Marc Allégret
Marc ALLÉGRET (naskiĝis en Bazelo, la 22-an de decembro 1900 - mortis en Parizo, la 3-an de novembro 1973) estis svisa reĝisoro kiu faris la plejparton de sia laboro en Francio. Li estis ankaŭ scenaristo kaj fotisto. Li kunlaboris kun diversaj kinartistoj kiel ekzemple kun Julien Duvivier.
Marc Allégret | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marc Henri Noël Allégret |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1900 en Bazelo |
Morto | 3-an de novembro 1973 (72-jaraĝa) en 8-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo |
Familio | |
Frat(in)o | Yves Allégret (en) |
Edz(in)o | Nadine Vogel (en) (1938–1957) |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro fotisto |
Marc Allégret estas la kvara pli maljuna frato de la produktoro Yves Allégret kaj la onklo de Catherine Allégret, filino de Yves Allégret kaj Simone Signoret.
Kun André Gide Marc havas am-rilaton, kiu reciproke markas unu al la alia personan maturecon. Post akompanado de André Gide al Kongo en 1927 kaj filmado de dokumenta filmo tie, li decidis okupiĝi pri sia kariero kiel produktoro. Tiu ĉi vojaĝo ankaŭ finis lian amaferon kun Gide, kvankam ili restis amikoj.
Kelkaj filmoj:
1932 : Fanny
1934 : Lac aux dames
1938 : Entrée des artistes
1958 : Un drôle de dimanche