Maraj fortikaĵoj Maunsell

La Maraj fortikaĵoj Maunsell (angle Maunsell Forts) estas grupo de konstruitaj platformoj kaj turoj sur tiuj, kiujn uzis la brita armeo dum la Dua Mondmilito antaŭ la angla orienta bordo en malprofundaj akvoj ĉe alfluo de Tamizo kaj Mersey. La nomo memorigas je konstruisto, arkitekto de tiuj, je Guy Maunsell.

Maraj fortikaĵoj Maunsell

AkvejoNorda maro

Vikimedia Komunejo:  Maunsell Forts [+]
vdr
Pozicioj de Maunsell Forts antaŭ la mara alfluo de Tamizo
Roughs Tower (Sealand)
Knock John

Ne ĉiu fortikaĵoj postrestis, hodiaŭ ekzistas nur Roughs Tower, Red Sands, Shivering Sands kaj Knock John.

Grandan konatecon atingis la fortikaĵo Roughs Tower, kiun okupis grupo de Paddy Roy Bates en 1967 kaj deklaris la sendependan princlandon Sealand.

Historio redakti

 
unuopaj fazoj de sinkigo

La arĥitekto Guy Maunsell akiris en oktobro 1940 kontrakton por konstrui 5 novtipajn marajn fortikaĵojn. Oni celis stacionigon de ĉ. 100 soldatoj kun municio por unu monato kaj kapablo defendi Anglion kontraŭ la germanaj aeratakoj.

Ĉiuj fortikaĵoj sidas sur betonfortigita pontono sur la margrundo, super tio du kavaj betoncilindroj, interne kun pluraj etaĝoj. Super tiuj situas relative simpla platformo, kiu estis ekipita kun po du 3,7" (94 mm)-MK2c-Flak-pafilego kaj du 40 mm-Bofors-pafilego.

El la planitaj 5 oni konstruis nur kvar platformojn:

  • (U1) Roughs Tower, lokigita la 11-an de februaro 1942 Rough Sands.
  • (U2) Sunk Head Tower, ŝerce Churchill One, lokigo okazis komence de junio 1942
  • (U3) Tongue Sands; finproduktita la 17-an de junio 1942 kaj loksinkita 10 tagojn poste
  • (U4) Knock John Tower finproduktita la 16-an de julio 1942, loksinkita la 1-an de aŭgusto 1942

Armeaj fortikaĵoj Maunsell redakti

 
Maunsell Sea Fort
 
Proksima vido

Maunsell akiris novan kontrakton en 1942 fare de la mararmeo por konstrui ses novajn fortikaĵojn, el kiuj pro tri estis lokigita al alfluo de Tamizo kaj de Mersey. Ili devis servi kontraŭ la germanaj flugatakoj, kiuj minacis la ŝipkonstruadon ĉe Londono. La armeaj konstruaĵoj estis lokigitaj en 1943 ĉe la Tamizo:

  • (U5) Nore, inter majo kaj julio 1943
  • (U6) Red Sands, inter julio kaj novembro 1943
  • (U7) Shivering Sands, inter septembro kaj decembro 1943

La pluaj tri fortikaĵoj estis konstruitaj, lokigitaj laŭplane ĉe alfluo de Mersey.

La armeaj maraj fortikaĵoj ĉe la Tamiza alfluo detruis dum la Dua Mondmilito unu rapidboaton, 22 aviadilojn kaj 31 flugilajn bombojn V1. Ĝis fine de la 1950-aj jaroj oni gardis la fortikaĵojn, sed poste oni demuntis la armilojn kaj forlasis ilin.

Post akcidentoj, oni malmuntis Nore (1953), Tongue Sands kolapsis en 1996 post fortaj sturmoj.

De 1964 ĝis 1967, pirataj radio-disaŭdigoj okupis la forlasitajn platformojn.

Literaturo redakti

  • The Maunsell Army Sea Forts of the Thames Estuary (ISBN 1-901132-14-5), Frank R. Turner; überarbeitete Ausgabe 2001, Gravesend
  • The Maunsell Sea Forts (ISBN 0-952430-30-4), Frank R. Turner; 1996, Gravesend