Marcabrun

Marcabrun [markabrü] estas unu el la plej famaj okcitanaj trobadoroj. Oni ne scias precize kiam kaj kie li naskiĝis kaj mortis : li naskiĝis ĉirkaŭ 1130 kaj mortis tre juna ĉirkaŭ 1149. Li certe devenas el tre malriĉa familio, kaj estis trovita infano sen konataj gepatroj. Moralisto kaj mizogino, li kontraŭstaris la fin'amor praktikata de la aliaj trobadoroj. Li postlasis multajn poemojn kaj kantojn, 42 konserviĝis ĝis la nuna epoko. Kvar el ili eĉ konserviĝis kun muzika akompanaĵo. Tio ebligas nin pli bone scii kiel oni recitis kaj kantis la mezepokajn kaj trobadorajn verkojn en Okcitanio.

Marcabrun
BnF ms. 12473 fol. 102 - Marcabru (2).jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1109 (1109-11-30)
en Gaskonio
Morto 30-an de novembro 1149 (1149-11-30) (40-jara)
en Auvillar
Lingvoj okcitana
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo trobadoro • poeto • komponisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.