Malfermi la ĉefan menuon

Maranjonaj sekaj arbaroj

Galeriaj arbaroj en Kanjono Pongo de Manseriche en nordokcidento Peruo.

La maranjonaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la nord-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de la nordokcidento de la peruaj Andoj. Kune kun la tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj ĝi estas inkludita en la nocio de "ekvatora seka arbaro" kiu estas difinita de la perua ekologiisto kaj ministro Antonio Brack Egg. La maranjonaj sekaj arbaroj ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sekaj arbaroj de Tumbesio kaj andaj valoj". La ekoregiono ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

PriskriboRedakti

La Maranjonaj sekaj arbaroj etendiĝas sur areo de 11 400 kvadrataj kilometroj en la alta valo de Supra Maranjono kaj de kelkaj de ĝiaj alfluantoj. La limoj de la ekoregiono estis difinitaj de la Instituto Geográfico Nacional.

Estas ekoregiono kun multe da endemiaj birdoj.

FlaŭroRedakti

Kakto-superreganta kserofitaro, seka arbaro, galeria arbaro konsistigas tiun sekan tropikan arbara mozaiko. En la deciduaj duonarbaroj, dissemitaj prozopaj, akaciaj, ceibaj (Ceiba), kaj cesalpiniaj (Caesalpinia) arboj estas alternitaj de stangecaj kaktoj. Laŭlonge de riveroj kaj riveretoj, tiu arbedaro estiĝas pli densa kaj malpli sezoneca, ofte restante verda tra la jaro. Je pli altaj altitudoj, la seka arbedaro transiras al herbejoj kaj veprejoj antaŭ ol estiĝi montarbaro.

BibliografioRedakti

  • hispane Instituto Geográfico Nacional 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peruo.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti