María VILLALON Sánchez (n. Arundo, Malago, Andaluzio, Hispanio; 1-a de aprilo de 1989) estas hispana kantisto kaj komponisto. Ŝi famiĝis post venko de la unua eldono de la programo de kantontoj Factor X en Hispanio, en 2007. Ŝi estas plej konata pro tio, ke ŝi kantas la faman kanton «La lluvia» (la pluvo).

María Villalón
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1989 (1989-04-01) (35-jaraĝa)
en Ronda
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Maria Villalon kantas "La pluvo".

Biografio redakti

Maria naskiĝis en Arundo en la provinco Malago de Hispanio, kie ŝi kreskis kantante ekde kiam ŝi estis trijaraĝa, farante sonregistraĵojn duon-profesiajn kaj prezentante sin al konkursoj, kiaj ekzemple Bienvenidos de Canal SurOperación Triunfo (inter la 90 unuaj rangoj), ambaŭ en 2006. Ŝi licenciiĝis pri hispana filologio. Ŝi studis violonĉelon en la konservatorio ĝis siaj 17 jaroj.

Kiam ŝi estis 14-jaraĝa, ŝi eldonis sian unuan diskon, Entre sueños, kaj 16-jaraĝa la duan, nome Rompe. Ambaŭ diskoj estis vendataj de María mem ĉe domoj, trinkejoj kaj vendejoj por reakiri la monon investitan[1][2].

Ŝi kunlaboras kun la retejo La Noticia Imparcial, kie ŝi verkas artikolojn pri novaj teknologioj.

Ŝi ludis por la 73a Hispana kaj la 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Arundo, Hispanio, kie ŝi sukcesis per «La pluvo», versio en Esperanto (trad. de Svena Dun) de "La lluvia"[3].

Ŝi ankaŭ partoprenis en la antaŭselekta konkurso de RTVE por reprezenti Hispanion dum la Eurovida kantokonkurso 2017 en Kievo[4].

Diskaro redakti

Antaŭ Factor X redakti

  • 2000: Entre sueños
  • 2002: Rompe

Albumoj de studio redakti

  • 2007: Las mejores canciones de María en Factor X
  • 2007: Te espero aquí
  • 2009: Los tejados donde fuimos más que amigos
  • 2012: Historias de una cantonta

Esperantigitaj kantoj redakti

La Pluvo (La lluvia) redakti

Origine (en 2009) publikigita en la hispana sub la titolo «La lluvia» (la pluvo). La esperantigita versio estis kantita unuafoje dum la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014. Maria Villalon kantas ĝin kvankam la aŭtoro kaj komponisto estas Carlos Matari. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.

Jen la teksto:


Pluvas
La trotuaroj malsekaj estas
Neniu spuro sur ili restas
La pluvo nian sekreton tenas.

Pluvas
Ĉe la fenestro mi vin sopiras
La tagoj fremdas kaj min korŝiras
Malvarma tempo brakumas min

La pluvo falas sur la tegmentojn
Kie sidis ni intime
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Pluvas
Kaj ĉiuj vortoj fariĝas nulo
Dum en la noktoj min hantas dubo
Pri la destino de tiuj kisoj

Pluvas
Silento ŝvebas en la kvartalo
La suno strebas tra nubo-baro
Por plensekigo de trotuaro
Por plensekigo de la tegmento
Kie sidis ni intime,
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Sur la tegmentoj kie sidis ni intime,
Kaj endormiĝis sen duboj, sentime,
Sine de aŭror'.

Ĉi-hore la trinkejoj ne deĵoras
Sur min la pluvo serene ploras
Ĉar vi estas for
Sen vi mi sentas ke mi senkuraĝas
Kaj la vundoj min damaĝas
Se mi ne plu aŭdas vin

Se mi ne plu aŭdas vin

(Originaj paroloj hispane)

Llueve
Y las aceras están mojadas
Todas las huellas están borradas
La lluvia guarda nuestro secreto

Llueve
Y en mi ventana te echo de menos
Los días pasan y son ajenos
El frío me abraza y me parte en dos

La lluvia cae sobre los tejados
Dónde fuimos más que amigos
Recuerdo que dormimos al abrigo
Del amanecer

Los bares han cerrado ya no hay copas
La lluvia hoy mojará mi ropa
Si no estás aquí
Si tú no estás me duelen mas los años
Las heridas me hacen daño
Si no vuelvo a oír tu voz

Llueve
Y las palabras se quedan mudas
Todas las noches las mismas dudas
¿Qué fue de todos aquellos besos?

