Marajó [maraĵo] estas brazila insulo en subŝtato Parao antaŭ la elfluejo de rivero Amazono.

Marajó
Satelita bildo de la insulo
Satelita bildo de la insulo
Satelita bildo de la insulo
insulo [+]

AkvejoAmazona rivero, Atlantiko

Supermara alteco19 m [+]
Koordinatoj0° 59′ S, 49° 35′ U (mapo)-0.978611-49.581667Koordinatoj: 0° 59′ S, 49° 35′ U (mapo)
Ĉefa lokoBreves
Plej alta punktoBreves
- alteco40 m

Longo297 km (185 mi)
Larĝo204 km (127 mi)
Areo40 100 km² (4 010 000 ha) [+]
Loĝantaro419 744 [+] (2022)
HorzonoUTC-03:00 [+]

Marajó (Parao)
Marajó (Parao)
DEC
Marajó
Marajó
Lokigo de Parao en Brazilo

Marajó (Atlantika oceano)
Marajó (Atlantika oceano)
DEC
Marajó
Marajó
Map
Marajó
Vikimedia Komunejo:  Ilha de Marajó [+]
vdr

Ĝi havas areon de ĉ. 40 100 km² kaj estas la plejgranda rivera insulo en la mondo (iuj ne agnoskas ĝin kiel riveran insulon, ĉar ĝia nord-orienta bordo estas mara) kaj la 35a plej granda insulo en la mondo. Norde ĝin limas rivero Amazono (ties brako Canal do Sul), nord-oriente Atlantiko, sud-oriente kaj sude rivero Tocantins kaj sud-okcidente aro da direkto-ŝanĝaj kanaloj (rio de Breves, furo dos Macacos, rio Jacaré), kiuj depende de la sezono fluas de Amazono al Tocantins aŭ inverse.

En la insulo estas la municipoj Afuá, Anajás, Bagre, Breves, Cachoeira do Arari, Chaves, Curralinho, Gurupá, Melgaço, Muaná, Ponta de Pedras, Portel, Salvaterra, Santa Cruz do Arari, São Sebastião da Boa Vista kaj Soure.

En 1920 okazis evento, kiu influis la faŭnon sur la insulo: En Atlantiko akcidentis ŝipo el Azio, kiu transportis akvobubalojn; tiuj sukcesis naĝe savi sin kaj atingi la insulon. Tie ili plimultiĝis kaj nun estas signifa specio, uzata ekzemple por transportado de varoj kaj homoj. Oni taksas ilian nombron je almenaŭ duona miliono, eble multe pli.