Marcel TOLKOWSKY (25a de Decembro 1899 – 10a de Februaro 1991)[1] estis membro de familio de judoj el Pollando de diamantotranĉistoj kaj inĝeniero laŭ eduko. Li estas ĝenerale konsiderita kiel la patro de la moderna rondoforma de tranĉado de briliantoj. Multaj liaj familianoj estis diamantotranĉistoj, inklude lian kuzon Lazare Kaplan kaj lian pra-nevo Gabi Tolkowsky.

Marcel Tolkowsky
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1898 (1898-12-25)
en Antverpeno
Morto 10-an de februaro 1991 (1991-02-10) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo matematikisto • gemologist • inĝeniero
vdr

Tolkowsky, kiel parto de la temo de sia temo por la doktoriga disertacio en la Universitato de Londono, sisteme studis la mueladon de diamantoj. Ĉirkaŭ tiu sama epoko, en sia libro Diamond Design, li publikigis la specifaĵojn de tio kio poste estos nomata la American Standard (usona normigo, konata ankaŭ kiel American Ideal Cut (usona ideala tranĉo), tranĉo Tolkowsky kaj brilianto Tolkowsky), kio estas la diamanta tranĉomaniero tipa en Nordameriko. Ĝi estis atingita el matematikaj kalkuloj kiuj konsideris kaj la brilon kaj la fajron de la ŝtono.

Referencoj redakti

  1. "Marcel Tolkowsky, 92, A Retired Gemologist". The New York Times. 15a de Februaro 1991. Alirita la 23an de Novembro 2018. Obituary.

Eksteraj ligiloj redakti