LLueve
Y se enmudece la primavera
Cuento las veces que el sol espera
Para secar de lluvia la acera
Para secar de lluvia el tejado
Dónde fuimos más que amigos
Recuerdo que dormimos al abrigo
Del amanecer

Los bares han cerrado ya no hay copas
La lluvia hoy mojará mi ropa
Si no estás aquí
Si tú no estás me duelen mas los años
Las heridas me hacen daño
Si no vuelvo a oír tu voz

En los tejados dónde fuimos más que amigos
Recuerdo que dormimos al abrigo
Del amanecer

Los bares han cerrado ya no hay copas
La lluvia hoy mojará mi ropa
Si no estás aquí
Si tú no estás me duelen mas los años
Las heridas me hacen daño
Si no vuelvo a oír tu voz

Si no vuelvo a oír tu voz

Viviga Pluvet' (Agüita de abril) redakti

Origine publigita en 2007 en la hispana kun la titolo «Agüita de abril» (signifante Pluveto de aprilo). La esperantigita versio kantita unufoje ĉe la 73-a Hispana Kongreso de Esperanto en 2014 kie Maria Villalon kantas ĝin. La aŭtoro kaj komponisto estas Raul Bioque. La traduko en Esperanto estas de Svena Dun.

Jen la kantata teksto:


Lalaralalara...

Kion diri do,
Se la vivo pasas for
Nudigante sen pudor'
Ĝisfunde mian koron

Akvoj silentaj
Kiuj celas min
Kiuj trafas kun pasi'
Kaj ekscitas mian emon

Ĉi-nokte ne lumis la kandelo
Ĉe kies lumo ni renkontis nin

Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi
Viviga pluvet'
Por mi en la kor'

Lalaralalara...

Sen sekretoj do
Miaj lipoj vias plu
Ili pulsas nude nun
Ruĵon prenis for la pluvo
Aj sombra koro
kien fuĝos vi
Ke ne hantu vin la morna griz'
De tagiĝoj sen espero

Mi plendas pri vi kaj ĉi alternativo
Ĉar ambaŭ senindulge vundas min

Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...

Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi
Aj! Viviga pluvet'

Tre belas la viv'
Kiam oni alvenas al ni senriproĉe
Ĉiunokte sopir',
sopir', vekas min mornavoĉe

Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...

Mi tre solas nun sen konsil'
Neniu ja helpas min
Mi serĉas plu mian eviteman celon
Kiu fremdas sen vi hahahaha...
Viviga pluvet'
Por mi en la kor'

(Originaj paroloj hispane)

Lalaralalara...

Nada que decir
Nada nuevo que contar
Todo lo que vivo en mi
Desnuda hasta mi alma

Aguas que corren
Nacen por venir
Que desatan furia al fin
Que se mezclan con mis ganas

Anoche perdimos las miradas
Las mismas que nos hicieron vivir

En mi soledad nadie mas
Vive por mi solo yo
Sola ante un fin que se esconde por nada
Y para nada sin ti
Aguita de abril
En mi corazón

Lalaralalara...

Nada que ocultar
echas mis manos sobre ti
Nacen cueros sin carmin
Desgastado por la lluvia
Ay alma en pena
Donde vas a ir
Donde el dia no se torne gris
Escalando madrugadas

Maldigo a tu voz y a esta encrucijada
Las mismas por las que ahora sufro yo

En mi soledad nadie mas
Vive por mi solo yo
Sola ante un fin que se esconde por nada
Y para dar sin ti aaaa...

En mi soledad nadie mas
Vive por mi solo yo
Sola ante un fin que se esconde por nada
Y para nada sin ti
Aguita de abril

Que bello es vivir
Cuando aún quedan almas por dar
Sin reproches sollozándo mi voz
Y aún me despierta en las noches

En mi soledad nadie mas
Vive por mi solo yo
Sola ante un fin que se esconde por nada
Y para nada sin ti aaaa...

En mi soledad nadie mas
Vive por mi solo yo
Sola ante un fin que se esconde por nada
Y para nada sin ti
Aguita de abril
En mi corazón...

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Multlingveco en muziko

Eŭrovido-kantokonkurso

Referencoj redakti

  1. { http://www.diariosur.es/20070718/gente/malaguena-maria-villalon-gana-20070718.htm[rompita ligilo] Diario Sur.es: la malagueña María Villalón gana la primera edición de 'Factor X'
  2. http://www.musica.com/letras.asp?info=37984&biografia=22540&idf=5 Música.com: biografio de María Villalón
  3. Jutuba filmeto ĉe https://www.youtube.com/watch?v=fOBkKcbJUAE
  4. (hispana) José Garcia kaj Vicente Rido, "María Villalón: "Voy a presentar dos canciones para Eurovisión 2017", 13-a septembro 2016, konsultita la 22-an majo 2017.