Marília

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Marília (oficiale portugale Município de Marília) estas municipo kaj urbego lokita en la centra okcidento de la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Marília kaj en la samnoma mikroregiono Marília. Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 240 590 loĝantoj sur areo de 1 170,05 kvadrataj kilometroj, el kiuj 42 km2 estas en urba zono kaj 1.152 km2 estas en kampara zono., kio rezultigas loĝdenson de 206 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 157 922. La teritorio havas komunan limon kun Oriente, Júlio Mesquita kaj Campos Novos Paulista.

Marília
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Marília
Mikroregiono Marília
Fondita 1928
Telefonkodo 14
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240 590  (2020) [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 13′ S, 49° 57′ U (mapo)-22.213888888889-49.945833333333Koordinatoj: 22° 13′ S, 49° 57′ U (mapo) [+]
Alto 660 m
Areo 1 170,05 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Marília (Brazilo)
Marília (Brazilo)
DEC
Marília
Marília
Situo de Marília

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marília [+]
vdr

Marília estas for de la subŝtata ĉefurbo (San-Paŭlo) 443 kilometroj per aŭtovojo; 529 kilometroj per fervojo kaj 376 kilometroj per rekta linio.

La municipo de Marilja estas kunmetita el la distriktoj Amadeu Amaral, Avencas, Dirceu, Lácio, Padre Nóbrega, Rosália kaj la ĉefa distrikto.

Geografio redakti

Klimato redakti

La urba klimato de Marilja estas tropika kun la sekvaj karakterizaĵoj: La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C. La plej varma monato estas januaro kun averaĝo de 25,7 °C, la plej malvarma monato junio kun averaĝo de 15,2 °C. La absoluta maksimumo ĝis nun estis 39,4 °C, kaj la absoluta minimumo −3.6 °C.

Monato Minumumo ( °C) Maksimumo ( °C) Averaĝa ( °C) Pluvo (mm)
Jan. 19,0 31,0 25,0 233,3
Feb. 19,0 31,0 25,0 218,2
Mar. 19,0 31,0 25,0 136,8
Apr. 18,0 30,0 24,0 77,2
Maj. 15,0 27,0 21,0 77,8
Jun. 14,0 26,0 20,0 57,5
Jul. 14,0 27,0 21,0 36,5
Aŭg. 16,0 29,0 23,0 30,9
Sep. 17,0 29,0 23,0 74,7
Okt. 18,0 31,0 25,0 135,7
Nov. 19,0 31,0 25,0 131,8
Dec. 19,0 31,0 25,0 217,8
Jaro 17,3 29,5 23,5 1 428,2
Min. 14,0 26,0 20,0 30,9
Mak. 19,0 31,0 25,0 233,3

Hidrografio redakti

Peixe-rivero

Aguapeí-rivero

Esperanto en Marilja redakti

En 1978 okazis en urbo Marilja la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto, kun 420 partoprenantoj el 11 landoj. En tiu kongreso, la prezidantoj de la tiam tri brazilaj Esperanto-organizoj, Sylla Chaves por BEL, Braz Cosenza por KKE kaj Francisco Almada por Brazila Konsilantaro de Esperanto, kunsubskribis peton al UEA, ke kunlaboro okazu inter ili kaj finis skismon en nacia movado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti