Marcel Proust

franca verkisto

Valentin Louis Georges Eugène Marcel PROUST [marSEL prust] (naskiĝis la  10-an de julio 1871(nun 1871-07-10), mortis la 18-an de novembro 1922) estis franca verkisto, romanisto kaj eseisto, kies precipa verko titoliĝas Reserĉe al la perdita tempo (france À la recherche du temps perdu). Tiu romana ciklo estis publikigita en sep partoj inter 1913 kaj 1927. Tiu etenda romanaro estis ege influa kaj en la fako literaturo kaj en tiuj de la filozofio kaj de la artoteorio. En ĝi, la franca verkisto realigis laboron de introspekto, en kiu, memorante sian tutan pasintecon kaj tiel savante purajn memoraĵojn kaj sensacojn, sukcesis portreti sian vivon en rakonto ene de kiu li metis sin kiel ĉiopova rakontisto de sia membiografia verkado, kreante sonĝan stilon karakteran, en kiu eĉ odoro kaj gusto povas ricevi enorman gravon, kaj tiel salti al nivelo de alia memoraĵo, siavice kreante nekredeblan literaturan oceanon.

Marcel Proust
Persona informo
Marcel Proust
Naskonomo Valentin Louis Georges Eugène Marcel Proust
Naskiĝo 10-an de julio 1871 (1871-07-10)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 18-an de novembro 1922 (1922-11-18) (51-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj • Universitato de Parizo vd
Subskribo Marcel Proust
Familio
Patro Adrien Proust vd
Patrino Jeanne-Clémence Proust vd
Gefratoj Robert Proust vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo romanisto • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • poeto • prozisto vd
Laborkampo romano vd
Aktiva en ParizoDordrecht vd
Verkado
Verkoj En ombro de florantaj junulinoj ❦
Reserĉe al la perdita tempo ❦
Jean Santeuil vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marcel Proust restas la franca verkisto, kies verkaro estas la plej tradukata kaj publikigata tra la mondo. Li estis konsiderata de multaj kiel unu el plej grandaj aŭtoroj de ajna epoko[1].

Biografio redakti

Infanaĝo redakti

 
Lia patrino.
 
Lia patro.

Proust naskiĝis en Auteuil, ŝika urbo sudokcidente de Parizo, kie nun estas la 16-a arondismento, en la domo de Louis Weil, sia patrina praonklo, ĉe la strato La Fontaine, la 10an de Julio 1871, nome du monatojn post ol la Traktato de Frankfurt formale finis la Franci-Prusian Militon. Lia nasko okazis dum la perfortoj, kiuj ĉirkaŭis la subpremadon de la Pariza Komunumo, kaj lia infanaĝo respondas al la tempo de firmiĝo de la Franca Tria Respubliko. Multo en la temaro de Reserĉe al la perdita tempo rilatas al tiutempaj sociaj evoluoj, aparte al la dekadenco de la franca nobelaro kaj al la progreso de la mezaj klasoj.

Lia patrino, Jeanne Weil, filino de riĉa juda monŝanĝisto el alzaca origino[2], donis al li vastan kaj ampleksan kulturon kaj montris kelkfoje al li invadan korinklinon kaj humoron. Same ŝi konis la anglan lingvon sufiĉe bone por helpi al la filo pri ties tradukoj el John Ruskin.[3]. Lia patro, Adrien Proust, filo de komercisto de Illiers-Combray (en Eure-et-Loir), profesoro en la medicina universitato de Parizo post ekstudado en seminario, estis la unua granda franca patologo, konsilisto de la registaro por lukto kontraŭ epidemioj, post kiam li studis ĥoleron en Eŭropo kaj Azio. Li aŭtoris multajn artikolojn kaj librojn pri medicino kaj higieno.

Proust estis edukita en la patra katolika religio[4]. Li estis baptita (la 5an de aŭgusto 1871, ĉe la preĝejo Sankta Ludoviko de Antin) kaj poste konfirmita kiel katoliko sed li neniam formale praktikis tiun religion. En 1873 naskiĝis lia frato Robert.[5]

Je aĝo de naŭ jaroj Proust havis sian unuan gravan atakon de astmo, kaj poste li estis konsiderata malsana infano. Proust pasigis longajn feriojn en la vilaĝo Illiers ĉe la geonkloj Amiot. Jules Amiot multe veturis al Alĝerio, kie vivis liaj du filoj; tial li disvolvis emon al orientalismo: orienta salono, oranĝerio, hamamo, ekzotaj plantoj ktp.[5] Tiu vilaĝo, kombine kun trajtoj de la hejmo de lia pra-onklo en Auteuil, iĝis la modelo por la fikcia urbo Combray, kie okazas kelkaj el plej gravaj scenoj de Reserĉe al la perdita tempo. (Illiers estis alinomita Illiers-Combray en 1971 okaze de la centjariĝo de Proust).

Junaĝo redakti

 
Marcel Proust estante 15-jaraĝa en Marto 1887, foto de Paul Nadar.

Li estis ege sentema, ofte pro astmaj krizoj malsana knabo kaj havis tre intensan rilaton al siaj gepatroj. En sia junaĝo li dediĉis sin al la studado de literaturo, filozofio kaj juro. En 1882, je aĝo de 11 jaroj, Proust iĝis lernanto de la Mezlernejo Condorcet, sed lia eduko estis interrompita de lia malsano; ĉiuokaze li ege forestis, sed lernis filozofion el profesoro Darlu.[5] Spite tion li elstaris en literaturo kaj ricevis premion en sia fina jaro. Danke al kolegoj li povis aliri al kelkaj salonoj de plej supra burĝaro, kio havigis al li abundan materialon por Reserĉe al la perdita tempo[6]. Ekzemple li amikiĝis kun Jacques Bizet, kies patrino Geneviéve Halévy iĝos per dua edziniĝo Mme. Straus.[5]

Spite sian malsanon, Proust militservis unu jaron (1889–90) en la franca armeo, stacie ĉe la kazerno de Coligny en Orleano. Ĉi tiu sperto havigis al li materialon por epizodo en La vojo de Guermantes, tria parto de lia romano. Kiel junulo, Proust estis diletanto, socia grimpisto, kies aspiroj al verkisteco estis malhelpataj de lia manko de mem-disciplino. Lia reputacio el tiu periodo, kiel snoba kaj amatora, kontribuis al postaj malfaciloj por publikigi Sur la vojo de Swann, nome la unuan parton de lia ambicie vasta romano, publikigita en 1913.

 
Jean Béraud, La Sortie du lycée Condorcet

Poste, li ĉeestis ĉe la salonoj de s-rino Straus, vidvino de Georges Bizet kaj patrino de la infanaĝa amiko de Proust, nome Jacques Bizet, de Madeleine Lemaire kaj de s-rino Arman de Caillavet, unu el la modeloj de s-rino Verdurin, kaj patrino de lia amiko Gaston Arman de Caillavet, al kies fianĉino, Jeanne Pouquet, li enamiĝis. Ŝajne pere de s-rino Arman de Caillavet li konatiĝis kun Anatole France, ŝia amanto. En 1889 kaj 1890 respektive mortis liaj du avinoj. En 1890 mem li aliĝis al jurfakultato en Parizo.[5]

En 1892 kun siaj amikoj Fernand Gregh, Robert Dreyfus, Louis de La Salle, Daniel Halévy kaj Jacques Bizet, li fondis la gazeton Le Banquet, kie li publikigis siajn unuajn novelojn. En 1893 li amikiĝis kun Robert de Flers, Robert de Montesquiou kaj la grafino Greffulhe; gradiĝis en juro kaj aliĝis al filozofio kaj beletro. Li publikigis ankaŭ en La Revue blanche.[5]

En artikolo el 1892 publikigita en Le Banquet titolita "L'Irréligion d'État" (Ŝtata kontraŭreligieco) kaj denove en 1904 ĉe Le Figaro per artikolo titolita "La mort des cathédrales" (La morto de katedraloj), Proust opiniis kontraŭ la disigo de eklezio kaj ŝtato, deklarante ke socialismo metis pli grandan minacon al la socio ol la eklezio kaj emfazis la rolon de tiu lasta por subteno de kultura kaj eduka tradicio[7]. Li ĉeestis interalie la kursojn de la fama filozofo Henri Bergson, kies teorioj pri la rido kaj pri la tempo inspiras plurajn partojn de lia verkaro.

Maturaĝo redakti

Li havis bonan rilaton kun sia patrino. Lia patro insistis, ke li laboru, sed li nur volontulis por eklabori en Biblioteko Mazarino (en la somero de 1896) kaj en notariejo, sed post mallonga tempo forlasis tiujn okupojn por fariĝi sendependa verkisto. Li fakte neniam serioze laboris kaj loĝis la tutan tempon en la gepatra hejmo ĝis post ambaŭ gepatroj estis mortintaj[3].

 
La foto kiu skandalis la patrinon de Proust: Marcel Proust (side), Robert de Flers (maldekstre) kaj Lucien Daudet (dekstre), ĉ. 1894.

En 1894 Proust ekagnoskis sian samseksemon en rilato kun la komponisto Reynaldo Hahn[8] kio daŭros du jarojn, post kio amrilato pluiĝis kiel amikrilato.[5] La seksa inklino de Proust forte influis lian verkaron. Li estis unu el la unuaj eŭropaj verkistoj kiuj aperigis samseksemon malkaŝe kaj amplekse en sia verkaro, nome en partoj de Reserĉe al la perdita tempo kiuj temas pri la Barono de Charlus. Lucien Daudet kaj Reynaldo Hahn estis rekonitaj kiel liaj amantoj.

En 1895 li gradiĝis en beletroj, laboris dum mallonge ĉe la Biblioteko Mazarine kaj veturis al Bretonio kun Reynaldo Hahn. En 1896 li ekrilatis kun Lucien Daudet, kaj kadre de tio okazis en 1897 duelo kontraŭ Jean Lorrain, kiu estis mokinta tiun rilaton. Samjare li vizitis Rejnlandon kun sia patrino, kaj en 1898 Amsterdamon okaze de ekspozicio pri Rembrandt. Samjare li ekdefendis Dreyfus.[5] En 1899 li eklaboris pri John Ruskin kunlabore kun sia patrino, kio ludos gravan rolon en sia propra verkado. En 1900 mortis Ruskin, kaj tiukadre Proust kun sia patrino veturis al Venecio serĉe de lia spuro. Tie li renkontiĝis kun Reynaldo Hahn kaj lia kuzino Marie Nordlinger, kiu estis ankaŭ kunlaborantino pri Ruskin.[5] En 1902 mortis Charles Haas, modelo de Swann. Samjare Proust veturis tra Nederlando kaj Flandrio, kie li entuziasmiĝis pri la pentrarto de nederlandaj kaj flandraj pentristoj Kiel Vermeer.[5]

Liaj vivo kaj familia etoso ege ŝanĝiĝis inter 1903 kaj 1905. En februaro de 1903, la frato de Proust Robert edziĝis kaj lasis la familian hejmon. Lia patro mortis en novembro samjare[9] kaj en tiu epoko Marcel disvolvis apartajn interesojn pri preĝejoj. Fine kaj plej kortuŝe la amegata patrino de Proust mortis en septembro 1905 estante 57-jaraĝa.[5] Ŝi lasis al li konsiderindan heredon, sed ankaŭ fortan malesperon: tial li enhospitaliĝis komence de decembro ĝis la fino de januaro 1906. Fine de 1906, li translokiĝis al 102, bulvardo Haussmann, ĉe sia onklo Georges Weil, same ĵus mortinta.[5]

 
Maloficirigo de Dreyfus. La Dreyfus-afero estis eble la nura politika engaĝiĝo de Proust.

Post la morto de siaj gepatroj (en 1903 kaj 1905) li preskaŭ plene retiriĝis el la socia vivo kaj pasigis la plejmulton de sia tempo en sia son-izola, malhela loĝejo. Lia sano tra tiu periodo plue kadukiĝis. Ĝis 1905, Marcel Proust vivis la vivon de alta burĝo kaj delikata art-amanto, spertante eksterordinare intensajn, senfine revovekajn estetikajn emociojn, kiujn li majstre priskribos en sia verkaro. Nur en 1898 li estis plenuminta politikan agon, subskribante la petskribon por la revizio de la proceso de Alfred Dreyfus. En 1907 Proust pasigis la someron (kaj ankaŭ la ses venontajn somerojn) en Cabourg kaj vizitis Normandion akompanate de sia ŝoforo Alfred Agostinelli.[5]

La jaro 1908 estis mejloŝtona en la literatura kariero de Marcel Proust. Li publikigis en Le Figaro pastiĉojn, en Carnet de 1908 li kolektas notojn, kiuj rezultos en estontaj verkoj, kaj entreprenis eseon pri literatura kritiko nome "Une conversation avec Maman", kiu restos nefinita kaj estos publikigta nur en 1954 laŭ titolo "Contre Sainte-Beuve".[5] En 1910 li ŝanĝis siajn interesojn al la rakonta produktado, dum ĝuis spektadon de dancado, teatro kaj opero, ekzemple Pelléas et Mélisande de Debussy. En 1912 kaj 1913 li serĉis malsukcese eldonejon por tio kio estos finfine Du côté de chez Swann publikigita je lia propra kosto.[5] Samjare okazis la amrilato kun Alfred Agostinelli, kiu rompis ĝin, okazigante malesperon ĉe Marcel.[5]

En 1914 la Unua Mondmilito prokrastis la aperon de Le Côté de Guermantes, dum Agostinelli, rekrutita laŭ la nomo Marcel Swann, mortis en aviadilkraŝo. Inter 1916 kaj 1918 Marcel Proust diboĉis ĉe hoteloj, restoracioj ktp. Liaj amikoj estis Jean Cocteau, Paul Morand, la princino Soutzo, Jacques de Lacretelle, Daudet, la grafino de Noailles, ktp. Dume pli plulaboras por la Recherche.[5] En 1919 Proust aperigis diversajn verkojn kaj ricevis la Premion Goncourte pro Á l'ombre des jeunes filles en fleurs. Li devis forlasi sian loĝejon ĉe 102, bulvardo Haussmann.[5]

 
André Gide malakceptis la publikigon de la unua grava verko de Proust: poste li pentis kaj agnoskis sian eraron.

Proust pasigis la lastajn tri jarojn de sia vivo ĉefe enfermita en sia korko-kovrita dormoĉambro, dormante dumtage kaj laborante nokte por fini sian romanon[10]. Li subite malsaniĝis en 1921 kaj mortis en 1922.[5]

Persona vivo redakti

Oni bone scias, ke Proust estis samseksema, kaj lia sekseco kaj rilatoj kun viroj estis ofte studita fare de liaj biografiistoj.[11] Kvankam lia dommastrino, Céleste Albaret, neis tiun aspekton de la sekseco de Proust en siaj memoraĵoj,[12] ŝia neado kontraŭas la asertojn de multaj el la amikoj kaj samtempuloj de Proust, kiel lia kolego verkisto André Gide[13] kaj lia valeto Ernest A. Forssgren.[14]

Proust malkaŝe neniam akceptis konfesi sian samseksemon, kvankam liaj familio kaj proksimaj amikoj ĉu sciis ĉu suspektis tion. En 1897, li eĉ luktis duelon kontraŭ la verkisto Jean Lorrain, kiu publike pridubis la naturon de la rilatoj de Proust kun lia amanto[15] Lucien Daudet (ambaŭ duelistoj survivis).[16] Spite la propran publikan neadon fare de Proust, lia amafera rilato kun la komponisto Reynaldo Hahn,[17] kaj lia kaprica altiro al lia ŝoforo kaj sekretario, Alfred Agostinelli, estas bone dokumentitaj.[18] En la nokto de la 11a de Januaro 1918, Proust estis unu el la viroj identigitaj de la polico en pliserĉado ĉe maskla bordelo administrita de Albert Le Cuziat.[19] Amiko de Proust, nome la poeto Paul Morand, malkaŝe ĉikanis Proust pri liaj vizitoj al masklaj prostituitoj. En sia taglibro, Morand referencas al Proust, kaj al Gide, kiel "konstante ĉasantaj, neniam kontentigitaj per siaj aventuroj ... eternaj marodistoj, senlacaj seksaventuristoj."[20]

 
Reynaldo Hahn, pentraĵo de Lucie Lambert, 1907.

