Marbirdoj kaj homoj

Marbirdoj (ĉefe Norda fulmaro) are ĉe longlinia ŝipo

Marbirdoj kaj fiŝkaptejoj redakti

Marbirdoj havis deĉiame longan partneradon kaj kun fiŝkaptejoj kaj kun fiŝkaptistoj, kaj ambaŭ flankoj eltiris profitojn kaj malavantaĝojn el tiu rilato.

Fiŝkaptistoj tradicie uzis marbirdojn kiel indikilojn kaj pri subakvaj fiŝaroj,[1] kaj pri ebla terekzisto. Fakte, la konita asocio de marbirdoj kun tero estis utilega al popoloj de Polinezio por lokigi etajn tererojn en la Pacifiko.[2] Marbirdoj havigis manĝaĵon al fiŝkaptistoj for de hejmo kaj ankaŭ loĝaĵon. Famegaj ligitaj kormoranoj estas uzitaj por kapti fiŝojn rekte. Nerekte fiŝkaptejoj profitis el guano el kolonioj de marbirdoj fekundigante la ĉirkaŭajn marojn.

Negativajn rezultojn kaŭzis al fiŝkaptejoj pli limigite marbirdoj kiam temas pri akvokulturo,[3] kvankam ankaŭ fiŝkaptejoj per longlinia fiŝkaptado suferis pro ŝtelado de allogaĵo. Estis plendoj pro marbirdoj malpliigante fiŝokvanton, sed kiam tio okazas, tiu rezulto estas malpli ĉe marbirdoj ol ĉe maraj mamuloj aŭ predantaj fiŝoj (kiel tinuso).[2]

Kelkaj specioj de marbirdoj profitas el fiŝkaptejoj, ĉefe pro la malakceptitaj fiŝoj kaj la internaĵoj. Tiu malakceptaĵoj komponas 30 % el la manĝo de la marbirdoj de la Norda Maro, ekzemple, kaj komponas ĝis 70 % el la entuta manĝo de kelkaj loĝantaroj de marbirdoj.[4] Tio povas rezultigi aliel; ekzemple, la disvastiĝo de la Norda fulmaro tra la Britaj Insuloj estas atribuita parte al la disponebleco de malakceptaĵoj.[5] Malakceptaĵoj ĝenerale estas profitataj de surfacomanĝantoj, kiel suloj kaj petreloj, malfavore al persekutplonĝuloj kiel pingvenoj.

Fiŝkaptejoj povas ankaŭ rezulti negative kontraŭ marbirdoj, kaj tiaj rezultoj, ĉefe ĉe longlivuloj kaj lantereproduktuloj kiel albatrosoj, estas fonto de pliiĝanta priokupado ĉe konservadismuloj. Malakceptotaj marbirdoj enretigitaj aŭ hokigitaj ĉe fiŝkaptolinioj draste malpliigis la nombradon de marbirdoj; ekzemple, ĉirkaŭ 100,000 albatrosoj estas hokigitaj kaj dronitaj ĉiujare ĉe portunusaj linioj uzataj de longliniaj fiŝkaptejoj.[6][7] Krome, multaj centoj da miloj da birdoj estas kaptitaj kaj mortigitaj ĉiujare, ĉefe ĉe la plej raraj specioj (ekzemple, oni supozas, ke ekzistas jam nur ĉirkaŭ 1,000 Mallongvosta albatroso). Marbirdoj oni supozas, ke ĝenerale ankaŭ suferas por troa fiŝkaptado.

