Marceli Godlewski
Marceli GODLEWSKI (naskiĝis la 15-an de januaro 1865 en Turczyn, apud Rajgród, mortis la 25-an de decembro 1945 en Anin, kvartalo de Varsovio) – pola katolika pastro, prelato, socia aganto, politikisto de Nacia Demokratio, membro de Pola Nacia Komitato (1914–1917) kaj Justulo inter la popoloj.
Marceli Godlewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1865 en Turczyn, Grajewo County, Kongresa Pollando, Rusia Imperio |
Morto | 25-an de decembro 1945 (80-jaraĝa) en Anin |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | pastoro • politikisto • katolika sacerdoto • publikigisto |
Vivo redakti
Marceli Godlewski finis gimnazion en Suwałki, kaj poste animzorgan seminarion en Sejny. En 1888 ordiniĝis, kaj en Romo finis teologiajn studojn. En 1903 ricevis ordenon Pro Ecclesia et Pontifice. En 1905 fondis Asocion de Kristanaj Laboristoj, kies celo estis kontraŭstaro al mizero, kaj ankaŭ apogo de la disvolvo de laborista popolo pri religio, ekonomio kaj edukado. En 1909 malfermis Popolan Domon, kadre de kiu agis multe da memhelpaj institucioj: ŝpar-prunta kaso, malmultekosta manĝejo, klerigejo, kinejo. En 1913 celebris jubileon de la 25-jariĝo de sacerdoteco. Li estis membro de Nacia Ligo, membriganta polojn de la tri aneksaĵoj.
De 1915 estis paroĥestro en paroĥejo al Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio. Dum la dua mondmilito la paroĥejo ektroviĝis lime de la Varsovia geto, kaj pastro prelato Godlewski engaĝiĝis al helpado de judoj. Li interalie helpis fuĝi de la geto al Wanda Zamenhof kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Julie 2009 Instituto Jad Vaŝem atribuis al li medalon Justulo inter la popoloj.
La pastro Marceli Godlewski estis entombigita en kolektiva tombo de pastroj pensiuloj en la Tombejo Powązki en Varsovio.
Vidu ankaŭ redakti
Bibliografio redakti
- Karol Madaj, Małgorzata Żuławnik, Proboszcz getta (Paroĥestro de la geto), Instituto pri Nacia Memoro, Varsovio 2010, ISBN 978-83-7629-135-2.