Marŝogrupoj de OUN

Marŝogrupoj de OUN – organizitaj de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) grupoj, kun tasko krei sur terenoj okupitaj de germana armeo la reton de administracio, policon, armeajn unuojn, organizan reton de OUN, t.e. organiz-skeleton de la planata ukraina ŝtato.

Marŝogrupoj de OUN
vdr

Ambaŭ frakcioj de OUN – OUN-B (banderanoj) kaj OUN-M (melnikanoj), kreis proprajn "marŝogrupojn". Ili dividiĝis en 7-12 personaj grupoj, taskigitaj krei ukrainan policon kaj administracion en unuopaj urboj.

Marŝogrupoj de OUN-B redakti

Post atako de Nazia Germanio al Sovetunio junie 1941, spure de atakanta Wehrmacht moviĝis "marŝogrupoj" de OUN-B. Grzegorz Motyka pritaksas ilin konsiston al 750-1200 personoj, konsiderante donatajn de literaturo nombrojn 5-7 000 personoj troigaj. Ili estis dividitaj en tri grupiĝoj: "Pivniĉ", "Centr", "Pivdenj".

Aparta 15-persona grupo (komandanto Jaroslav Stecko) havis taskon atingi kiel eble plej rapide Lvovon kaj tie proklami sendependecon de Ukraina Ŝtato, krei registaron kaj provizoran parlamenton.

Agadon de ĉiuj grupoj kunorganizis stabo komandata de Vasil Kuk.

Marŝogrupoj de OUN-M redakti

Ĉefa agadtereno de marŝogrupoj OUN-M estis Ĵitomir-regiono, kaj poste Kievo, en kiu organizis urban administracion, socian kaj kulturan vivon de la urbo, kaj iniciatis kreon de Ukraina Nacia Konsilio.

Post germanaj reprezalioj, multaj pereis kiel Olena Teliha, plimulto de ties membroj transiris al subtera movado kaj forveturis, ĉefe al Volinio kaj al Orienta Galicio.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Grzegorz Motyka, Ukraińska partyzantka 1942-1960 (Ukraina partizanaro 1942-1960), Eldonejo Instytut Studiów Politycznych de PAN, Oficyna Wydawnicza RYTM, Varsovio 2006, p. 93, ​ISBN 83-88490-58-3