Marc Bavant

franca esperantisto
7 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 9 jun. 2023.

Marc BAVANT (1957) estas franca esperantisto kaj inĝeniero.[1] Li estis membro de la Akademio de Esperanto inter 2004 kaj 2013, kaj denove membriĝis en 2016.[2]

Marc Bavant
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1957 (1957-08-04) (67-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

En 1980 li ricevis inĝenieran diplomon de École nationale supérieure des mines de Paris kaj laboras profesie en la kampo de komunik-retoj.[3] Li faris trijaran studumon pri Interlingvistikaj studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (2005-2008).[4][5] En aprilo 2014, li doktoriĝis pri ĝenerala lingvoscienco ĉe la Universitato de Amsterdamo.[6][3][5] Li studis verbojn kaj la koncepton de «posedo» en tri diversaj lingvoj: la eŭska, la malnov-persa, la elama.[5][7][8] Prelegante por la Londona Esperanto-Klubo, Bavant asertis, ke la elama lingvo ne estas sufiĉe studata de lingvoscienca vidpunkto, kvankam multe da tekstoj ekzistas: «Esploris la lingvon ĉefe arĥeologoj, ne lingvistoj», li diris.[9]

Ekde 2015, li faras postdoktoran esploron ĉe École pratique des hautes études.

Esperanto

redakti

Marc Bavant ekkonis Esperanton dum sia adoleskeco, sed vere interesiĝis pri la lingvo nur dum la 1980-aj jaroj,[3] kiam li ricevis pedagogian Ateston pri Kapableco de la Franca Esperanto-Instituto.

Li kreis la tutunuan TTT-ejon de Junulara Esperantista Franca Organizo en la 90-aj jaroj kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado, kaj poste pri Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Li iĝis ano de la Akademio de Esperanto inter 2004 kaj 2013,[2][10] kaj poste korespondanto ekde 2014. Kiel akademiano, li partoprenis la laborojn por la naŭa oficiala aldono al la vortaro de Esperanto[noto 1][3] kaj prizorgis respondi al la demandoj de la konsultejo.[3] En intervjuo al Esperanto-Aktiv', li klarigis ke, dum la lastaj jaroj de sia mandato, li ne plu povis partopreni tiel aktive kiel li deziris en la laboroj de la Akademio: «Mi tiam dediĉis preskaŭ tutan mian liberan tempon al mia doktora esploro kaj mi ne volis plu okupi postenon senrajte» — li diris — «Tial mi ne kandidatiĝis denove, kiam mia mandato eksvalidiĝis en 2012.»[3] En 2016, li elektiĝis denove akademiano, ĉi-foje por 9-jara oficperiodo.[12][13][14]

Marc Bavant estas dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio.

Verkoj

redakti

Ĉe Kava-Pech (Ĉeĥio) aperis du liaj libroj:

La unua verko celas klarigi la Fundamentan Gramatikon;[15] la libron tre severe kritikis Paul Gubbins en artikolo nomata «Ne sufiĉas bonintenco», aperinta en Esperanto (gazeto) numero 7-8 (2003).[16] Gubbins asertis, ke la libro «kontribuas malmulton al nia kompreno pri Esperanto kaj nenion al ties pedagogio». La eldonejo, tamen, eldonis la libron surbaze de tre favora rekomendo de franclingvanoj, inter aliaj de Claude Piron. Reage al la aperigita recenzo pri la libro venis pluraj protestoj al la redakcio de la Esperanto-gazeto, do en numero 10 de la sama jaro la gazeto publikigis pozitivan recenzon de Boris Kolker.[17] Kolker gratulis kun Bavant, dirante: «Marc Bavant prezentis la Fundamenton de Esperanto en nova lumo, provizinte ĝin per komentaroj kaj eltirinte regulojn el ĝiaj ekzemploj. Tre sprita provo, dank’ al kiu la Fundamento transformiĝis, en la interpreto de Marc, en modernan lernolibron».[17] En recenzo aperinta en la revuo Monato, Kolker pludiris ke la «komentoj kaj notoj prezentas intereson eĉ por la plej spertaj lingvanoj».[15]

La Matematika vortaro ricevis pozitivajn taksojn kaj la aŭtoro neregule laboras pri ĝia ampleksigo. Provizora reta versio estas alirebla en TTT-arĥivo.

  1. La vortlisto de la naŭa aldono konsulteblas en la retejo de la Akademio.[11]

Referencoj

redakti
  1. Intervjuo: Marc Bavant, instruisto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano (esperante). El Popola Ĉinio (2016-02-04). Alirita 2023-06-08.
  2. 2,0 2,1 Membroj kaj korespondantoj (esperante). Akademio de Esperanto. Alirita 2023-06-09.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 L’Académie d’Espéranto, vue par les Académiciens (france). espéranto France. Alirita 2023-06-08.
  4. Interlingvistikaj Studoj de UAM (esperante). Arkivita el la originalo je 2023-06-09. Alirita 2023-06-08.
  5. 5,0 5,1 5,2 Marc Bavant invitas al Poznan ĉe YouTube
  6. Marc Bavant doktoriĝis en Amsterdamo (esperante). edukado.net (2014-04-20). Alirita 2023-06-09.
  7. Bavant, Marc . “Résultatif, diathèse et possession en basque, vieux perse et élamite” (fr). Alirita 2023-06-08.. 
  8. Bavant, Marc. Rezulta aspekto, dispozicio kaj posedo en la lingvoj eŭska, malnovpersa kaj elama (esperante).
  9. 29a de majo 2020 - Prelego de Marc Bavant ĉe YouTube
  10. Sep viroj el kvar kontinentoj iĝis akademianoj (esperante) (2004-09-16). Alirita 2023-06-09.
  11. Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (esperante). Akademio de Esperanto (2007-03-10). Alirita 2023-06-09.
  12. Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2016-02-17). Alirita 2023-06-08.
  13. Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2019-03-10). Alirita 2023-06-08.
  14. Elekto de triono de la Akademianoj (esperante) (2022-03-02). Alirita 2023-06-08.
  15. 15,0 15,1 Revivinta Fundamento (esperante). Monato (junio 2019).
  16. "Ne sufiĉas bonintenco", Esperanto #7-8, julio–aŭgusto 2003. Kontrolita 2023-06-09. (esperante)
  17. 17,0 17,1 "Ĉu tamen Fundamento en modernaj vestoj?", Esperanto #10, oktobro 2003. Kontrolita 2023-06-09. (esperante)

Eksteraj ligiloj

redakti