Maramag, - tagaloge Bayan ng Maramag - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Bukidnon. Maramag estas kunmetita de 20 distriktoj (inter ili 5 estas urbaj distriktoj), plue subdividitaj en 204 subdistriktoj. La loknomo signifas laŭ libera traduko: "lasu nin manĝi nian matenmanĝon ĉi tie." Temas pri plataj ŝtonoj, kvazaŭ konvenaj por manĝotabloj.

Maramag
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 8714
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108 293  (2020) [+]
Loĝdenso 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 46′ N, 125° 0′ O (mapo)7.7630555555556125.005Koordinatoj: 7° 46′ N, 125° 0′ O (mapo) [+]
Alto 304 m [+]
Areo 447,26 km² (44 726 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Maramag (Filipinoj)
Maramag (Filipinoj)
DEC
Maramag
Maramag
Situo de Maramag

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maramag [+]
vdr
Dosiero:Maramagaerialviewbydanielc.jpg
Nokta panoramo en Maramag

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Maramag situas en meza parto de la insulo iomete sur ebenaĵo, plej ofte sur montetoj [1]. Regiona ĉefurbo Cagayan de Oro troviĝas 87, Tagum 95, Dabao 102, Butuano 144, Pagadiano 174, General Santos 184, Zamboanga 337, ĉefurbo Manilo 877, Kezonurbo 881, Baguio 1074 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Kiam en Eŭropo okazis la 1-a mondmilito, tiutempe alvenis homoj en tiun teritorion. Ili neoficiale elektis vilaĝestron. La oficiala elekto okazis nur en 1945 kaj en 1956 la municipa statuso oficialiĝis. Intertempe japana dominado okazis inter 1942-1945, sed en la fora kaj malgrava loko ne okazis granda ŝanĝo. Depost la 2-a mondmilito komence oni konstruis ĉefvojon, kiu portis evoluon. Iom poste Maramag fariĝis la gastiganto de la ĉefa agrikultura lernejo en Mindanao. Maramag atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli, ol 100 mil loĝantoj) en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Maramag fanfaronas pri sia agrikultura graveco al la evoluo de la provinco. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura produktaĵo, sed oni kultivas ankaŭ maizojn, rizojn kaj bananojn helpe de irigacioj, fine ekzistas arbarkulturo. La industria branĉo konsistas el produktadoj de mineralaj akvoj, krome la turismo gravas. Komence hidroelektra centralo funkcias.

 
Universitato en Maramag
 
Universitata biblioteko en Maramag

Eduko kaj lingvo redakti

Maramag gastigas universitaton. La loĝantaro estas miksaĵo de malsamaj tribaj originoj. La cebuana lingvo estas la plej ofta.

Trafiko redakti

Maramag estas alirebla laŭ ĉefvojoj el ĉiuj direktoj.

Klimato redakti

Maramag situas en la tropika klimato, tamen en mezo de la insulo ne okazis tiel oftaj pluvoj, kieel ĉe la marbordo. Jare pluvas po 863 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti