Marc van Oostendorp
Marc van OOSTENDORP (naskiĝis la 15-an de decembro 1967) estas nederlanda lingvisto kaj esperantisto. Li laboris por la pri-nederlandkultura Meertens Instituut kiel esploristo kaj ekde 2008 ĉefe laboras en la Universitato de Leiden, pri fonologia mikrovariado.
Marc van Oostendorp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1967 (53-jara) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • universitata profesoro • esperantologo |
TTT | |
Retejo | http://www.vanoostendorp.nl/ |
En Flandrio kaj Nederlando van Oostendorp estas konata kiel kunlaboranto de la asocio pri la nederlanda lingvo Onze Taal ("Nia Lingvo"). Li ankaŭ kunlaboras kun Taalpost, retmesaĝo-servo (aperanta trifoje la semajnon) pri lingvo ĝenerale kaj la nederlanda specife. Tion li faras kune kun la flandra ĵurnalisto Ludo Permentier.
Li instruis de septembro 1997 ĝis januaro 2001 interlingvistikon kaj Esperanton en la universitato de Amsterdamo kaj per tio fariĝis profesoro.
BibliografioRedakti
- 2011: The Blackwell Companion to Phonology. Ed. by Marc van Oostendorp [et al.]. 5 vols. Malden, MA, Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-8423-6
- 2005: The Internal Organization of Phonological Segments. Ed. by Marc van Oostendorp and Jeroen van de Weijer. Berlin, Mouton De Gruyter. ISBN 3-11-018295-5
- 2004: Een wereldtaal. Geschiedenis van het Esperanto. Amsterdam: Athenaeum, Polak & Van Gennep. ISBN 978-90-253-3682-0 pdf
- 2000: Phonological Projection. A Theory of Feature Content and Prosodic Structure Berlin, Mouton De Gruyter, 396 pages. ISBN 978-3-11-015422-1
Eksteraj ligilojRedakti
- La persona retpaĝaro de Marc van Oostendorp (en la nederlanda kaj la angla)
- La vivresumo de Marc van Oostendorp (PDF-dosiero, en la angla)
- Retpaĝaro de la asocio Onze Taal
- Marc van Oostendorp over de internationale taal Esperant, intervjuo en la podkasto Wilde Haren, publikigita la 10an de januaro 2019 nederlande