La preciza influo de la sekseco de Proust sur lia verkado estas temo de debato inter fakuloj.[21] Tamen, Reserĉe al la perdita tempo etende studas samseksemon kaj montras kelkajn ĉefajn rolulojn, kaj viroj kaj virinoj, kiuj estas ĉu samseksemaj ĉu duseksemaj: nome la Barono de Charlus, Robert de Saint-Loup, Odette de Crécy, kaj Albertine Simonet.[22] Samseksemo aperas ankaŭ kiel temo en Les plaisirs et les jours kaj en lia nefinita romano, Jean Santeuil.

Proust heredis multon de la politika sinteno de sia patrino, kiu estis apoganto de la Franca Tria Respubliko kaj proksime al la liberala centro de la franca politiko.[23] En artikolo de 1892 publikigita en Le Banquet titolita "L'Irréligion d'État" (La senreligio de ŝtato), Proust kondamnis ekstremajn kontraŭ-klerikalajn politikojn kiel la forpelo de monaĥoj, observante, ke "oni devus gapi, ke la neado de religio povus rezulti en sia tajdo en sama fanatikismo, maltoleremo, kaj persekutado kiel la religio mem."[23][24] Li argumentis, ke socialismo metas pli grandan minacon al la socio ol la Eklezio.[23] Li estis same kritikanto de la dekstro, atakante "la frenezecon de la konservativuloj," kiujn li fikvalifikis "tiom stultaj kaj maldankemaj kiom sub Karlo la 10-a," kaj alude al la obstineco de la papo Pio la 10-a kiel freneza.[25] Proust ĉiam malakceptis la bigotajn kaj malliberalajn sintenojn svingitajn de multaj tiamaj pastroj, sed ankaŭ kredis, ke la plej kleraj klerikoj povus esti ĝuste tiom progresemaj kiel la plej kleraj kontraŭklerikoj, kaj ke ambaŭ povus servi al la defendo de "la antaŭeniganta liberala Respubliko".[26] Li aprobis la tre moderajn sintenojn adoptitajn en 1906 de Aristide Briand, kiujn li priskribis kiel "mirindaj".[25]

Proust estis inter la plej fruaj Dreyfus-anoj, kaj eĉ ĉeestis la juĝon al Émile Zola kaj fiere postulis, ke li estas tiu kiu petis al Anatole France subskribi la peticion apoganta la senkulpigon de Dreyfus.[27] En 1919, kiam reprezentantoj de la dekstrema politika partio Action Française publikigis manifeston defendantan la koloniismon de la Franca Imperio kaj la agadon de la Katolika Eklezio kiel enkorpigo de la civilizitaj valoroj, Proust malakceptis iliajn naciismon kaj ŝovinismon favore al liberala plurismema sinteno kiu agnosku la kulturan heredon de kristanismo en Francio.[23] Julien Benda laŭdis Proust en La Trahison des clercs (La perfido de la kleruloj) kiel verkisto kiu distingiĝis el sia generacio evitante la ĝemeligon de naciismo kaj klasa sektismo.[23]

Verkoj redakti

 
Lasta manuskripta paĝo de À la recherche du temps perdu.

La majstroverko de Proust estas la sepvoluma romanciklo À la recherche du temps perdu (Reserĉe al la perdita tempo), eldonita de 1913 ĝis 1927. La unua volumo ankoraŭ ne trovis vastan agnoskon, sed pro la dua volumo Proust estis honorata per la Premio Goncourt en 1919. La tri lastaj volumoj eldoniĝis post la morto de la aŭtoro.

En 1907 li ekverkis tion kio estos la unua parto de sia granda romano titolota Sur la vojo de Swann (Du côté de chez Swann), publikigita en 1913 je kosto de la verkisto mem. La dua parto, En ombro de florantaj junulinoj (À l'ombre des jeunes filles en fleur) ricevis la Premion Goncourt en 1919, unua rekono de ioma elstareco kiun Proust ricevis kiam restis al li nur tri vivojaroj. Tre malsana, li dediĉis tiun lastan etapon ekskluzive al la kompletigo de sia granda majstroverko, enfermita hejme kaj renkontante preskaŭ neniun. Ne fininta ĝin, li mortis en Novembro 1922 pro malbone kuracita bronkito. Tial estis lia frato kiu zorgis pri la eldono de la lasitaj manuskriptoj, kiuj aperis unu post unu ĝis en 1927 oni publikigis la sepan kaj finan volumon: Tempo retrovita (Le temps retrouvé).

