyri (Logroño, la 31-an de oktobro 1903Madrido, la 13-an de decembro 1988) estis hispana verkistino integrita en la generacio de la 27a.[1][2] Ŝi estis virino engaĝigita en la malfacila epoko kiam ŝi devis vivi, kaj ŝi frontis kritikojn kaj sociajn konvenciojn.[3]

María Teresa León
Persona informo
María Teresa León Goyri
Naskonomo María Teresa León y Goyri
Naskiĝo 31-an de oktobro 1903 (1903-10-31)
en Logronjo
Morto 13-an de decembro 1988 (1988-12-13) (85-jaraĝa)
en Majadahonda
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Institución Libre de Enseñanza vd
Memorigilo María Teresa León
Familio
Edz(in)o Rafael Alberti vd
Infanoj Aitana Alberti León vd
Parencoj María Goyri vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • redaktisto • tradukistodramaturgo • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva dum 1920– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

María Teresa León, naskiĝis en Logroño, kaj pasigis siajn infanaĝon kaj junaĝon inter Madrido, Barcelono kaj Burgos, ĉar la patro estis militisto. Ŝia onklino María Goyri, unua doktorino pri Homaj Sciencoj (Filosofía y Letras) en Hispanio kaj universitata profesoro, ege influis en ŝia liberala kaj feminisma pensaro. Poste, ankaŭ María Teresa studis Homajn Sciencojn.

María Teresa edziniĝis ankoraŭ deksepjara al Gonzalo de Sebastián, kun kiu ŝi havis du filojn, sed la geedzeco ne bone funkciis. Tiuepoke, inter 1924 kaj 1928, ŝi kunlaboris kun la ĵurnalo Diario de Burgos, en la urbo kie ili loĝis, unue uzante pseŭdonimon Isabel Inghirami, poste sub sia vera nomo. Por tiu ĵurnalo ŝi verkis tridekon da artikoloj pri tiutempaj temoj, kulturo kaj indefendo. Tiam ŝi verkis ankaŭ infanrakontojn publikigotajn iom poste, kiam ŝi ekloĝis en la madrida ĉefurbo. La definitiva geedza krizo kaj la tedo de provinca vivo puŝis sin veni Madriden. Tie ŝi refaris la kontakton kun la familio Menéndez Pidal-Goyri, kiu enkondukis ŝin en la kulturan etoson de la ĉefurbo.

Tiutempe ŝi konatiĝis kun Rafael Alberti, kiu iĝis ŝia viva kaj literatura kompano. Post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, la Konsilio por Stud-Vastigo aljuĝis al ili stipendion por studi la teatrajn evoluon kaj tendencojn en Eŭropo. Tio ebligis al ili ofte vojaĝi tra la kontinento kaj konatiĝi kun la plej interesaj aŭtoroj de la 1930-aj jaroj.

En 1933 ili kunfondis la beletran revuon Octubre (oktobro, pro la Rusa Revolucio), kaj ŝi aperigis sian porinfanan rakontaron Rosa Fría, patinadora de la luna (Rozulin’, sketantino ĉe la luno) kun ilustraĵoj de Alberti.

En 1934 ili vojaĝis al Sovetunio por partopreni la Unuan Kongreson de Revoluciaj Verkistoj kaj, revenonte Hispanien, ili sciiĝis pri la okzintaĵoj de la revolucio de Asturio kaj la subpremega reago de la dekstrema registaro. Ili do decidis, anstataŭ reveni al Hispanio, iri al Ameriko kun la celo disinformi pri la asturiaj okazintaĵoj kaj kolekti monon por helpi la viktimojn de la subpremado. Tie María Teresa skribis serion da artikoloj por la ĵurnalo New York Post. Poste ili plu vojaĝis al Kubo, Meksiko kaj Centrameriko. Sekvis reveno al Hispanio kaj aktiva kunlaboro por kunfondi la Popolan Fronton.

Milito kaj ekzilo redakti

La someron de 1936 ili pasigis en la insulo Eivissa/Ibiza. Tie, do, ili troviĝis kiam okazis la militista puĉo de la 18-a de Julio. Danke al la helpo de kamparanoj, ili sukcesis fuĝi de la polico kaj enŝipiĝi direkten al Valencio. Jam en Madrido, dum la milito, María Teresa iĝis sekretario de la Alianco de la Kontraŭfaŝisma Intelektularo, kaj kadre de tiu institucio ŝi entreprenis tre interesajn teatrajn projektojn jen kiel aŭtoro, jen kiel reĝisoro (aŭ eĉ kiel aktoro disfoje). Kune kun Alberti ŝi fondis la gazeton El mono azul (La blua supertuto, pro la "uniformo" de la laboristaj milicanoj). Ŝi verŝis siajn spertojn en la milita Madrido en du romanojn: Contra viento y marea (Spite ĉian malfacilon) kaj Juego limpio (Sentrompa ludo).

Kune kun aliaj intelektuloj ŝi partoprenis en la kampanjo por protekti la artan heredaĵon de la lando eksterlandigante la artaĵojn de la Muzeo Prado kaj de la Reĝa Palaco de Madrido (inter aliaj), bombarditaj de la naziaj aviadiloj de la Legio Kondor.

