Marș triumfal și primirea steagului și a Măriei Sale Prințul Domnitor

La Triumfa marŝo (plena rumana nomo: Marș triumfal și primirea steagului și a Măriei Sale Prințul Domnitor) estis la unua rumana nacia himno, funkcianta en la jaroj 1862-1884.

En la jaro 1862 komponisto Eduard Hübsch gajnis en konkurso por la himno de Unuiĝintaj Princlandoj. La himnon en la jaro 1884 anstataŭis la kanto Trăiască Regele kun teksto de Vasile Alecsandri.