À la recherche du temps perdu estas granda meditado pri tempo, memoro, arto, pasioj kaj la homaj rilatoj trairata de sento de malsukceso kaj vakuo de la ekzistado, animita per pli ol du cent roluloj — kiujn Proust zorge kreis per miksado en ĉiu el ili de trajtoj devenaj el tiuj aŭ tiuj realaj personoj kiujn li iam estis koninta laŭlonge de sia vivo — kaj fundamente per la rakontisto, kiun la leganto sekvas en lia longa kaj detala memorado ekde la tago en kiu magdalenkuko trempita en taso da teo remalfermis neatendite al lia memoro la pordojn de malproksima kaj jam forgesita pasinteco, kiu iom post iom ekaperas pere de ĉia klaso de imageblaj rimedoj realigataj laŭlonge de la rakonto: poeziaj priskriboj, komparoj kaj metaforoj, filozofia meditado kaj literaturaj diskursoj pri metafizikaj teorioj, anekdotoj, diskutoj kaj konversacioj kiujn interplektigas la plej diversaj roluloj en la plej diversaj lokoj.

 
Portreto de Marcel Proust estante 21-jaraĝa, fare de la pentristo Jacques Emile Blanche.

La strukturo de la verko estas formita per kelkaj aksoj, inter kiuj elstaras jenaj:

  • Amo kaj ĵaluzo, ekzempligitaj ĉefe en la rilato inter Swann kaj Odette, kaj ankaŭ en tiu kiun la rakontisto disvolvigas kun Albertine.
  • Arto en ĉiuj ĝiaj formoj: pentrarto, skulptarto, muziko, literaturo, teatro kaj arkitekturo.
  • La ekzistada stato kaj la esenca subjektiveco de la vivo.
  • La rilato inter tempo kaj memoro.
  • La diversaj medioj kaj sociaj sferoj kiuj kontrastas inter si, kiel la familio kaj la amikoj, la urbo kaj la vilaĝo, la burĝaj salonoj kaj la aristokrataj salonoj.
  • La samseksemo, temo traktita en la roluloj de Roberto de Saint-Loup, la Barono de Charlus kaj Karolo Morel.[28]

Proust havigis grandan panoraman rigardon al la dekadenco de la franca nobelato de fino de la 19-a jarcento, sed ankaŭ konservas por la estonteco tiun vivmanieron pere de la imagiva riĉeco de sia memoro.

Krom tiu ĉefa verko, li verkis ankaŭ Plezuroj kaj tagoj (miksa kompilaĵo de rakontoj kaj eseoj), Jean Santeuil (nefinita romano eldonita postmorte, publikigita en 1952) kaj serion de gazetartikolojn (ĉefe pri literatura kritiko kompilitaj en Kontraŭ Sainte-Beuve kaj Pastiĉoj kaj artikoloj), krom enorman kvanton de leteroj — pli ol cent mil — kies publikigon oni finkompletigis nur en 1993 atingante dudek unu volumojn de Leteraro.[29] Li tradukis verkojn de John Ruskin (The Bible of Amiens, Sesame and Lilies) kun helpo de sia patrino, kiu plej bone regis la anglan, fakte kiel ekzerco por scipovi tiun lingvon.

La redaktado de Jean Santeuil redakti

 
Boldini, Robert de Montesquiou.

En 1893, Proust estis koninta la aristokraton Robert de Montesquiou, samseksema poeto, kiu faris grandan influon en liaj vivo kaj verkaro. Estis Montesquiou kiu enkondukis lin, inter 1894 kaj 1900, en la aristokratan etoson, prezentante lin en salonojn kiel tiuj de la grafino de Greffuhle, de la princino de Wagram kaj de la grafino de Haussonville. Ekde tiu nova altetosa sperto Proust akiris sufiĉan materialon kaj necesan disponon por komponi sian grandan verkon.

Sed tiun li ne ekverkis ĝis ĉirkaŭ 1907, kaj tio kion Proust produktis en tiu epoko estis alia romano kiu iel estas antaŭaĵo de À la recherche... pro sia stilo, pro siaj temoj, pro la protagonisto, pro la klopodo elaĉeti la pasintan tempon, pro antaŭfiguri jam la revolucion okazontan en la mondo de la romano, sed kiun lia aŭtoro, nekontentigita, lasos nefinita. Temas pri Jean Santeuil, projekto entreprenita dum la somero de 1895, romano kiu rakontas la vivon de junulo kiu suferas pasion por la literaturo en la senaventura Parizo de fino de la 19-a jarcento. La romano estis publikigita nur postmorte, fare de Bernard de Fallois, en 1952, por kio oni devis reredakti tion kio ĝis tiam estis nur fragmentoj; oni devis krei ĝian titolon. En la romano Proust rememorigas speciale la disvolviĝon de la nomita afero Dreyfus, el kiu li mem estis pasisenta partoprenanto: ŝajne li estis unu el la unuaj kiuj cirkuligis peticion favore al la kapitano Dreyfus, juda militisto akuzita maljuste pri perfido; ŝajne li, inter aliaj, faris, ke Anatole France subskribu ĝin. Tamen, la afero Dreyfus, el kiu oni ne konos la veron publike ĝis post multa tempo, okazigis fortan ondon de antisemitismo, speciale en la aristokrata etoso en kiu tiam Proust oftis, kio eble estis unu plia tialo inter aliaj kiuj okazigis la abandonon fare de Proust de ĉia socia vivo komence de la nova jarcento.

En 1896 Proust publikigis je sia propra kosto Plezuroj kaj tagoj, nome kompilaĵon de prozpoemoj, portretoj kaj rakontoj laŭ dekadenca stilo, ilustrita de Madeleine Lemaire, posedantino de la salono en kiu Proust oftis kun sia franc-venezuela amanto Reynaldo Hahn, kiu kontribuis al la libro per partituroj komponitaj de li mem, kaj prologita de Anatole France. La libro altiris al Proust reputacion de diletanta diboĉulo kiu ne malaperos ĝis la publikigo de la unuaj volumoj de À la recherche... el 1913. Laŭlonge de la tempopaso, krom la diversaj problemoj kaj la agitita socia vivo kiun li estis farinta, Proust plue profundigis sian pasion por la literaturo, ĝis li trafis la verkaron de angla estetikisto, John Ruskin, kiu ŝanĝos la orientigon de lia vivo kaj de lia literaturo.