Post la milito, komenciĝis por María Teresa kaj Rafael Alberti longa ekzilo, unue en Parizo, poste en Bonaero (kie naskiĝis la filino Aitana kaj kie ili loĝis dum 23 jaroj), kaj fine en Romo, kie ili estis pli proksimaj al Hispanio. Dume ili intense dediĉis sin al verkado. María Teresa finis en 1968 sian membiografion Memoria de la melancolía (Memoro pri la melankolio), historie gravan dokumenton kiun ŝi verkis, ĉar ŝi timis morti en ekzilo. Ŝi verkis ĝin, ĉar ŝi pensis, ke la defendantoj de la Respubliko, havas devon fronte al la Historio ekde tiu 14a de aprilo kiam proklamiĝis la Respubliko, kaj ke ili ne rajtas morti sen fini tion, kion ili komencis.

María Teresa León kaj Rafael Alberti revenis Hispanien en aprilo 1977, sed ŝi ne longe ĝuis ĉi novan vivetapon, ĉar baldaŭ ŝi eksuferis alchajmeron.

Verkoj redakti

Teatro redakti

  • Huelga en el puerto; 1933, Teatro
  • Misericordia; Teatro
  • La tragedia optimista; 1937, Teatro
  • La libertad en el tejado / Sueño y verdad de Francisco de Goya; 2003, Teatro
  • La historia de mi corazón (faksimilo de la originalo tajpita zorge de Gabriele Morelli); Centro Cultural Generación del 27, 2008, Teatro

Romanoj redakti

  • Contra viento y marea; AIAPE, Buenos Aires, 1941, Romano
  • El gran amor de Gustavo Adolfo Bécquer (una vida pobre y apasionada); Losada S.A., Editorial, Buenos Aires, 1946, Romano
  • Don Rodrigo Díaz de Vivar, el Cid Campeador; Peuser, Buenos Aires, 1954, Romano
  • Juego limpio; Goyanarte, Buenos Aires, 1959, Romano
  • Doña Jimena Díaz de Vivar, gran señora de todos los deberes; Losada S.A., Editorial, Buenos Aires, 1960, Romano
  • Menesteos, marinero de abril; Era, México, 1965, Romano
  • Cervantes. El soldado que nos enseñó a hablar; Altalena, Madrid, 1978, Romano

Noveloj redakti

  • Cuentos para soñar; Hijos de Santiago Rodríguez, Burgos, 1928, Noveloj
  • La bella del mal de amor; Hijos de Santiago Rodríguez, Burgos, 1930, Noveloj
  • Rosa-Fría, patinadora de la luna; Espasa Calpe, Madrid, 1934, Noveloj
  • Cuentos de la España actual; Dialéctica, México, 1935, Noveloj
  • Una estrella roja; Ayuda, Madrid, 1937, Noveloj
  • Morirás lejos; Americalee, Buenos Aires, 1942, Noveloj
  • Las peregrinaciones de Teresa; Botella al mar, Buenos Aires, 1950, Noveloj
  • Fábulas del tiempo amargo; Alejandro Finisterre, México, 1962, Noveloj

Eseoj redakti

  • Crónica General de la Guerra Civil; Alianza de Intelectuales Antifranquistas, Madrid, 1939, Eseo.[4]
  • La historia tiene la palabra (noticia sobre el salvamento del Tesoro Artístico de España); Patronato Hispano-Argentino de Cultura, Buenos Aires, 1944, Eseo

Kinfilmaj scenaroj redakti

  • Los ojos más bellos del mundo; 1943, scenaro
  • La dama duende; 1945, scenaro.[5]

Aliaj redakti

  • Nuestro hogar de cada día; Compañía Fabril Editora, Buenos Aires, 1958
  • Sonríe China (kun bildoj de Rafael Alberti, ankaŭ kunaŭtoro de la teksto), Jacobo Muchnik, 1958.
  • Memoria de la melancolía; Losada S.A., Editorial, Buenos Aires, 1970, Biografio
  • Cervantes, el soldado que nos enseñó a hablar; Atalena, Madrid, 1978

Notoj redakti

  1. Santiago Belausteguigoitia (24a de januaro 2004). «Dos escritoras de la Generación del 27». El País. Konsultita la 17an de Julio 2018.
  2. «León Goyri, María Teresa». Escritores.org. Konsultita la 17an de decembro 2013.
  3. Konsultita la 17an de Julio 2018
  4. Santiago Belausteguigoitia (16 de noviembre de 2007). «La crónica de una epopeya». El País. Konsultita la 17an de Julio 2018.
  5. Fernando Samaniego (8a de novembro 2003). «Escritos inéditos de María Teresa León en la muestra del centenario». El País. Konsultita la 17an de Julio 2018.

Bibliografio redakti

Fonto en Esperanto redakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri María Teresa León ĉefe en pp. 123-126.

En aliaj lingvoj redakti

  • Blanco, Alda (1991). «Las voces perdidas: silencio y recuerdo en Memoria de la melancolía de María Teresa León». Anthropos (125): 45-49.
  • Torres Nebrera, Gregorio (1996). Los espacios de la memoria. La obra literaria de María Teresa León. Madrid: Ediciones de la Torre.
  • León, María Teresa (1999). G. Torres Nebrera, ed. Memoria de la melancolía. Madrid: Castalia.
  • León, María Teresa (2000). Juego limpio. Madrid: Visor.
  • León, María Teresa (2003). G. Torres Nebrera, ed. Fábulas del tiempo amargo y otros relatos. Madrid: Cátedra.
  • Prado, Benjamín (2001). Los nombres de Antígona. Madrid: Aguilar.
  • León, María Teresa (2010). La historia tiene la palabra. Madrid: Endymion.