Marcel Leereveld

nederlanda esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marcel LEEREVELD (naskiĝis la 4-an de decembro 1917 en Amsterdamo — mortis la 20-an de marto 2023) estis nederlanda-aŭstralia esperantisto. Ekde 1952 li loĝis en Aŭstralio kaj estis aŭstraliano.

Marcel Leereveld
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1917 (1917-12-04)
en Amsterdamo
Morto 20-an de marto 2023 (2023-03-20) (105-jaraĝa)
Lingvoj nederlandaEsperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoAŭstralio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

En 1933 li lernis Esperanton per lecionoj de la nederlanda radioprogramo de Petrus Heilker.

Li unuafoje partoprenis en internacia kongreso en 1935, nome la 15-a SAT-Kongreso.

Dum kvin monatoj en 1936 li rondvojaĝis bicikle tra Francio. Dum ĉi tiu vojaĝo li renkontis multajn esperantistojn, interalie Lidja Zamenhof en Liono.

Eksteraj ligiloj redakti