La estetiko de Ruskin redakti

 
John Ruskin.

Proust malkovris la verkaron de John Ruskin tra la legado de artikoloj kaj verkoj kiel tiu de Robert de la Sizeranne Ruskin et la religion de la beauté (Ruskin kaj la religio de beleco), ĉar la propra Ruskin estis malpermesinta, ke oni traduku siajn verkojn de la angla dum li restos vivanta. Tial, kiam li forpasis en 1900, Proust profitis la okazon por ektraduki lian verkaron kaj tiucele faris kelkajn vojaĝojn al la nordo de Francio, al Amiens kaj ĉefe al Venecio, kie li loĝis dum ioma tempo kun sia patrino; en tiu epoko ankaŭ aperis liaj unuaj artikoloj pri Ruskin en la Gazette des beaux-arts.

Tiu epizodo de lia vivo estas registrita en Albertine disparue (aŭ La fuĝintino). La gepatroj de Marcel Proust ludis gravan rolon por la decido labori por tiu tradukaro: la patro akceptis ĝin kiel rimedo laborigi filon kiu arde ribeliĝis kontraŭ la sociaj funkcioj kaj kiu ĵus abandonis laboron nepagitan en la Biblioteko Mazarine de Parizo; la patrino ludis eĉ pli gravan rolon: ĉar Marcel ne regis la anglan, kaj tial estis ŝi kiu faris unuan laŭvortan tradukon de la teksto. El tio, Proust povis "verki en ekscelenca franca ruskina", kiel notis kritikisto antaŭ la apero de la unua tradukaĵo de The Bible of Amiens en 1904. La dua, publikigita en 1906, estis traduko de la libro Sesame and Lilies. Proust akompanis ilin per abunda kritikaro, kun longaj kaj riĉaj prefacoj — preskaŭ tiom ampleksaj kiom la teksto mem — kaj kun multaj notoj. Dum li tradukis la verkojn de Ruskin, Proust tamen iom post iom distanciĝis disde la estetikaj sintenoj de la angla verkisto. Tio estas aparte evidenta en la lasta ĉapitro de lia prefaco al la unua traduko, en kiu li alternas inter la admiro kaj la konfeso pri distanciĝo rilate al la antaŭaj tradukoj. Ĉiuokaze, kaj kvankam tiuj tradukoj estis laŭditaj de gravuloj kiel Henri Bergson, ili konstituis grandan eldonan malsukceson.

La verkado de Reserĉe al la perdita tempo redakti

 
Numero 102 de la bulvardo Haussmann, kie Proust enfermiĝis inter 1905 kaj 1919.
 
La tombo de Proust.

Post la morto de siaj gepatroj, kaj ĉefe de sia patrino en 1905, lia febla sanostato ege malboniĝis pro astmo kaj la deprimo pro la perdo de la patrino. Li restis enfermita hejme dum dek kvin jaroj en la numero 102 de la bulvardo Haussmann en Parizo, kie li ordonis kovri la murojn per korkotavoloj por izoliĝi for el bruo kaj dediĉi sin evitante ĝenadon al sia majstroverko, Reserĉe al la perdita tempo (À la recherche du temps perdu). Li vivis ekskluzive nokte, trinkante enormajn kvantojn da kafo kaj preskaŭ apenaŭ manĝante iom — laŭ rakontis Celeste Albaret, lia tiama servistino, en interesa memorlibro —, senĉese verkante kaj realigante sur sia teksto senfinajn korektojn, forigojn kaj aldonojn de paperpecoj kiujn Celeste mem estis zorgita glui sur la jam verkitajn korespondajn paĝojn, kiuj povis atingi konsekvence konsiderindajn etendojn.

Proust eklaboris por tiu verko ĉirkaŭ 1907. Li ne eliris el hejmo, laboris dumnokte kaj dormis dumtage; li havas la servon de juna paro de servistoj, nome Nikolao kaj Céline Cottin. En 1912, aperis kelkaj fragmentoj de lia romano en Le Figaro, kaj je tiu epoko, laŭ liaj kalkuloj, la libro havis materialon por du volumoj de po sep cent paĝoj. Finfine, la unua parto, Sur la vojo de Swann estis publikigita en Novembro 1913 pagante la eldonon Proust mem, post kiam ĝi estis malakceptita de La Nouvelle Revue Française (NRF), al kiu Proust dekomence sendis la manuskripton. Ŝajne la ĉefa respondeculo de tiu malakcepto estis André Gide, kiu poste konfesos, ke li tute eraris, ĉar li deklaris la verkon senvalora sur la bazo de la socia bildo kiun li havis de la aŭtoro kaj de nur unu fragmento kiun li legis hazarde kaj ĝi ne plaĉis al li.[30]

La kontinueco de la publikado devos esti prokrastita por la komenco de la Unua Mondmilito (1914-1918). Proust ŝajne deziris iri al la batalkampo, sed lia malbona sanstato ne permesis tion kaj li estis deklarita nevalida por la militservo, dum lia frato Robert estis altigita al rango de kapitano kaj kelkaj el liaj amikoj mortis en la milito. Li ĉiuokaze, donis helpon el sia hejmo al ĉiu kiu petis tion. Dume, li dediĉis sin komplete al sia verko, refarante ĝin kaj atingante tiel la etendon kiun ĝi havas en la aktualo. En tiuj jaroj la verkisto estis kromnomita «Proust, de la Ritz», ĉar li ofte venis multe al tiu hotelo, kie li konis novajn junajn verkistojn kaj kelkajn amantojn ĉefe inter la svisaj kelneroj, ĉar la francoj estis rekrutitaj por la milito.

