Marcel Reich-Ranicki

Marcel Reich-Ranicki (naskiĝinta la 2-an de junio 1920 en Włocławek, mortinta la 18-an de septembro 2013 en Frankfurt am Main) estis pola-germana literaturkritikisto.

Marcel Reich-Ranicki
Persona informo
Marcel Reich-Ranicki
Naskiĝo 2-an de junio 1920 (1920-06-02)
en Włocławek
Morto 18-an de septembro 2013 (2013-09-18) (93-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno,  Germanio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Frankfurt Main Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj germanapola vd
Ŝtataneco GermanioPollando vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Memorigilo Marcel Reich-Ranicki
Familio
Edz(in)o Teofila Reich-Ranicki vd
Infanoj Andrew Ranicki vd
Parencoj Frank Auerbach • Ida Thompson vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistodiplomato • literaturkritikisto • aŭtobiografo • literatura eldonisto • universitata instruisto • televida prezentisto vd
Aktiva en Tübingen vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La kritikisto en 2007, dum la Boerne-premio-dono.

Vivo redakti

Ekde 1929 li vivis en Berlino, de kie li deportiĝis en Pollandon; ekde 1940 li estis en la Varsovia geto, de kie li sukcesis fuĝi. Post la milito li estis lektoro kaj liberprofesia verkisto en Varsovio. En 1958 li transloĝiĝis en Germanion.

Kritikista kaj eldonista agadoj redakti

Tie li dum longa tempon ege influis la literaturan kritikon per siaj eseoj, eldonoj de antologioj kaj kiel ĉefkritiksto en la ege ŝatata televida serio Literarisches Quartett (1988-2001), kiu konfrontigis multnombran spektantaron pri literaturaj aspektoj kaj problemoj.

Li apartenis al Gruppe 47, estis de 1960-73 daŭra kritikisto de la semajngazeto Die Zeit, de 1973 ĝis 1988 estro de la literatura redakcio de la ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj ekde 1974 profesoro en Tübingen. Liaj meritoj estas ankaŭ en ampleksa eldonado i.a. de la lirika serio "Frankfurter Anthologie" (1976 sekv.), "Romane von gestern, heute gelesen" (3 volumoj, 1989-90), de la romanoj de A. Polgar kaj Wolfgang Koeppen.

En 1976 li kunfondis la premion "Ingeborg Bachmann", unu el la plej gravaj literaturaj honorigoj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj li engaĝiĝis en la diskuto pri germanlingva literatura kanono. Por tio li eldonis proprajn seriojn ("Der Kanon. Die deutsche Literatur", 2003 sekv.). Interesa (literatur)historie estis lia membiografio Mein Leben (1999; filmo en 2009).

Li ricevis multajn premiojn, i.a. la premion "Thomas Mann" en 1987 kaj la Eŭropan Kulturpremion en 2004.

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Deutsche Literatur in West und Ost (1963)
  • Literarisches Leben in Deutschland (1965)
  • Literatur der kleinen Schritte (1967)
  • Lauter Verrisse (1970)
  • Über Ruhestörer. Juden in der deutschen Literatur (1973)
  • Nachprüfung. Aufsätze über deutsche Schriftsteller von gestern (1977)
  • Entgegnung. Zur deutschen Literatur der 70er Jahre (1979)
  • Lauter Lobreden (1985)
  • Mehr als ein Dichter. Über Heinrich Böll (1986)
  • Thomas Mann und die Seinen (1987)
  • Thomas Bernhard. Aufsätze und Reden (1990)
  • Max Frisch. Aufsätze (1991)
  • Ohne Rabatt. Über Literatur aus der DDR (1991)
  • Günter Grass. Aufsätze (1992)
  • Martin Walser. Aufsätze (1994)
  • Die Anwälte der Literatur (1994)
  • Erst leben, dann spielen. Über polnische Literatur (2002)
  • Über Amerikaner (2004)

Literaturo redakti

  • Betrifft Literatur. Über Marcel Reich-Ranicki, eldonis P. Wapnewski (nova eldono 1995)
  • F. Schirrmacher: Marcel Reich-Ranicki. Sein Leben in Bildern (nova eldono 2001)
  • T. Anz: Marcel Reich-Ranicki (2004)
  • U. Wittstock: Marcel Reich-Ranicki. Geschichte eines Lebens (2005)
  • G. Gnauck: Wolke und Weide. Marcel Reich-Ranickis polnische Jahre (2009).

Eksteraj ligiloj redakti