Ekspluatado redakti

Ĉasado de marbirdoj kaj ovokolektado de tiuj kontribuis al malpliigon de multaj specioj, kaj eĉ al la ekstingiĝo de kelkaj, inkludante la Granda aŭko kaj la Okuluma kormorano. Marbirdoj estis ĉasitaj kiel manĝaĵo de marbordaj popoloj tra la tuta historio —unu el la plej fruaj pruvaĵoj konataj estas en suda Ĉilio, kiel arkeologiaj elfosaĵoj en rubejoj montris ĉasadon de albatrosoj, kormoranoj kaj pufinoj tiom frue kiom ĝis 5,000 jarojn aK.[8] Tiu premo alportis kelkajn speciojn al ekstingo en multaj lokoj; pli precize, almenaŭ 20 specioj el originaj 29 jam ne plu reproduktiĝas en Paskinsulo. En la 19a jarcento, ĉasado de marbirdoj por grasejoj kaj plumoj por la komerco de inĉapeloj atingis industriajn nivelojn. Birdokolektado (kolektado de pufinidoj) disvolviĝis kiel grava industrio kaj en Novzelando kaj en Tasmanio, kaj la nomo de specio, Providenca petrelo, devenas el la ŝajna mirakla alveno en la insulo Norfolk kie ĝi havigis manĝajon elĉiele falita por la malsategaj eŭropaj setlantoj.[9] En la insularo FalklandojMalvinoj, centoj da miloj da pingvenoj estis kaptitaj ĉiujare por preni sian oleon. Ovoj de marbirdoj estis ankaŭ grava manĝoresurso por longdistancaj fiŝkaptistoj aŭ por kreskantaj setladoj proksime de kolonio. Ovokolektantoj el Sanfrancisko kolektis preskaŭ duonmilionon da ovoj ĉiujare el la insularo Farallon meze de la 19a jarcento, periodo el kiu en la historio de la insularo ankoraŭ la specioj de marbirdoj estas repliigantaj.[10]

Kaj ĉasado kaj ovokolektado ankoraŭ daŭras nuntempe, kvankam ne laŭ la pasintaj gradoj kaj ĝenerale laŭ pli kontrolita maniero. Ekzemple, lapopolo Māori de insulo Stewart/Rakiura plukolektas la idojn de Griza pufino kiel ili faris dum jarcentoj, uzante tradician metodon (nomita kaitiakitanga) por tiakolekto, sed nune kunlaboro kun la Universitato de Otago pristudas la loĝantaron. En Gronlando, tamen, nekontrolita ĉasado pelas multajn speciojn en dekliva malpliiĝo.[11]

Aliaj minacoj redakti

Aliaj homaj faktoroj alportis loĝantarojn, koloniojn kaj speciojn de marbirdoj al malpliigo kaj eĉ al ekstingo. El tiuj, eble la plej danĝeraj estas la enmetitaj specioj. Marbirdoj, kiuj reproduktiĝas ĉefe en izolitaj insuletoj, jam estis perdintaj multan kutimaron rilate la defendon kontraŭ eventualajn predantojn.[12] Sovaĝaj katoj kapablas kapti marbirdojn tiom grandajn kiom albatrosoj, kaj multaj enmetitaj ronĝuloj, kiel la pacifika rato, povas rabi ovojn kaŝitajn en nestotruoj. Enmetitaj kaproj, ŝafoj, kunikloj kaj aliaj herbomanĝuloj povas kaŭzi problemojn, ĉefe kiam specioj bezonas plantaron por protekti sin aŭ kaŝi siajn idojn.[13] Ankaŭ ĝenado de reprodukatj kolonioj farata de homoj estas ofte problemo —vizitantoj, eĉ bonvolaj turistoj, povas elpeli reproduktulojn for de la kolonio lasante la idojn aŭ ovojn je dispono de eventualaj predantoj.

Ankaŭ gravas la ĉeesto de toksinoj kaj poluaĵoj en marbirdoj. Marbirdoj, kiel predantoj, suferas la rezultojn, kiujn kaŭzis la DDT ĝis kiam ĝi estis malpermesita; inter aliaj rezultoj, la DDT implikiĝis en problemoj de la disvolviĝo de la embrioj kaj en la malekvilibra seksoproporcio de la Okcidenta mevo en Suda Kalifornio.[14] Ankaŭ Oleoverŝoj estas minaco por specioj de marbirdoj, kaj kiel toksaĵo kaj ĉar la plumaro de la birdoj restas plenplenigitaj je oleo, kaŭzante la perdon de la kontraŭakveco.[15] Oleoverŝo minacas speciojn kun limigitaj teritorioj aŭ kun jam malpliigitaj loĝantaroj.

Konservado redakti

Minacojn kontraŭ marbirdoj jam rimarkis sciencistoj de la konservisma movado. Tiom frue kiom 1903, tiama prezidento de Usono Theodore Roosevelt konvinkiĝis pri la necezo deklari la insulon Pelican en Florido kiel Nacia Rifuĝejo por sovaĝa vivo por protekti birdokoloniojn (inkludante la nestajn tiame ekzemplerojn de Bruna pelikano),[16] kaj en 1909 li protektis la insulojn Farallon. Nuntempe multaj gravaj kolonioj de marbirdoj estas sub iu protektopolitiko, el insulo Heron en Aŭstralio ĝis Monfragüe en Hispanio.