Tuj post la fino de la milito, oni publikigis la duan volumon, nome En ombro de florantaj junulinoj — nun jam ja akceptita de la NRF, post sinceraj senkulpigoj fare de Gide —, kiu la venontan jaron ricevos la premion Goncourt, ne sen ioma polemiko pro la decido de la ĵurio. En 1922, oni publikigis novan verkeron Sodomo kaj Gomoro.

En la monato Septembro, Proust suferis sankrizon pro astmo. La 10-a de Oktobro estis la lasta fojo kiam li eliris surstraten, kaj unu semajnon post deklaro de pneŭmonio, li mortis la 18an de Novembro 1922 pro tiu nebone kuracita pneŭmonio en Parizo kaj estis entombigita en la Tombejo Père Lachaise en Parizo, kie liaj restaĵoj kuŝis apud tiuj de sia patro kaj de sia frato. Nur post kvin jaroj oni finkompletigis la publikadon de la ceteraj partoj: nome La kaptitino (1923), La fuĝintino (1925) kaj Tempo retrovita (1927). Tiuj publikigoj estis zorgitaj de Jacques Rivière (m. 1925), Robert Proust (m. 1935) kaj Bernard de Fallois.[5] Multaj aliaj verkoj — inklude lian etendan korespondadon — estos kompilitaj kaj publikigitaj nur postmorte, el kiuj la lasta en 2012.

Listo de verkoj redakti

 
Itala eldono, I Meridiani, Mondadori, 1983.

Kinaj adaptoj redakti

En Esperanto aperis redakti

  • Pri la legado, trad. Philippe Combot, Paris: Unuiĝo Franca por Esperanto, 1993. 36 p.
  • Unu amo de Swann, trad. Jean-Luc Tortel, Chapecó: Fonto, 2019, 225 p.

Referencoj redakti

  1. Harold Bloom, Genius, pp. 191-224.
  2. Allan Massie – Madame Proust: A Biography de Evelyne Bloch-Dano, tradukita de Alice Kaplan Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine Literary Review.
  3. 3,0 3,1 Tadié, J-Y. (Euan Cameron, trans.) Marcel Proust: A life. New York: Penguin Putnam, 2000
  4. NYSL TRAVELS: Paris: Proust's Time Regained. Arkivita el la originalo je 2012-01-27. Alirita 2014-09-17.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 5,16 5,17 5,18 5,19 Mireille Naturel, "Chronologie" en Marcel Proust, Un amour de Swann, Flammarion, Paris, 2002, pp. 6-19.
  6. Painter, George D. (1959) Marcel Proust: a biography; Vols. 1 & 2. London: Chatto & Windus
  7. Hughes, Edward J.. (2011) Proust, Class, and Nation. Oxford University Press, p. 36–40.
  8. White, Edmund (1999). Marcel Proust: A Life, paĝo 46.
  9. Carter (2002)
  10. Marcel Proust: Revolt against the Tyranny of Time. Harry Slochower .The Sewanee Review, 1943.
  11. Painter (1959), White (1998), Tadié (2000), Carter (2002 kaj 2006)
  12. Albaret (2003)
  13. Harris (2002)
  14. Forssgren (2006)
  15. Marcel Proust.
  16. Hall, Sean Charles (12a de Februaro 2012) Dueling Dandies: How Men Of Style Displayed a Blasé Demeanor In the Face of Death. Arkivita el la originalo je 2019-09-11. Alirita 2022-09-03. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-11. Alirita 2022-09-03.
  17. Carter, William C. (2006), Proust in Love, Yale University Press, pp. 31–35, ISBN 0-300-10812-5
  18. Whitaker, Rick. "Proust's dearest pleasures: The best of a slew of recent biographies points to the author's conscious self-closeting", Salon, 1a de Junio 2000.
  19. *Laure Murat. "Proust, Marcel, 46 ans, rentier: Un individu 'aux allures de pédéraste' fiche à la police", La Revue littéraire 14: 82–93, (Majo 2005); Carter (2006)
  20. Paul Morand. Journal inutile, tome 2 : 1973 – 1976, eld. Laurent Boyer kaj Véronique Boyer. Paris: Gallimard, 2001; Carter (2006)
  21. Sedgwick (1992); O'Brien (1949)
  22. Sedgwick (1992); Ladenson (1999); Bersani (2013)
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 Hughes, Edward J.. (2011) Proust, Class, and Nation. Oxford University Press, p. 19–46.
  24. Carter, William C.. (2013) Marcel Proust: A Life, with a New Preface by the Author. Yale University Press, p. 346.
  25. 25,0 25,1 (1968) “Sixteen Letters of Marcel Proust to Joseph Reinach”, The Modern Language Review 63 (3), p. 587–599. doi:10.2307/3722199. 
  26. Sprinker, Michael. (1998) History and Ideology in Proust: A la Recherche Du Temps Perdu and the Third French Republic. Verso, p. 45–46.
  27. Bales, Richard. (2001) The Cambridge Companion to Proust. Cambridge University Press.
  28. La rakontisto ne enmiksiĝas en tiutipaj rilatoj. Ĉiuokaze, Proust mem estis samseksema kaj konstruis la rolulon de Albertine kaj la rilaton inter ŝi kaj la rakontisto baze sur unu de siaj amantoj, nome Alfred Agostinelli, kaj sur sia rilato kun li.
  29. Correspondance, kompilita, notita kaj kronologie ordigita fare de Philip Kolb, Plon, 1971-1993.
  30. En: Proust, Cartas a André Gide, Perfil, 1999.

Literaturo redakti

  • F. C. Green, The Mind of Proust (1949)
  • Aciman, André (2004), The Proust Project. New York: Farrar, Straus and Giroŭ
  • Adorno, Theodor (1967), Prisms. Cambridge, Mass.: MIT Press
  • Adorno, Theodor, "Short Commentaries on Proust," Notes to Literature, trans. S. Weber-Nicholsen (New York: Columbia University Press, 1991).
  • Albaret, Céleste (Barbara Bray, trad.) (2003), Monsieur Proust. New York: The New York Review of Books
  • Beckett, Samuel, Proust, London: Calder
  • Benjamin, Walter, "The Image of Proust," Illuminations, trans. Harry Zohn (New York: Schocken Books, 1969) 201-215.
  • Bernard, Anne-Marie (2002), The World of Proust, as seen by Paul Nadar. Cambridge, Mass.: MIT Press
  • Bersani, Leo (2013), Marcel Proust: The Fictions of Life and of Art, Oxford: Oxford U. Press
  • Bowie, Malcolm, Proust Among the Stars, London: Harper Collins
  • Capetanakis, Demetrios, "A Lecture on Proust", in Demetrios Capetanakis A Greek Poet In England (1947)
  • Carter, William C. (2002), Marcel Proust: a life. New Haven: Yale University Press
  • Chardin, Philippe (2006), Proust ou le bonheur du petit personnage qui compare. Paris: Honoré Champion
  • Chardin, Philippe et alii (2010), Originalités proustiennes. Paris: Kimé
  • Compagnon, Antoine, Proust Between Two Centuries, Columbia U. Press
  • Davenport-Hines, Richard (2006), A Night at the Majestic. London: Faber and Faber ISBN 9780571220090
  • De Botton, Alain (1998), How Proust Can Change Your Life. New York: Vintage Books
  • Deleuze, Gilles (2004), Proust and Signs: the complete text. Minneapolis: University of Minnesota Press
  • De Man, Paul (1979), Allegories of Reading: Figural Language in Rousseau, Nietzsche, Rilke, and Proust ISBN 0-300-02845-8
  • Descombes, Vincent, Proust: Philosophy of the Novel. Stanford, CA: Stanford U. Press
  • Forssgren, Ernest A. (William C. Carter, eld.) (2006), The Memoirs of Ernest A. Forssgren: Proust's Swedish Valet. New Haven: Yale University Press
  • Genette, Gérard, Narrative Discourse: An Essay in Method. Ithaca, NY: Cornell U. Press
  • Gracq, Julien, "Proust Considered as An End Point," en Reading Writing (New York: Turtle Point Press,), 113-130.
  • Harris, Frederick J. (2002), Friend and Foe: Marcel Proust and André Gide. Lanham: University Press of America
  • Karlin, Daniel (2005), Proust's English. Oxford: Oxford University Press ISBN 978-0199256884
  • Kristeva, Julia, Time and Sense. Proust and the Experience of Literature. New York: Columbia U. Press, 1996.
  • Ladenson, Elisabeth, Proust's Lesbianism. Ithaca, NY: Cornell U. Press
  • Landy, Joshua, Philosophy as Fiction: Self, Deception, and Knowledge in Proust. Oxford: Oxford U. Press
  • Mireille Naturel, (eld.) Marcel Proust, Un amour de Swann, Flammarion, Paris, 2002. ISBN 2-08-0711113-X
  • O'Brien, Justin. "Albertine the Ambiguous: Notes on Proust's Transposition of Sexes", PMLA 64: 933–52, 1949
  • Painter, George D. (1959), Marcel Proust: a biography; Vols. 1 & 2. London: Chatto & Windus
  • Poulet, Georges, Proustian Space. Baltimore: Johns Hopkins U. Press
  • Prendergast, Christopher Mirages and Mad Beliefs: Proust the Skeptic ISBN 9780691155203
  • Sedgwick, Eve Kosofsky (1992), "Epistemology of the Closet". Berkeley: University of California Press
  • Shattuck, Roger (1963), Proust's Binoculars: a study of memory, time, and recognition en "À la recherche du temps perdu". New York: Random House
  • Spitzer, Leo, "Proust's Style," [1928] en Essays in Stylistics (Princeton, Princeton U. P., 1948).
  • Shattuck, Roger (2000), Proust's Way: a field guide to "In Search of Lost Time". New York: W. W. Norton
  • Tadié, Jean-Yves (2000), Marcel Proust: A Life. New York: Viking
  • White, Edmund (1998), Marcel Proust. New York: Viking Books

Eksteraj ligiloj redakti

Retaj tekstoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marcel Proust en la hispana Vikipedio.