Teknikoj pri restatigo de insuloj, unue uzitaj de Novzelando, permesis la forigon de ekzotaj entruduloj el iom post iom pli grandaj insuloj. Sovaĝaj katoj estis forigitaj el insulo Ascension, Arkta vulpo el multaj insuloj de Aleŭtoj,[17] kaj ratoj el insulo Campbell. Forigo de tiuj enmetitaj specioj kaŭzis la pliigon en la loĝantaro de subpremataj specioj kaj eĉ la revenon de ekstingitaj. Post la forigo de katoj el insulo Ascension, marbirdoj eknestis tie denove la unuan fojon post ĉirkaŭ cento da jaroj.[18]

Mortokvanto de marbirdoj kaŭzita de longliniaj fiŝkaptejoj povas esti draste malpliigita per teknikoj kiel surmetado de longlinia allogaĵo nokte, farbinte la allogaĵon blue, submetante la allogaĵon subakve, pliigante la pezon de la linioj kaj uzante birdotimigilojn,[19] kaj ties disvolviĝo estas pli kaj pli petata de multaj landaj fiŝkaptaj ŝiparoj. Ankaŭ la internacia malpermeso de uzadon de driva reto helpis malpliigi la mortokvanton de marbirdoj kaj de aliaj maraj vivuloj.

Unu el la projektoj Millennium en Britio estis la Skota Centro por Marbirdoj, ĉe la grava rifuĝejoj de Bass Rock, Fidra kaj la ĉirkaŭaj insuloj. La areo estas hejmo de grandaj kolonioj de suloj, fraterkuloj, rabmevoj kaj aliaj marbirdoj. La centro permesas al vizitantoj kaj praktikantoj de Birdumo vidi filmojn de la insuloj kaj lerni iom pri la minacoj kontraŭ birdoj kaj pri kiel oni povas konstraŭstari ilin, kaj helpis draste altigi la profilon de la konservado de marbirdoj en Britio. Turismo pri marbirdoj povas enspezigi monon por marbordaj komunumoj kaj altigi la profilon de la konservado de marbirdoj. Ekzemple, la kolonio de Northern Royal Albatross ĉe Taiaroa Head en Novzelando allogas 40,000 vizitantojn ĉiujare.[20]

La perdon de albatrosoj kaj grandaj marbirdoj, kaj de aliaj maraj bestoj, kiel malakceptaĵo en longliniaj fiŝkaptejoj, esti kontraŭstarataj de granda nombro de NROj (inkludante BirdLife International kaj la Royal Society for the Protection of Birds). Tio alveniĝis al Traktato por la Konservado de Albatrosoj kaj Petreloj, laŭleĝa pakto subskribita por protekti tiujn minacatajn speciojn, kiu estis ratifita de ok landoj ĝis 2006 (nome Aŭstralio, Ekvadoro, Francio, Novzelando, Peruo, Sudafriko, Hispanio kaj Britio).[21]

Kulturo redakti

Multaj marbirdoj estis malmulte pristuditaj kaj konataj, pro la fakto vivi tiom malproksime enmare kaj reproduktiĝi en izolitaj kolonioj. Tamen, kelkaj marbirdoj, precize, albatrosoj kaj mevoj, eniris en la popolan sciaron. Albatrosoj estis priskribataj kiel "la plej legendaj el birdoj",[22] kaj ĝuas diversecon de mitoj kaj legendoj asociaj kun ili, kaj nune ili estas amplekse konsideritaj kiel malbonsortigilo se oni damaĝas ilin, kvankam la ideo ke maristoj kredis estas nur urba legendo,[23] kiu devenas el fama poemo de Samuel Taylor Coleridge "La Rimaĵo de la Maljuna Marulo", kie maristo estas punita pro esti damaĝinta albatroson per surmetado de la mortinta birdo ĉirkaŭ la kolo. Maristoj tamen konsideras malbonsortiga tuŝi ŝtormopetrelon, ĉefe se ĝi surteriĝis sur la ŝipo.[22]

Mevoj estas unu el la plej komune vidataj marbirdoj, pro sia uzado de la homaj medioj (kiel urboj kaj rezervejoj) kaj pro sia plej ofta sentima naturo. Ili aperas kaj en popolaj kantoj kaj en literaturaj romanoj kiel tiuj de la rusa Ĉeĥov kaj de la germanhispana Fernán Caballero; ili estas uzataj metafore, kiel en Jonathan Livingston Seagull (La mevo Jonatano Livingston) de Richard Bach, aŭ por signifi rilaton al maro, kiel ĉe La Mastro de l' Ringoj; kiel en la blazono de Gondor kaj ankaŭ tamen Númenor (uzita en la dezegnoj de la filmoj), kaj por alvoki Legolas al (kaj tra) la maro. Ankaŭ aliaj specioj havis kaj havas sian lokon en la homa kulturo; kiel pelikanoj, kiuj estis delonge asociigitaj al sindonemon kaj altruismo pro frua okcidenta kristana mito, laŭ kiu ili povas malfermi sian bruston por manĝigi la malsatajn idojn per sia sango.[24]

Referencoj redakti

  1. Au, D.W.K. & Pitman, R.L. (1986) Seabird interactions with Dolphins and Tuna in the Eastern Tropical Pacific. Condor, 88: 304–317. [1] Arkivigite je 2011-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Burger; $2
  3. Collis, K., Adamany, S. - Columbia River Inter-Tribal Fish Commission, Roby, D.D., Craig, D.P., Lyons, D.E., - Oregon Cooperative Fish and Wildlife Research Unit, (2000), "Avian Predation on Juvenile Salmonids in the Lower Columbia River", 1998 Annual Report to Bonneville Power Administration, Portland, OR,[2]
  4. Oro, D., Ruiz, X., Pedrocchi, V. & Gonzalez-Solis, J. (1997) "Diet and adult time budgets of Audouin's Gull Larus audouinii in response to changes in commercial fisheries" Ibis 139: 631–637
  5. Thompson, P.M., (2004) "Identifying drivers of change; did fisheries play a role in the spread of North Atlantic fulmars?" in Management of marine ecosystems: monitoring change in upper trophic levels. Cambridge: Cambridge University Press [3] Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
  6. BirdLife International/RSPB (2005) Save the Albatross: The Problem Arkivigite je 2013-06-23 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved March 17 2006
  7. Brothers NP. 1991. "Albatross mortality and associated bait loss in the Japanese longline fishery in the southern ocean." Biological Conservation 55: 255–268.
  8. Simeone, A. & Navarro, X. (2002) "Human exploitation of seabirds in coastal southern Chile during the mid-Holocene" Rev. chil. hist. nat 75(2): 423–431 [4]
  9. Anderson, A. (1996) "Origins of Procellariidae Hunting in the Southwest Pacific" International Journal of Osteoarcheology 6: 403–410
  10. White, Peter; (1995), The Farallon Islands, Sentinels of the Golden Gate, Scottwall Associates:San Francisco, ISBN 0-942087-10-0
  11. Burnham, W., Burnham, K.K., Cade, T.J., (2005) "Past and present assessments of bird life in Uummannaq District, West Greenland" Dansk Orn. Foren. Tidsskr. 99: 196–208 [5] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Moors; $2
  13. Carlile, N., Proiddel, D., Zino, F., Natividad, C. & Wingate, D.B. (2003) "A review of four successful recovery programmes for threatened sub-tropical petrels" Marine Ornithology 31: 185–192
  14. Fry, D. & Toone, C. (1981) "DDT-induced feminization of gull embryos" Science 213(4510): 922–924
  15. Dunnet, G., Crisp, D., Conan, G., Bourne, W. (1982) "Oil Pollution and Seabird Populations [and Discussion]" Philosophical Transactions of the Royal Society of London. B 297(1087): 413–427
  16. USFWS Pelican Island National Wildlife Refuge History of Pelican Island Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved September 2 2006
  17. Williams, J.C., Byrd G.V.& Konyukhov, N.B. (2003) "Whiskered Auklets Aethia pygmaea, foxes, humans and how to right a wrong." Marine Ornithology 31: 175–180 [6]
  18. BirdLife International (2005) Poŝtmarkoj celebras revenon de marbirdoj Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine. Aŭgusto 12an 2006
  19. Food and Agriculture Organisation (1999) "The incidental catch of seabirds by longline fisheries: worldwide review and technical guidelines for mitigation. FAO Fisheries Circular No.937. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rome. [7] Arkivigite je 2006-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
  20. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Brooke; $2
  21. Australian Antarctic Division Agreement on the Conservation of Albatrosses and Petrels Site Retrieved September 2 2006
  22. 22,0 22,1 Carboneras, C. (1992) "Family Diomedeidae (Albatrosses)" in Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona:Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "delhoyo" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  23. Cocker, M., & Mabey, R., (2005) Birds Britannica London:Chatto & Windus, ISBN 0-7011-6907-9
  24. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj elliot; $2